*akuzativ/o

*akuzativo

GRA
Kazo indikanta la rektan objekton en frazo, en Esperanto ankaŭ la direkton, tempon kc, kaj signata en Esperanto per la finaĵo -n: se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj [1]; anstataŭ la vorto „je“ ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio [2]; la forigo de […] la akuzativo, kion mi antaŭ dekses jaroj proponis, por […] faciligi la propagandon, […] en la nuna tempo, kaj tiom pli antaŭ la okuloj de […] komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla [3]; kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo, la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo „n“ FK ; ESP latinidlingvanoj ofte eraras […] ĉe postmetita subjekto kaj uzas erare akuzativon: *ŝajnas eraron, ke ...* („sisterona akuzativo“ tion nomis R. Schwartz laŭ tiu-urbeta gazeteto, en kiu svarmis tiaj eraroj) PAG ; la sumera lingvo ne estas akuzativema [4]; la ikara lingvo ne klare distingas inter nominativo kaj akuzativo, subjekto kaj predikato, verboj transitivaj kaj netransitivaj [5].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, 2014
5. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
angle:
accusative case, accusative (noun)
beloruse:
вінавальны склон
bretone:
akuzativ, tro-damall
ĉeĥe:
akuzativ, čtvrtý pád
ĉine:
宾格 [bīngé]
finne:
akkusatiivi
france:
accusatif (subst.), C.O.D., COD
germane:
Akkusativ, Wenfall, Objektkasus, vierter Fall sisterona ~o: sisteronischer Akkusativ.
greke:
αιτιατική πτώση, αιτιατική
hebree:
מאשים
hispane:
caso acusativo, acusativo (subst.)
hungare:
tárgyeset, accusativus
ide:
akuzativo akuzativo
itale:
accusativo
japane:
対格 [たいかく]
koree:
대격
latine:
casus accusativus
malnovgreke:
αἰτιατική πτῶσις, αἰτιατική
nederlande:
accusatief (zn.), accusativus, vierde naamval
okcidentfrise:
akkusatyf
pole:
biernik
portugale:
caso acusativo, acusativo (subst.), quarto caso
rumane:
acuzativ
ruse:
винительный падеж
slovake:
akuzatív, štvrtý pád
svede:
ackusativ
ukraine:
знахідний відмінок
volapuke:
kimifal, kusatif

akuzativa

Rilata al akuzativo: akuzativa finaĵo [6]; akuzativa objekto [7]; en la ĉuvaŝa ne ekzistas specifa akuzativa kazo, por ĝi oni uzas jen absolutivon, jen dativon [8].
6. Christian Declerck: Kiun vojon?, Monato, 2000/04, p. 4
7. André Cherpillod: La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto, Monato, 2000/12, p. 18-19
8. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, 2013
angle:
accusative (adj.)
beloruse:
вінавальны, вінавальнага склону
france:
accusatif (adj.)
hispane:
acusativo (adj.)
japane:
対格の [たいかくの]
nederlande:
accusatief (bn.)
portugale:
acusativo (adj.)

administraj notoj