1akt/o

akto

1.
TEA Parto de teatraĵo enhavanta kelkajn scenojn: tragedio en kvin aktoj, li legis [1]; oni prezentis al la rigardantoj grandan „feaĵon“, kiu estis akceptata kun freneza aplaŭdado, precipe post la lasta akto VojaĝImp . VD:aktoro
2.
JUR Oficiala dokumento atestanta ion: dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktoj [2]; kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la ŝtelado estas via profesio FK ! papirusoj, sur kiuj estas skribitaj la aktoj de la afero [3]; metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo BdV ; Fradeko faris nenion por konservi la nomon montritan sur lia naskiĝa akto, oni lin nomu Fernando aŭ Petro ChL . TUT:dosiero1VD:atestilo, protokolo1
3.
Oficiala grava farodecido: liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta akto [4]; la kiso […] havas sian komencon en la akto patrina, t. e. en la nutrado de la brustaj infanoj FK ; ni interŝanĝas kun li ringojn kaj ni edziniĝas... tio estas ankaŭ akto de amo, kaj [ne] ĉiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo Marta . VD:ago1, ceremonio1, rito, sakramento
angle:
act
beloruse:
акт
ĉine:
2. 公文 [gōngwén]
france:
acte
germane:
1. Akt 2. Akte, Dokument 3. offizieller Akt, offizieller Beschluss
hebree:
פעולה
hispane:
1. acto 2. acta
hungare:
1. felvonás 2. akta, okmány, irat 3. aktus
japane:
[まく], 証書 [しょうしょ]
katalune:
1. acte 2. acta 3. acte, actuació
nederlande:
1. bedrijf 2. akte 3. daad
pole:
1. akt, odsłona 2. akt prawny, akt normatywny, dokument 3. czyn
portugale:
1. ato 2. auto, instrumento, escritura 3. ato
ruse:
акт
slovake:
akt 1. dejstvo
slovene:
1. dejanje, spis, akt
ukraine:
акт, документ, свідоцтво

aktisto

POL Oficisto, kiu konservas aŭ skribas la oficialajn aktojn: aktistoj de la tribunalo [5]. VD:notario, protokolisto, skribisto
5. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Ŝerifo severa kun krimuloj ― Justeco per balotado
angle:
clerk, recorder
ĉeĥe:
aktuár, archivář úředních spisů
france:
clerc de notaire, greffier
germane:
Aktenverwalter, Aktuar
hebree:
רשם מסמכים
hungare:
törvényszéki írnok, bírósági jegyző
japane:
書記 [しょき]
katalune:
notari, protonotari
nederlande:
actuaris
pole:
aktuariusz, kancelista, registrator
portugale:
escrivão, notário
slovake:
kancelársky úradník, konceptný úradník

aktujo

Ujo por aktoj, plej simplaj ekz-e el faldita kartonfolio: pastro Franko eltiris el leda teko, kiel unuan, akton plenplenan je paperoj sur kiu tekstis: „Projektoj“ [6].

simpla kartona aktujo, laŭ DIN A4
PD  [7]
VD:dosiero, paperujo2
6. I. Silone, trad. D. Mistretta: La sekreto de Luka, [vidita en 2018]
7. Scribae publicus, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aktendeckel03.jpg
angle:
file folder
ĉine:
文件夹 [wénjiànjiā], 文件夾 [wénjiànjiā], 卷宗 [juànzōng], 画夹 [huàjiā], 畫夾 [huàjiā], 作品集 [zuòpǐnjí], 文件袋 [wénjiàndài], 文件宗卷 [wénjiànzōngjuǎn], 文件宗捲 [wénjiànzōngjuǎn]
france:
dossier
germane:
Aktendeckel, Mappe, Aktenordner
hebree:
תיק מסמכים
ukraine:
папка (для документів), досьє

interakto

TEA Paŭzo inter du aktoj de teatraĵo, eventuale kun muzika distrado: post mallonga interakto, dum kiuj en la loĝiojn de la altranguloj oni disportis […] malvarman vinon kaj kukojn, komenciĝis la ĉefa parto de la spektaklo [8]; dum interakto la oficiro forlasis sian apatian damon kaj eliris la koridoron Metrop ;
angle:
intermission, entr'acte, interlude, intermezzo
beloruse:
антракт
ĉeĥe:
přestávka mezi dvěma jednáními
france:
entracte
germane:
Theaterpause, Entracte, Zwischenspiel, Intermezzo
hispane:
entreacto
hungare:
felvonásköz, szünet (színházban)
japane:
幕間 [まくあい]
katalune:
entreacte, interludi, intermezzo
nederlande:
entr'acte
pole:
antrakt
portugale:
intervalo
ruse:
антракт
slovake:
prestávka medzi dvoma jednaniami
ukraine:
антракт

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.
~ujo: Mankas verkindiko en fonto.