*17teatr/o

*teatro

1.
TEA Belarto pri verkado kaj aranĝado de rakontoj prezentotaj de aktoroj aŭ pupoj al spektantoj: teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn [1]; ŝi ne dancas, ‐ ŝi ne fumas, […] ŝi ne revas pri teatro [2]; la historio de eŭropa teatro [3]; de miaj infanaj jaroj mi amas la teatron [4]; POL (figure) iuj instancoj estis ekscititaj, aliaj parolis pri somera teatro (politika farso dum someraj ferioj) [5].
2.
TEA Teatrejo: oni kure kolektiĝis […] en la teatron [6]; li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron [7]; vespere okazis prezentado en fama amatora teatro, […] ĉiuj lokoj en la teatro estis okupitaj [8]; pro ŝia bela voĉo […] oni ŝin akceptis en la teatron [9]; la koncernan petskribon alportis en la teatron lia edzino [10].
3.
(figure) Spektantaro: la mallaŭdo de [kompetenta] homo devas esti por vi pli grava ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj Hamlet ; mi devas vesti min por la teatro Marta .
4.
Teatraĵo: ili tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso Hamlet ; la vivo tie estas delikata […]: teatroj, hundoj por vi dancas, kaj ĉio, kion vi volas [11].
angle:
theatre
beloruse:
тэатар
ĉeĥe:
divadlo
ĉine:
2. 剧场 [jùchǎng]
france:
théâtre 1. art dramatique
germane:
Theater
hispane:
teatro 1. arte dramático 2. teatro 3. público
hungare:
színház
indonezie:
teater
japane:
劇場 [げきじょう], 舞台 [ぶたい], 劇団 [げきだん], 演劇 [えんげき], 芝居 [しばい]
nederlande:
theater, toneel
pole:
teatr 1. teatr 2. teatr
portugale:
teatro
rumane:
1. teatru
ruse:
театр
slovake:
divadlo
svede:
teater
tibete:
ཟློས་གར་ཁང་
ukraine:
театр

*teatra

1.
TEA Rilata al la teatro, la arto aŭ la domo: teatra direktoro [12]; dancistinoj teatraj BdV ; teatra prezentado [13].
2.
(figure) Konvena al aktoro, antaŭkalkulita por fari efekton: teatraj manieroj [14]; li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto Marta ; tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon Marta .
france:
théâtral, théâtrale
germane:
1. Theater- 2. theatralisch
japane:
劇場の [げきじょうの], 劇の [げきの], 演劇の [えんげきの], 芝居がかった [しばいがかった]
pole:
teatralny
ukraine:
театральний

teatraĵo

TEA Teatra verko kun ties roloj, dialogoj kaj agadoj: aŭskulti teatraĵojn [15]; la teatraĵo traktis pri du geamantoj, al kiuj la sorto ne permesis ricevi sin reciproke [16]; ja nur teatraĵo, kiu devas nin amuzi [17]; tio estis mirinde bela teatraĵo kaj tute ne malgaja, sed ĝuste en la momento, kiam la reĝino sin levis […] la hundo, ne tenata […] saltis en la teatron, kaptis la reĝinon […] [18]; muzikteatraĵo [19]; kroataj teatraĵoj kaj aktoroj multe kontribuis al la esperanta teatro [20].
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
19. Monato, Thomas SÜLZLE: Komenco de la teatra maratono
20. B. Kolker: Teatra antologio, Monato, 1998:3, p. 18a
beloruse:
п'еса
france:
pièce de théâtre
germane:
Theaterstück
hispane:
representación, pieza de teatro, obra de teatro
hungare:
színmű, színdarab
japane:
戯曲 [ぎきょく], 劇 [げき], 出し物 [だしもの]
nederlande:
toneelstuk
pole:
sztuka teatralna, przedstawienie teatralne, spektakl teatralny
ruse:
пьеса
ukraine:
п’єса, театральна постановка

teatrejo

ARKITEA Loko, ordinare konstruaĵo, en kiu oni prezentas teatraĵojn: la blindige brilaj lumtuboj de la strat'angula teatrejo [21]; plurfoje ekzistis itala teatrejo en Parizo [22]. SIN:teatro2
beloruse:
тэатар (будынак)
ĉeĥe:
divadlo (budova)
ĉine:
剧场 [jùchǎng]
france:
théâtre (bâtiment)
germane:
Theater(haus)
hispane:
teatro
hungare:
színház (épület)
nederlande:
schouwburg
pole:
teatr
ruse:
театр (здание)
slovake:
divadlo (budova)

filmteatro, kinoteatro

(arkaismo)
KIN Kinejo: solena remalfermo en la Merkur-filmteatro [23]; kion fari el tiu kinoteatro en rilato kun kinoarto [24].
angle:
movie theater, cinema, movie house
beloruse:
кінатэатар
ĉeĥe:
biograf, kino
france:
cinématographe
germane:
Kino, Filmtheater
hispane:
cine
hungare:
filmszínház
japane:
映画館 [えいがかん]
nederlande:
bioscoop
pole:
kino
ruse:
кинотеатр
slovake:
kino
ukraine:
кінотеатр

ombroteatro

TEA Teatro, en kiu rolulojn prezentas ombraj figuroj projekciataj sur ekranon: akademiuloj asertas, ke ombroteatro venis al Anatolio en la 16-a jarcento el Egiptio [25]; Longdong-ombroteatro tre furoris en la dinastioj Ming kaj Qing […] de la 14-a jarcento ĝis la 19-a jarcento [26].
25. Vikipedio, Islamo
26. -: Ombroteatro, Ĉina abc, [vidita en 2013]
beloruse:
тэатар ценяў
ĉeĥe:
stínové divadlo
france:
ombres chinoises, théâtre d'ombres
germane:
Schattentheater
hispane:
teatro de sombras chinescas, teatro de sombras chinas, teatro de sombras
japane:
影絵芝居 [かげえしばい]
pole:
teatr cieni
slovake:
tieňové divadlo
ukraine:
театр тіней

pupteatro, pupa teatro

TEA Teatro, en kiu rolas pupoj: la ĉina pupteatro havas historion de pli ol 2000 jaroj [27]; malgranda pupa teatro [28]; la malgranda pupteatro tuj estis starigita tiel, ke oni povis rekte enrigardi [29]; en la granda drinkĉambro de la gastejo estis tre multe da homoj, ĉar tie troviĝis pupteatristo […], li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion [30].
beloruse:
лялечны тэатар
ĉeĥe:
loutkové divadlo
france:
théâtre de marionnettes
germane:
Puppentheater
hispane:
teatro de marionetas, teatro de títeres
hungare:
bábszínház
japane:
人形劇 [にんぎょうげき]
nederlande:
poppentheater
pole:
teatr lalek, teatrzyk kukiełkowy
ruse:
кукольный театр
slovake:
bábkové divadlo
svede:
dockteater
ukraine:
ляльковий театр

varietea teatro

TEA Teatro en kiu oni prezentas varieteon: en iama varietea teatro, konstruita en 1908, establiĝis la urba teatro en 1915 [31]; en Marto 1937, Édith komencas sian varietean karieron en la ABC en Parizo (tiuepoke, la ABC estis la plej prestiĝa varietea teatro en Parizo) [32]. VD:kabareto
beloruse:
тэатр вар'ятэ
ĉeĥe:
varietní divadlo
france:
théâtre de variétés
germane:
Varieté(haus), Varietétheater
hispane:
teatro de variedades, cabaré, cabaret
hungare:
varietészínház, orfeum, zenés kabaré
japane:
バラエティー劇場 [ばらえてぃーげきじょう], 寄席 [よせ]
nederlande:
varieté-theater
pole:
kabaret, variete
portugale:
teatro de variedades
ruse:
театр варьете
slovake:
varietné divadlo
ukraine:
театр естради

administraj notoj