8kin/o PV

kino

KIN
Belarto fari verkojn el memmovaj bildoj por projekcio sur grandan ekranon: sidante senenue en la kino sur fotel', tie ĉi amuzaj scenoj vigle pasas sur l' ekran' [1]; bruo de televido, de kinostelaj amoj [2]; ĝis 1982 la teatro Eden estis unu el la urbaj kinejoj, klasifikita „nacia heredaĵo” [...] kreiĝis pluraj asocioj por pripensi, kion fari el tiu kinoteatro en rilato kun kinoarto [...] la plano estas, ke la teatro Eden iĝu montrejo de klasikaj malnovaj filmoj, studejo pri novaj kaj malnovaj filmteknologioj, kunvivejo malfermita al ĉiuj kinoamantoj [3]. SIN:kinematografio
Rim.: Ne konfuzu kun kino (kinkono).
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo
2. Monato, Francisko Lorrain: Faŭsto hodiaŭ, 2015
3. Monato, Renée Triolle: La plej malnova kinoteatro de la mondo, 2014
angle:
cinematography
beloruse:
кіно, кінэматограф
bulgare:
кинематография
ĉeĥe:
kina
ĉine:
电影摄影 [diànyǐngshèyǐng]
france:
cinéma (art)
germane:
Kinematografie, Filmkunst, Kino
hebree:
קולנוע
hispane:
cinematografía, cine
hungare:
mozi, filmművészet
indonezie:
sinematografi
japane:
映画 [えいが], 映画制作 [えいがせいさく]
katalune:
cinema
nederlande:
filmkunst, cinematografie
okcitane:
cinèma
pole:
kinematografia, przemysł filmowy
rumane:
cinematografie
ruse:
кино, кинематограф
slovake:
kina
turke:
sinema
ukraine:
кіно

kinaĵo

KIN Kinofilmo, verko el serio de memmovaj bildoj ordinare akompanata de sonoj: ĵus surekranigita kinaĵo [4]; Festen („La festo“) estas kinaĵo farita laŭ la stilo Dogmo 95 [5]. SIN:kinematografaĵo
4. A. Giridhar Rao: La formiĝo de Mahatmo, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 26a
5. Vikipedio, Festen
beloruse:
кінастужка, кінафільм, кінэматаграфічны твор
bulgare:
филм
ĉine:
片子 [piànzǐ], 电影胶片 [diànyǐngjiāopiàn]
france:
film (œuvre cinématographique), œuvre cinématographique
germane:
Kinofilm
hispane:
película de cine, película
hungare:
film, filmművészeti alkotás
indonezie:
film
katalune:
pel•lícula, film
nederlande:
film (kunstwerk)
okcitane:
filme
pole:
film
rumane:
film

kinejo

KIN Loko, ordinare konstruaĵo, en kiu oni publike projekcias filmojn: ni kune dancis kaj vizitis restoraciojn kaj kinejojn [6]; en tiu tempo oni povis spekti en kinejo ĉefe sovetiajn filmojn [7]; periodo, kiam filmoj en kinejo estas forte konkurencataj de alitipaj ekrano [8]. SIN:filmteatro, kinoteatro, kinematografejo
6. G. Kamaĉo: Berveling, poeto sen tabua, Monato, jaro 1994a, numero 12a, p. 22a
7. Monato, Lenke Szász: La klasa fototabulo, 2015
8. Monato, Renée Triolle: La plej malnova kinoteatro de la mondo, 2014
angle:
movie theater, cinema, movie house
beloruse:
кіно, кінатэатар
bulgare:
кино, кинотеатър
ĉeĥe:
biograf, kino
ĉine:
电影院 [diànyǐngyuàn], 影院 [yǐngyuàn], 影城 [yǐngchéng], 影剧院 [yǐngjùyuàn]
france:
cinéma (lieu), salle de cinéma
germane:
Kino, Filmtheater
hebree:
בית קולנוע
hispane:
sala de cine, cine
hungare:
mozi, filmszínház
indonezie:
bioskop
japane:
映画館 [えいがかん]
nederlande:
bioscoop
pole:
kino (lokal)
rumane:
cinematograf, sală de cinema
ruse:
кино, кинотеатр
slovake:
kino
tibete:
གློག་བརྙན་ཁང་
turke:
sinema salonu
ukraine:
кінотеатр

kinisto

KIN Faristo de kinofilmoj, reĝisoro aŭ alia ĉeffaranto: infanoj en Israelo malamas infanojn en Palestino nur ĉar ili estas arabaj ... sed la kinisto kunigis ilin [9]. Ingmar Bergman […] estas agnoskita kiel unu el la grandaj majstroj de moderna kino, […] lia kino-arto influis kinistojn en la tuta mondo [10].
9. A. Mejia: RE: Cenzuro, soc.culture.esperanto, 2004-02-16
10. Vikipedio, Ingmar Bergman
beloruse:
працаўнік кінаіндустрыі
bulgare:
режисьор
ĉine:
制片人 [zhìpiànrén], 电影制片商 [diànyǐngzhìpiànshāng], 电影制造商 [diànyǐngzhìzàoshāng]
france:
cinéaste
germane:
Filmemacher
hispane:
director de cine, cineasta
indonezie:
sineas
japane:
映画製作者 [えいがせいさくしゃ], 映画人 [えいがじん]
katalune:
cineasta
nederlande:
cineast
okcitane:
cineasta
pole:
filmowiec
rumane:
regizor de film
turke:
yönetmen

administraj notoj