tradukoj: be cs de en fr hu nl ru sk

kinematograf/o Z

kinematografo  

KIN
Projekciilo de filmaj lumbildoj, kies multeco kaj rapideco naskas iluzion de efektiva movo: dungito ĉe la laboratorio de Edisono […] kreis fruan specon de kinokamerao, sed la montrilo, nome la kinematografo, estis skatolo kun okulumilo por ke la spektantoj rigardu (kaj pagu) unuope [1]; la kinematografo estis projekciilo, presilo, kaj kamerao en unu maŝino kiu ebligis la montradon de moviĝantaj bildoj sukcese sur ekrano kiu estis inventita de la plej fruaj filmistoj de la historio nome Auguste kaj Louis Lumière, en 1894 [2].

kinematografejo  

KIN
Kinejo: en kinematografejo [3].

kinematografaĵo  

KIN
=kinaĵo

kinematografi

(tr)
1.  
KINPV Projekcii kinematografajn bildojn.
2.  
KINPIV1 Registri kinematografajn bildojn. SIN:filmi, kamerai.

tradukoj

anglaj

~o: film projector, movie projector, motion picture projector.

belorusaj

~o: кінапраектар; ~ejo: кінатэатр; ~aĵo: кінафільм; ~i 1.: паказваць (кінафільм).

ĉeĥaj

~o: kinematograf, promítací přístroj; ~ejo: biograf, kino; ~i: filmovat.

francaj

~o: cinématographe, projecteur de cinéma; ~ejo: cinéma, salle de cinéma; ~aĵo: film, œuvre cinématographique; ~i 1.: projeter; ~i 2.: filmer.

germanaj

~o: Filmprojektor; ~ejo: Kino, Filmtheater; ~aĵo: Film.

hungaraj

~o: filmvetítő gép, kinematográf; ~ejo: filmszínház; ~aĵo: mozifilm; ~i 1.: filmet vetít.

nederlandaj

~o: cinematograaf, filmprojector; ~ejo: filmtheater; ~aĵo: film; ~i 1.: een film projecteren; ~i 2.: filmen.

rusaj

~o: кинематограф, кинопроектор; ~ejo: кинотеатр; ~aĵo: кинофильм.

slovakaj

~o: premietací prístroj; ~ejo: kino; ~i: filmovať.

fontoj

1. Vikipedio, Thomas Alva Edison
2. Vikipedio, Animacio
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo

~aĵo: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~i:
    Eblas supozi, ke la unua senco estas ARK, sed la dua, kvankam pli
    nova, estas senutila... Cetere, se ~i sinonimas kun "kamerai", eblas
    konjekti, ke ~o ne estas nur projekciilo, sed povas esti ankaux
    kamerao.
    [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | kinema1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.15 2017/09/05 17:10:17