tradukoj: be br de en es fr he hu nl pl pt ro ru sk



Jararo prezentanta apartan propran karakteron:
antaŭhistoria epoko, praepoko;
tiu loko estis loĝata jam ekde la bronza epoko
[2].

Iu el la longaj epokoj de malvarma klimato en la historio de la
tero:
en iu poemo de William AULD oni povas legi: Glaciepoko
alrampas
[3];
antaŭ 40 000 jaroj, meze de la pasinta
glacia epoko, okazis kultura
salto ene de nur kelkmil jaroj
[4].


La plej antikva parto de la homa historio, kiam la iloj
estis farataj nur el ŝtono, ligno kaj ostoj:
la tempo, kiam la ŝtonepoko sin tiris al fino
[5].


Tiu antikva parto de la homa historio, kiam disvastiĝis
la iloj faritaj el kupro:
la kuprepoko situas inter ŝtonepoko kaj bronzepoko.


Tiu antikva parto de la homa historio, kiam disvastiĝis
la iloj faritaj el bronzo:
la bronzepoko situas inter kuprepoko kaj ferepoko.


Tiu parto de la homa historio, kiam disvastiĝis
la iloj faritaj el fero:
la ferepoko venis post la bronzepoko.

En la eŭropa historio, la periodo ekde la falo de la Okcidenta
Romio ĝis la pereo de Bizancio (do, proksimume la jarmilo
inter la jaroj 476a – 1453a).
antikveco,
renesanco

Popola sinkretisma
movado religia populariĝinta en la 1960aj jaroj en Nordameriko
kaj aliaj
landoj el fontoj teozofiaj, kristanaj, hinduismaj...:
pioniro de la nuntempa „Nova Epoko“ estas
Rudolf Steiner
[6].
Mita parto de la homa historio, kiam la homoj estis junaj,
ne konis zorgojn kaj malĝojon, sed ja estis submetitaj al la
morto kiu venis al ili kiel dolĉa dormo.