*antikv/a

*antikva

1.
Iam ekzistinta kaj de longe ne plu ekzistanta; pratempa: la antikva greka lingvo; en la antikva tempo [1]; fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo [2]; la antikvaj loĝantoj de Eŭropo FK ; demeti de si la antikvan Adamon (plibonigi sian konduton)PrV . SIN:arĥaika.
2.
Tre malnova, malmoderna: antikva modo; nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino Marta ; kiel diras antikva proverbo: de malpiuloj eliras malpiaĵo [3]; antikvaj rakontoj [4]; eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj senutilaj, manka je modernaj esprimiloj VivZam ; en norda parto paroliĝas ankoraŭ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita VivZam .
angle:
ancient
beloruse:
старажытны, старадаўні, антычны
bretone:
hen-, kozh-kozh
ĉeĥe:
antický, starobylý
ĉine:
2. 古色古香 [gǔsègǔxiāng]
france:
antique (adj.)
germane:
antik
hebree:
עָתִיק
hispane:
antiguo
japane:
古代の [こだいの], 大昔の [おおむかしの]
katalune:
1. antic ~a tempo: els temps antics. 2. vell, antiquat
malaje:
antik
pole:
starożytny, zabytkowy
portugale:
antigo
rumane:
antic
ruse:
древний, старинный, античный
slovake:
antický, starodávny
tibete:
གནའ་སྔ་མོ་
ukraine:
античний, древній, стародавній

antikvo

Historia epoko inter praepoko kaj mezepoko, markita de estiĝo kaj evoluo de la unuaj civilizoj en Mezoriento kaj ĉe Mediteraneo: antikvo komenciĝis je la 4-a jarmilo a.K. kaj finiĝis je la 7-a jarcento; procedo […] pli longdaŭra kaj konsekvence pli multekosta ol kanonizo per aklamo, kiu sufiĉis en la juna eklezio de la antikvo [5]. SIN:malnovepoko
5. Monato, Josef Fliegner: Sanktuloj kaj ties advokatoj, 2005
beloruse:
антычнасьць (пэрыяд гісторыі)
ĉeĥe:
antikva
ĉine:
古代史 [gǔdàishǐ], 古代珍品 [gǔdàizhēnpǐn]
germane:
Antike, Altertum
pole:
Starożytność
slovake:
antikva
tibete:
སྔ་མོ་

antikvaĵo

Tre malnova objekto: kolektanto de antikvaĵoj; (figure) ŝi vere estis io tute alia ol la antikvaĵoj, kiuj estas tiel palaj kaj senkoloriĝintaj [6]; li estas kolektanto de antikvaĵoj [7]; por trovi tiajn muzikajn antikvaĵojn, mi devis multe vojaĝi en Portugalio kaj Hispanio, serĉante ilin en brokantejoj kaj en privataj domoj [8]; oni bezonus multege da mono por restaŭri tian antikvaĵon [9].
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
7. Monato, Laimius Stražnickas: Kolekti antikvaĵojn, 2004
8. Monato, Garbhan MacAoidh: Kantado en la gaela lingvo, 2007
9. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
angle:
antique
beloruse:
антыкварыят
bretone:
hendra
ĉine:
古玩 [gǔwàn], 古物 [gǔwù]
france:
antiquité (objet)
germane:
Antiquität
hebree:
יָמֵי קֶדֶם
hispane:
antigüedad
japane:
古代の遺物 [こだいのいぶつ], 骨董品 [こっとうひん]
katalune:
antiguitat (objecte)
malaje:
barang antik
pole:
antyk, zabytek
rumane:
antichităti
ruse:
антиквариат
slovake:
starožitnosť
ukraine:
старожитності, старовинні речі

antikveco

1.
Eco de tio, kio estas antikva: de kie estus en li la sento de maljuneco aŭ antikveco [10]; antikveca monarĥio [11]; Galway estas fascina kombinaĵo de antikveco kaj moderneco [12].
2.
(evitinde) antikva epoko: en antikveco Vi fondis la teron [13]; en la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro […] la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian [14].
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
11. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
12. Monato, Garbhan MacAoidh: Galway - urbo de triboj, 2004
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 102:25
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
angle:
antiquity
beloruse:
даўніна, старажытнасьць, антычнасьць
bretone:
1. hended, hender 2. Henamzer
ĉeĥe:
antikvovanost, antičnost, starobylost
ĉine:
2. 古代 [gǔdài], 古代珍品 [gǔdàizhēnpǐn], 古典时期 [gǔdiǎnshíqī], 古典時期 [gǔdiǎnshíqī]
france:
antiquité (qualité, époque)
germane:
1. Antiquiertheit 2. Antike
hebree:
יָמֵי קֶדֶם
hispane:
antigüedad
japane:
古代 [こだい], 大昔 [おおむかし], 古さ [ふるさ]
katalune:
1. antiguitat, vellesa 2. antigor, edat antiga
pole:
antyczność, starożytność
ruse:
древность, античность, старина
slovake:
antikvita, starobylosť
ukraine:
античність, старовина, стародавність

antikvaĵisto

Vendisto de antikvaĵoj: mi staris post la pordo de butiko de antikvaĵisto BdV ; mia sendanka, monavida laktofrateto ĉion vendis al urbaj antikvaĵistoj [15].
15. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 42a
angle:
antique dealer
beloruse:
антыквар
bretone:
hendraour
ĉine:
古文物商 [gǔwénwùshāng], 古董商 [gǔdǒngshāng]
france:
antiquaire
germane:
Antiquar
hebree:
סוֹחֵר עַתִיקוֹת
hispane:
anticuario
japane:
骨董商 [こっとうしょう]
katalune:
antiquari
malaje:
penjual antik
pole:
antykwariusz
ruse:
антиквар
slovake:
starožitník

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.