tradukoj: be br de en fr hu it nl pt ru sv


Prezenti ion per strekoj kaj koloroj:
pentri viron, arbon, pejzaĝon per oleo, per akvarelo;
li pentris la diinon nuda;
ne pentru diablon sur la muro
(se oni aludas pri danĝero, ĝi okazas.
lupo)
[2];
(figure)
la suno pentris brilan strion sur la vasta
akvaro;
la luno pentris sur la ĝardenoj ombrojn de l'
piramidojB;
sur lia vizaĝo estis pentrita la kutimo diri
la veronB.
desegni,
skizi.
(figure)
Priskribi karakterojn aŭ scenojn per vortoj:
li majstre pentris la ĝojojn kaj malĝojojn de la humiluloj;
pentri la homojn tiaj, kiaj ili devus esti.

Pentroverko:
mi nun devis diri mian opinion pri liaj pentraĵoj
[3].

pitoreska
ŝi rigardis tra la fenestro kaj vidis la pentrindan landon,
kuŝantan antaŭ ŝi
[4].

Homo profesie aŭ kutime faranta pentraĵojn:
fi, kiel tedas al mi la bulgaraj pentristoj ...
[5].
Procedo de pentrarto uzanta farbojn el vakso kun koloraj
enmiksaĵoj.