2siluet/o PV

silueto

Formo klare kontrasta al la ĉirkaŭa fono kaj kies propra enhavo malpli klaras; tiaspeca desegno de profila vizaĝo, de homo, de aĵo: piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la […] dezerto [1]; li eĉ ne vidis la virinan silueton malantaŭ la vira figuro IK ; lia eleganta kaj gracia silueto, lia profilo kun delikataj brovoj kaj kun maldikaj lipoj IK ; en neklara nebulo […] estis videblaj nur siluetoj Metrop ; la pluvego penetris ĝis la ostoj […] mi vagis ĉirkaŭ senbrue moviĝantaj siluetoj, stumblante Metrop ; ili haltis sub la subiranta suno, forminte du kontrastajn siluetojn Metrop ; la firmamento iĝis violeta, la nigraj siluetoj de la cipresoj fariĝis ankoraŭ pli klaraj, ol dum la taga lumo QuV . VD:konturo
angle:
silhouette
beloruse:
сылюэт
ĉeĥe:
kontura, obrys, silueta
ĉine:
輪廓 [lúnkuò], 轮廓 [lúnkuò], 侧影 [cèyǐng], 側影 [cèyǐng], 身影 [shēnyǐng], 剪影 [jiǎnyǐng], 輪廓線 [lúnkuòxiàn], 轮廓线 [lúnkuòxiàn], 人影 [rényǐng]
france:
silhouette
germane:
Umriss, Silhouette
hungare:
árnykép, árnyrajz, körvonal, sziluett
itale:
profilo (figura), sagoma (disegno), silhouette
japane:
シルエット, 輪郭 [りんかく], 影法師 [かげぼうし], 影絵 [かげえ]
katalune:
silueta
nederlande:
silhouet
perse:
ضدّنور، سیلوئت
portugale:
silhueta
ruse:
силуэт
slovake:
obrys, silueta
ukraine:
силует

silueti

(tr)
Aperigi kiel silueto: steloj post steloj […] malaperis trans neklare siluetita horizonto Iŝtar ; La tuto tiujn siluetas, // Kiuj verslibrojn ne aĉetas LSB . VD:elstarigi
beloruse:
паказваць сылюэт

siluetiĝi

(ntr)
Aperi siluete: la loga surdula mondo, eble ĝis nun nekonata al la plimulto, siluetiĝos ĉe la ekrano de via komputilo [2].
beloruse:
вырысоўвацца (сылюэтам)
france:
se découper sur (en silhouette)
germane:
sich als Silhouette abheben
japane:
シルエットが浮かぶ [しるえっとがうかぶ], 輪郭が映る [りんかくがうつる]

administraj notoj