*deĵor/i

*deĵori

(ntr)
Servi laŭ antaŭe difinita tempo: [ili] estis pordegistoj, kaj deĵoris en la provizejoj ĉe la pordegoj [1]; li alvokis du el siaj domservantoj […] el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li [2]; [ili] deĵoras ĉe la altaro [3]; por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo, unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis [4]; la deĵoranta oficiro klarigis, ke kolektiĝis la reĝaj laboristoj kaj postulas la nepagitan salajron [5]; sur la trotuaro deĵoris policano Metrop ; mi deĵoris en la Sèvres’a stacidomo dum tempo tro longa por ne koni tiun sinjoron ChL ; ni kune en la ambulanco deĵoris Metrop ; post definitiva forlaso de la deĵorejo, fariĝis iom malkomforte frekventi eksterdoman aparaton [6]. VD:ofici
angle:
be on duty, serve, be on shift
beloruse:
дзяжурыць
ĉeĥe:
konat, mít službu
ĉine:
值日 [zhírì]
france:
être de garde, être de service, être de permanence
germane:
Dienst tun, dienen ~ejo: Dienststelle.
hebree:
לשרת, להיות בתורנות
hispane:
estar de turno, hacer turno
hungare:
ügyel, ügyeletet tart, ügyeletben van, szolgálatban van
itale:
lavorare (relativ. turno o servizio), essere di turno, essere di servizio
japane:
当直する [とうちょくする], 勤務中である [きんむちゅうである]
katalune:
servir, estar de servei
nederlande:
in dienst zijn, wacht hebben
pole:
dyżurować, być na służbie, mieć służbę, być na wachcie, mieć wachtę
portugale:
estar de serviço, estar de plantão, montar guarda
ruse:
дежурить
ukraine:
чергувати, нести службу за графіком

deĵoro

Servo plenumata de iu en antaŭdifinita tempo: [ili] estis gardistoj de la pordegoj […] laŭ deĵoroj [7]; unu el la junaj oficistoj […] devis ĝuste en tiu vespero havi sian deĵoron [8]; anstataŭ lin kolerigi per riproĉoj, kiujn meritis la nereguleco de lia deĵoro, li opiniis, ke estas pli prudente agi kun li tiel kiel kun malsanulo ChL ; la deĵoro en tiu ĉi malproksima, malantaŭfronta loko estis facila, kaj la konservo de la ordo en tiuj lokoj ne signifis grandan taskon LGA ; dum ĉiuj horoj ne prenitaj de sia deĵoro, la komandanto restis antaŭ sia spionfenestreto rigardadante KPr . VD:devo, funkcio, ofico, skipo, tasko
angle:
duty, service, shift
beloruse:
дзяжурства, вахта, зьмена
ĉine:
服务 [fúwù], 办公 [bàngōng]
france:
permanence, garde (permanence), service (permanence)
germane:
Dienstzeit, Dienst
hebree:
מִשׁמֶרֶת
hispane:
turno
hungare:
ügyelet, szolgálat (ügyelet)
itale:
orario (di lavoro), turno (di lavoro), servizio (orario di lavoro)
japane:
当直 [とうちょく]
katalune:
servei
nederlande:
dienst, wacht
pole:
dyżur, służba, wachta
ruse:
дежурство, вахта, смена
ukraine:
чергування, перебування на службі, робочий день, зміна, вахта

administraj notoj