3revelaci/o PV

revelacio

1.
REL Inspiro, per kiu Dio sciigas al homo pri siaj misteroj aŭ voloj: antaŭ vi Ni sendis nur virojn, al kiuj Ni donis la revelacion [1]; sub tiuj vortoj de la vero li fermadis la okulojn, la dormo venadis kaj venadis la sonĝo, la spirita revelacio en Dio [2]; mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili [3].
2.
(figure) Emocia, inspira rivelo: restis nur intensa sento de io subtila kaj delikate bela, kio antaŭe ne ekzistis por li, kaj kio nun kvazaŭ revelacie aperis al li [4]; neniam antaŭe li vidis knabinon, tiel altaniman, tiel nature virtan, […] ŝi estis por li revelacio, okulmalfermo [5].
angle:
revelation
beloruse:
адкрыцьцё
ĉeĥe:
odhalení, revelace, zjevení
france:
révélation
germane:
Offenbarung
hispane:
revelación
hungare:
kinyilatkoztatás
japane:
啓示 [けいじ], 天啓 [てんけい], 黙示 [もくし]
katalune:
revelació
nederlande:
openbaring
pole:
rewelacja, objawienie, odkrycie
portugale:
revelação
rumane:
revelație, descoperire
ruse:
откровение
slovake:
zjavenie
ukraine:
одкровення

revelacii

(tr)
Riveli, malkaŝi per revelacio: ankoraŭ ne estis revelaciita al [Samuel] la vorto de la Eternulo [6].
beloruse:
адкрываць (праўду, веды)
ĉeĥe:
odhalit, zjevit
france:
révéler
germane:
offenbaren
hungare:
kinyilatkoztat
japane:
啓示する [けいじする]
katalune:
revelar
nederlande:
openbaren
pole:
objawiać, ujawniać, odkrywać
rumane:
manifesta, descoperi
slovake:
zjaviť
ukraine:
об’являти

administraj notoj