8rivel/i PV

riveli [1]

(tr)
1.
FOT Aperigi per specialaj ĥemiaj banoj la latentan bildon (negativon) sur la impresita tavolo de plako aŭ papero: ne malofte oni aŭdis la lamentadon de la kompostisto, kiam tiu konstatis, rivelinte la fotopaperon kaj elirinte la malluman ĉambron, ke li erare kompostis tutan artikolon kursive, dum ordinara teksto estis petita [2].
2.
Malkovri aŭ sciigi ion, kio antaŭe estis nekonata aŭ sekreta: ne estu dirataj tro da aferoj, kiuj povus riveli malagrablajn faktojn [3]; mi ne deziras riveli ĉi tie la solvon de tiu enigmo [4]; la drogaĉo troviĝis en kvar statuetoj importitaj el Venezuelo, nur post x-radia esplorado riveliĝis la narkotaĵo [5]; kuracisto en la urbeto Hyde apud Manĉestro riveliĝis kiel unu el la plej kruelaj amasmurdistoj en la historio de Britio [6].
SIN:revelacii
1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.A.3
2. Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco
3. W. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, 1995/12
4. Monato, Donald Broadribb: Paradoksa libreto da paradoksaj rakontetoj
5. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
6. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
angle:
1. develop 2. reveal
beloruse:
1. праяўляць (фатаграфію) 2. праяўляць, выяўляць, раскрываць, выкрываць
ĉeĥe:
odhalit, seznámit, vyvolat (foto)
france:
1. révéler (photographie) 2. révéler (faire savoir)
germane:
1. entwickeln 2. aufdecken, enthüllen, offenbaren, offenbar machen
hungare:
1. előhív (fényképet) 2. feltár (pl. titkot)
japane:
あかす, 暴露する [ばくろする], 現像する [げんぞうする]
nederlande:
1. ontwikkelen (fot.) 2. openbaren
pole:
1. wywoływać [fot] 2. odkryć
portugale:
revelar
rumane:
clarifica
ruse:
1. проявить (фото), проявлять (фото) 2. проявить, проявлять, выявить, выявлять
slovake:
odhaliť, vyvolať
ukraine:
проявляти, виявляти проявляти

rivelilo

FOT Ĥemiaĵo, kiu rivelas fotobildon: liaj fingroj estis flavaj pro rivelilo [7].
7. V. Ĵuravlova, trad. J. Finkel: Aventuro, 1998
beloruse:
выяўнік, праявіцель
ĉeĥe:
vývojnice
france:
révélateur (photographie)
germane:
Entwickler (Fotochemie), Entwicklerflüssigkeit
japane:
現像液 [げんぞうえき]
pole:
wywoływacz
rumane:
revelator, developator
slovake:
vývojnica
ukraine:
проявник

administraj notoj