*fanfaron/i PV

*fanfaroni

(x)
Troige glori sin pro propraj meritoj aŭ virtoj, kiujn oni ne aŭ apenaŭ aŭ nur bonŝance havas: li mem estis ĉarpentisto kaj li amis fanfaroni per sia forto Marta ; [li] kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol ĉiuj FK ; ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi ĉion nur per la sola logiko FK ; la vino fanfaronas el via cerbo [1]; via majstro estas vanta, malkuraĝa fanfaronisto [2]; malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo [3]; [ili] fanfaronas per sia granda riĉeco [4]; kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano [5]? fanfaroni per dono, kiun oni ne faras [6]; unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas PrV ; ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante PrV . VD:arogi, brustoŝveli, fieri, sin glori, paradi, pavi2, pretendi,
angle:
boast
beloruse:
хваліцца, выхваляцца
ĉeĥe:
blýskat se, chlubit se, chvástat se, naparovat se, pochlubit se, povyšovat se, vychloubat se, vytahovat se
ĉine:
自詡 [zìxǔ]
france:
fanfaronner, se vanter (plastronner), plastronner (se vanter)
germane:
angeben, sich brüsten
hispane:
fanfarronear
hungare:
dicsekszik, felvág (dicsekszik), nagyzol
japane:
空威張りする [からいばりする], 大言壮語する [たいげんそうごする], ほらを吹く [ホラをふく]
nederlande:
opscheppen (pochen), pochen
pole:
chełpić się, przechwalać się, popisywać się, pysznić się
portugale:
fanfarronar, fanfarrear, bazofiar, gabar-se, ufanar-se, vangloriar-se, alardear-se, louvar-se
ruse:
хвастать, бахвалиться
slovake:
chvastať(sa), chváliť sa
tibete:
འབོར་ཤོབ་བཤད་
ukraine:
хвастати, хвалитися

fanfaronado

Ago de fanfaroni: nia fanfaronado, kiun mi faris antaŭ Tito, montriĝis vera [7]; nia fanfaronado pro vi ne fariĝu vanta [8]; li rakontis al mi – tute ne por fanfaronado sed „nur kvankam“ – ke unu fojo li prosperis pentri sur blanka muro en la ĝardeno de l’ sultano VojaĝImp ; „la mono estas tie, kie ĝi devas esti!“ ― tiu fanfaronado kostis al li la vivon, kiam li foriris, Niels lin sekvis kaj trapikis [9].
7. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:14
8. La Nova Testamento, II. Korintanoj 9:3
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
beloruse:
выхваляньне, хвальба, самахвальства
ĉeĥe:
chlubení se, vychloubání
france:
vantardise
hungare:
dicsekvés, felvágás, nagyzolás
japane:
空威張り [からいばり], ほら吹き [ホラふき]
nederlande:
ijdelheid
pole:
fanfaronada, chełpienie się, przechwałki
ruse:
хвастовство, бахвальство
slovake:
vychvaľovanie sa
ukraine:
хвальба, хвастощі

fanfaronaĵo

Tio, kion oni pretendas ~ante: elparolante fanfaronaĵojn de vanteco, ili forlogas […] per senbrideco tiujn, kiuj ĵus forsaviĝis [10]; vera kuraĝo ne konsistas el fanfaronaĵoj: vera heroo ne oferas senbezone sian vivon, male li ŝirmas zorge sian bruston por batali venke, kiam la cirkonstancoj fariĝos favoraj Lanti . VD:pretendo, vantaĵo
10. La Nova Testamento, II. Petro 2:18
beloruse:
выхваляньне, хвальба, самахвальства
france:
vantardise
germane:
Angeberei
hungare:
dicsekvés
pole:
przechwałka
ruse:
хвастовство, бахвальство

fanfaronulo

Fanfaronema homo: mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj [11]; li estis perfekta fanfaronulo [12]; Azazello eligis duan pistolon el la glutea poŝo de sia pantalono, kaj kune kun la unua, malestime tordante la buŝon, prezentis al la fanfaronulo MkM . VD:aroganta, malmodesta
beloruse:
хвалько, выхваляка, самахвал
ĉeĥe:
chlubil, chvastoun, fanfarón, větroplach, ztřeštěnec
ĉine:
自大狂 [zìdàkuáng]
france:
fanfaron, vantard
germane:
Angeber
hispane:
fanfarrón
hungare:
dicsekvő
japane:
ほら吹き [ホラふき], 空威張りする人 [からいばりするじん]
nederlande:
pocher, opschepper
pole:
fanfaron, samochwał, pyszałek
ruse:
хвастун, бахвал, фанфарон
slovake:
chvastúň, vetroplach
ukraine:
хвалько, хвастун, фанфарон

administraj notoj