1revoluci/o PV

revolucio

1.
POL Subita, ofte perforta, ŝanĝo en politika reĝimo de iu lando: rusa revolucio 1905, la rusa Revolucio 1917 VivZam ; kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn sentojn VivZam ; germanoj […] spertis ankaŭ tion: almenaŭ unu pacan kaj sukcesan revolucion en 1989 [1]; la potenca armeo de Gardantoj de Islama Revolucio publikigis minacleteron kontraŭ kleruloj kaj tiuj, kiuj apogas reformon [2]. SIN:ŝtatrenverso
2.
Subita grava ŝanĝiĝo en irado de ia daŭranta afero: revolucio efektiviĝis en la prezoj; cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia EE ; la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo […] povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio [3]; depost senkolektivigo, la vjetnama agrokulturo travivis veran revolucion [4]; la manipulado de genoj en tiu komenco de la tria jarmilo devas venigi terapeŭtikan revolucion kompareblan al tiu de antibiotikoj [5].
1. Stefan Maul: Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03, p. 5
2. Mori: Sub kruela mano, Monato, 2000/08, p. 6
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
4. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
5. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
angle:
revolution
beloruse:
рэвалюцыя
bulgare:
революция
ĉeĥe:
povstání, revoluce
ĉine:
革命 [gémìng]
france:
révolution
germane:
Revolution
hispane:
revolución
hungare:
forradalom
japane:
革命 [かくめい], 大変革 [だいへんかく], 急変 [きゅうへん]
katalune:
Revolució
nederlande:
1. staatsgreep 2. revolutie, omwenteling
pole:
rewolucja
portugale:
revolução
ruse:
революция
slovake:
revolúcia
tibete:
གསར་བརྗེ་
ukraine:
революція, переворот

revolucia

Rilata al revolucio: revolucia kanto [6]; la politiko de la teritoria ŝtato en la provinco estis inversita al tiu de disfaligo de la ŝogunejo, kio ekstartigis la tutlandan revolucian lavangon [7]; Lev Makaroviĉ Macieviĉ (1877-1910) […] fondis en 1900 kun kelkaj aliaj studentoj kontraŭleĝan revolucian ukrainan partion [8]; disfalis la orienteŭropa socialisma bloko kun revoluciaj politikaj kaj sociaj sekvoj [9]; Paŭlo predikis ion revolucian: ĉiuj homoj estas filoj de Dio, ne distingeblas judoj de gojoj, grekoj kaj romanoj ne bezonas esti cirkumciditaj por iĝi kristanoj [10].
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
7. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
8. Monato, Dmitrij CIBULEVSKIJ/gla: Ukraina Ikaro
9. Monato, Stefan MAUL: Alveno al la moderna vivo
10. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj
beloruse:
рэвалюцыйны
germane:
revolutionionär
japane:
革命の [かくめいの], 革命的な [かくめいてきな]
pole:
rewolucyjny, wywrotowy
ukraine:
революційний

revolucii PIV1

Fari revolucion: revolucias laboristoj [11]; la malsategaj bestoj subite revolucias unu nokton kaj pelas la bieniston, s-ro Jones, lian edzinon, kaj lian dorlotbestan korvon […] de la bieno [12]; Phil Spector revoluciis la manieron registri muzikon [13]; la lasta emo devena de Japanio kiu revolucias gotikan estetikon estas la socifenomeno ゴスロリ, gosurori (gotikaj lolitoj aŭ pli ĝuste gotikaj nimfetoj) [14].
beloruse:
рабіць рэвалюцыю
germane:
revoltieren, revolutionieren
japane:
革命を起こす [かくめいをおこす]
pole:
zrewolucjonizować, rewolucjonizować
ukraine:
зчинити/зробити революцію, сколихнути

revoluciigi PV

(tr)
(evitinde) Revolucii; ŝanĝi per revolucio: principoj kaj metodoj aplikataj de MONATO povus, sub certaj kondiĉoj, revoluciigi la nunan internacian inform-sistemon direkte al Nova Internacia Inform-Ordo [15]; la okcitana […] revoluciigis la tuteŭropan pensadon kaj estetikon, kaj influis la tutan okcidentan Eŭropon dum pli ol 200 jaroj inter la 11a kaj 14a jarcentoj [16]; tio indikos, ke la civilizacio pelasga estas pli antikva ol la egipta aŭ la helena-romia, tio notinde revoluciigos ĝisnunan historian pensadon [17].
Rim.: La vorto „revoluciigi“ aperas en PV kun tiu senco, sed prave korektiĝis en PIV. Tio, kio aperas en la supraj ekz-oj kiel subjekto, ne kaŭzis la revolucion, sed ŝanĝiĝis per revolucio. Oni devus do anstataŭe skribi „enrevoluciiĝi“ aŭ „ŝanĝiĝi per revolucio“, aŭ sekvi PIV kaj Vikipedion kaj skribi „revoluciis la sistemon, la pensadon“ ktp. [WD]
beloruse:
рабіць рэвалюцыю
ĉeĥe:
podnítit k revoluci, revolucioiznovat, revolucionovat
france:
révolutionner
germane:
revolutionieren
hungare:
forradalmasít
katalune:
revolucionar
nederlande:
een revolutie tot stand brengen, een omwenteling veroorzaken
pole:
podburzać, wzburzać
portugale:
revolucionar
ruse:
устроить революцию (в чём-л.)
slovake:
revolucionizovať, revolucionovať
ukraine:
революціонізувати

revoluciulo

POL Ano de revolucia movado: CIA organizis puĉon en Ĉilio kontraŭ Salvador Allende , kiu ne estis nacia revoluciulo nek instrumento por sovetiaj potenculoj [18]; revoluciuloj, celantaj renversi la ŝogunan reĝimon [19]; ili ne plu povis ligi kontakton al la aktivaj revoluciuloj [20].
18. Monato, Bertil Englund: Benu modere Usonon!
19. Monato, Hori Yasuo: Nagasako
20. J. London, trad. D. Kaiser, F. Vohla, H.G. Kaiser: La meksikano, 2010
beloruse:
рэвалюцыянэр
ĉeĥe:
revolucionář
france:
révolutionnaire (subst.)
germane:
Revolutionär
japane:
革命家 [かくめいか]
katalune:
revolucionari (subst.)
pole:
rewolucjonista, wywrotowiec
portugale:
revolucionário
slovake:
revolucionár
ukraine:
революціонер

antaŭrevolucia

Rilata al tempo antaŭanta revolucion, okazinta antaŭ ĝi: astrakana malnovreĝima antaŭrevolucia ĉapo [21].
beloruse:
дарэвалюцыйны
france:
d'avant la révolution, pré-révolutionnaire
germane:
vorrevolutionär, prerevolutionär
hungare:
forradalom előtti
katalune:
pre-revolucionari, d'abans de la revolució
nederlande:
prerevolutionair, van voor de revolutie
pole:
przedrewolucyjny
ruse:
дореволюционный
ukraine:
дореволюційний

industria revolucio

EKONHIS Teĥnika kaj ekonomia ŝanĝo ekinta en la 19a jarcento en Anglujo kun ekuzo de industriaj maŝinoj, vastiĝinta al la mondo, kun daŭraj sekvoj en ĉiuj aspektoj de homaj socioj: maŝinismo venigis la industrian revolucion, kiu perfektigis homekspluatadon kaj pravigis la aktualan kapitalismon [22]; la produktado ludis malgrandan rolon en ekonomiaj tekstoj antaŭ la industria revolucio [23].
22. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
23. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
beloruse:
прамысловая рэвалюцыя, індустрыяльная рэвалюцыя
bulgare:
индустриална революция
ĉeĥe:
průmyslová revoluce
france:
révolution industrielle
germane:
industrielle Revolution
hispane:
revolución industrial
hungare:
ipari forradalom
japane:
産業革命 [さんぎょうかくめい]
katalune:
revolució industrial
nederlande:
industriële revolutie
pole:
rewolucja przemysłowa
portugale:
revolução industrial
ruse:
промышленная революция
slovake:
priemyselná revolúcia

kontraŭrevolucio

POL Reakcia renverso, kiu provas restarigi antaŭrevolucian situacion: la venko de la kontraŭrevolucio […] ne sukcesis stimuli lin je venĝokrioj [24]; dum pli ol 30 jaroj la popolleviĝon oni devis nomi oficiale kontraŭrevolucio aŭ, iom neŭtrale, sed kun malaprobiga akcento, „la eventoj de '56” [25].
24. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
25. Monato, Jozefo Horváth: Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56
beloruse:
контаррэвалюцыя
france:
contre-révolution
germane:
Gegenrevolution, Konterrevolution
katalune:
contrarevolució, reacció
pole:
kontrrewolucja
portugale:
contrarrevolucionário

postrevolucia

Rilata al tempo sekvanta la revolucion, okazanta post ĝi: la eduka SAT-laboro estas antaŭ- kaj postrevolucia, ne dumrevolucia [26].
beloruse:
пасьлярэвалюцыйны
france:
d'après la révolution, post-révolutionnaire
germane:
nachrevolutionär, postrevolutionär
hungare:
forradalom utáni
katalune:
postrevolucionari
nederlande:
postrevolutionair, van na de revolutie
pole:
porewolucyjny
ruse:
послереволюционный
slovake:
porevolučný

administraj notoj