produt/o Z

produto

MAT
1.
[1] Rezulto de multipliko: 15 estas la produto de 3 kaj 5; la produton de `a` kaj `b` oni signas per `a xx b`, `a*b`, aŭ simple `ab`, kaj la produton de ĉiuj termoj en familio `(a_i)_(i in bb I)` per `prod_(i in bb I)a_i`; produto de matricoj, polinomoj. SUP:oblo.
2.
Nomo de pluraj multipliksimilaj operacioj kaj de iliaj rezultoj. VD:kartezia produto; hermita (skalara) produto, skalara produto, vektora produto; ekstera produto, interna produto.
angle:
1. product (math.)
beloruse:
здабытак (матэматычны)
ĉeĥe:
součin
ĉine:
积数 [jīshù], 積數 [jīshù]
france:
1. produit
germane:
Produkt 1. Produkt 2. Produkt
hispane:
1. producto
hungare:
1. szorzat
japane:
[せき]
katalune:
1. producto
nederlande:
1. product (v.vermenigvuldiging)
pole:
1. iloczyn (wynik mnożenia)
portugale:
1. produto 2. produto
ruse:
1. произведение (мат.)
slovake:
násobok, súčin
ukraine:
добуток

ekstera produto

beloruse:
здабытак вэктарны
ĉeĥe:
vektorový (vnější) součin
ĉine:
叉积 [chājī], 叉積 [chājī]
germane:
Kreuzprodukt, Vektorprodukt, vektorielles Produkt, äußeres Produkt
pole:
iloczyn wektorowy
portugale:
produto vetorial, produto externo
slovake:
vektorový súčin

kartezia produto

MATMatVort
(de du aroj E kaj F) Aro de ĉiuj paroj, kies unua termo apartenas al E kaj dua termo apartenas al F: la kartezian produton de `bb E` kaj `bb F` oni signas per `bb E xx bb F` (legu: e per fo, e kruco fo); la kartezian produton de `n` identaj aroj `bb E` oni kutime signas per `bb E^n` (legu: e alt no). PRT:rilato;VD:Kartezio.
Rim.: La nocion eblas vastigi al produto de pli ol du aroj. Ekz-e la produto `bb E xx bb F xx bb G` estas aro de ĉiuj opoj `(x,y,z)` kun `x in bb E`, `y in bb F`, `z in bb G`. Eblas diri ankaŭ, ke ĝi estas difinita kiel la duobla produto `(bb E xx bb F) xx bb G``bb E xx (bb F xx bb G)`, kiujn oni arbitre elektas identigi.
angle:
Cartesian product
beloruse:
здабытак дэкартаў
ĉeĥe:
kartézský součin
ĉine:
笛卡儿积 [díkǎérjī], 笛卡兒積 [díkǎérjī]
france:
produit cartésien
germane:
kartesisches Produkt
hispane:
producto cartesiano
hungare:
direkt szorzat, Descartes-szorzat
pole:
iloczyn kartezjański
portugale:
produto cartesiano
ruse:
декартово произведение, прямое произведение
slovake:
karteziánsky súčin
ukraine:
декартів добуток

hermita skalara produto, hermita produto

MAT
1.
(super kompleksa vektora spaco `bb E`) Tia hermita formo `phi`, ke `phi(x,x) ge 0` por ĉiuj `x in bb E`, kaj egalas al nulo, se kaj nur se `x=0`. VD:Hermito, hermita spaco, normo.
2.
(de du vektoroj `x`, `y`) La bildo de `(x,y)` per hermita skalara produto 1.
angle:
Hermitian (scalar) product
beloruse:
здабытак эрмітаў скалярны
ĉeĥe:
hermitovský skalární součin (dvou vektorů)
france:
produit (scalaire) hermitien
germane:
Hermitesches Skalarprodukt
hungare:
hermitikus skalárszorzat
pole:
iloczyn hermitowski (skalarny)
portugale:
produto escalar hermitiano, produto hermitiano
ruse:
эрмитово-скалярное произведение
slovake:
hermitovský skalárny súčin (dvoch vektorov)

interna produto

beloruse:
здабытак скалярны
ĉine:
标积 [biāojī], 標積 [biāojī], 数量积 [shùliàngjī], 數量積 [shùliàngjī], 点乘 [diǎnchéng], 點乘 [diǎnchéng], 点积 [diǎnjī], 點積 [diǎnjī]
germane:
inneres Produkt, Skalarprodukt
pole:
iloczyn skalarny
portugale:
produto escalar, produto interno

skalara produto

MAT
1.
[3] (super reela vektora spaco `bb E`) Tia dulineara simetria formo `phi`, ke `phi(x,x) ge 0` por ĉiuj `x in bb E`, kaj egalas al nulo, se kaj nur se `x=0`. VD:eŭklida spaco, normo.
2.
(de du vektoroj `x`, `y`) La bildo de `(x,y)` per skalara produto 1: la skalaran produton de `x` kaj `y` oni signas foje per `x*y`, foje per `(:x|y:)`.
angle:
scalar product
beloruse:
здабытак скалярны
ĉine:
数量积 [shùliàngjī], 數量積 [shùliàngjī], 标积 [biāojī], 標積 [biāojī], 点积 [diǎnjī], 點積 [diǎnjī]
france:
produit scalaire
germane:
Skalarprodukt
hungare:
skaláris szorzat
pole:
iloczyn skalarny
portugale:
1. produto escalar, produto interno 2. produto escalar, produto interno
ruse:
скалярное произведение
ukraine:
скалярний добуток

vektora produto

MAT
1.
(super `n`-dimensia eŭklida spaco `bb E`) Bildigo de `bb E^(n-1)` al `bb E`, kiu ĵetas ĉiun `(n-1)`-opon `(x_1,...,x_(n-1))` al tia ununura vektoro `a`, ke la skalara produto de `a` per `x_n` egalas al la determinanto de `(x_1,...,x_(n-1),x_n)`, kiu ajn estas `x_n`.
2.
(de `n-1` vektoroj de `n`-dimensia eŭklida spaco) Ilia bildo per la vektora produto 1: la vektoran produton de `x` kaj `y` en tridimensia spaco oni signas foje per `x^^y`; la komponantoj de la vektora produto de la `(n-1)` unuaj vektoroj de `n`-opo egalas al la kofaktoroj de elementoj en la lasta vertikalo de la `(n,n)`-matrico de iliaj komponantoj.
angle:
vector product
beloruse:
здабытак вэктарны
ĉeĥe:
vektorový (vnější) součin
ĉine:
向量积 [xiàngliàngjī], 向量積 [xiàngliàngjī]
france:
produit vectoriel
germane:
vektorielles Produkt
hispane:
1. producto vectorial
hungare:
vektoriális szorzat
pole:
iloczyn wektorowy
portugale:
1. produto vetorial 2. produto vetorial
ruse:
векторное произведение
slovake:
vektorový súčin
ukraine:
векторний добуток

administraj notoj

hermita skalara ~o, hermita ~o: Mankas dua fontindiko.
vektora ~o: Mankas dua fontindiko.