linear/a

lineara

MAT
1.
(fakula ĵargono) Iel rilatanta al algebraj strukturoj de la tipo modulovektora spaco. VD:lineara algebro.
2.
PIV1 (p.p. bildigo inter modulojvektoraj spacoj) Homomorfia rilate al la koncerna strukturo: por ke bildigo `f` inter vektoraj spacoj estu lineara, sufiĉas, ke `f(x+alpha*y)=f(x)+alpha*f(y)`, kiuj ajn estas `x,y` kaj `alpha`.
3.
PIV1 (p.p. reela funkcio `f`) Tia, ke `f(x)=alpha x`.
SIN:linia
angle:
linear
beloruse:
лінейны
ĉeĥe:
lineární, spojitý
ĉine:
線性 [xiànxìng], 线性 [xiànxìng], 線狀 [xiànzhuàng], 线状 [xiànzhuàng]
france:
linéaire
germane:
linear
hungare:
lineáris
nederlande:
lineair
pole:
liniowy
portugale:
linear
ruse:
линейный
slovake:
lineárny, spojitý
ukraine:
лінійний

n-lineara

MAT[1]
(p.p. bildigo de kartezia produto de `n` moduloj `bb E_i` al modulo `bb F`) Tia, ke ĉiu parta bildigo `phi(x_i)=f(a_1,...,x_i,...a_n)` estas homomorfio de `bb E_i` al `bb F`: la bildigo `f(x,y)=x xx y` super algebro estas dulineara; plurlineara bildigo (kun `n gt 1`).
Rim.: Apud la logika „dulineara“ troveblas ankaŭ „bilineara“MatVort.
1. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „du-, tri-, plur-lineara“
angle:
n-linear du~a: bilinear. plur~a: multilinear.
beloruse:
n-лінейны du~a: білінейны, двулінейны.
france:
n-linéaire du~a: bilinéaire. plur~a: multilinéaire.
germane:
n-linear du~a: bilinear. plur~a: multilinear.
hungare:
n-lineáris du~a: bilineáris. plur~a: multilineáris.
nederlande:
plur~a: multilineair.
pole:
n-liniowy du~a: dwuliniowy. plur~a: wieloliniowy.
portugale:
n-linear du~a: bilinear. plur~a: multilinear.
ruse:
n-линейный du~a: билинейный, двулинейный. plur~a: мультилинейный.

konjuglineara, duonlineara, kontraŭlineara

MAT
(p.p. bildigo `f` inter du vektoraj spacoj super la korpo de kompleksoj) Tia, ke ĝi ĵetas `x+alpha*y` al `f(x)+kappa(alpha)*f(y)`, kie `kappa` signas la operacion konjugo: la konjugo mem estas konjuglineara bildigo de la aro de kompleksoj al ĝi mem. VD:seskvilineara.
Rim.: Ni ne trovis fonton por tiu termino. Ŝajnas, ke la formo „konjuglineara“ estas la plej logika, sed la naciaj lingvoj plimulte preferas formojn de la tipo „kontraŭlineara“ (kial?) aŭ la metaforon „duonlineara“, kiu kalembure pravigas la terminon „seskvilineara“ (etimologie: unu-kaj-duon-lineara). La donitan difinon oni povas vastigi al la okazo, kiam la vektoraj spacoj estas super ajna korpo, provizita per involucia aŭtomorfio `kappa`. Tiusence, lineara bildigo inter reelaj spacoj povas esti kvalifikata ankaŭ konjuglineara.
angle:
antilinear, semilinear
beloruse:
антылінейны, паўлінейны
france:
antilinéaire, semi-linéaire
germane:
antilinear, halblinear, konjugiert linear
hungare:
antilineáris
portugale:
antilinear, semilinear
ruse:
антилинейный, полулинейный

administraj notoj

~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
konjug~a, duon~a, kontraŭ~a: Mankas fontindiko.
konjug~a, duon~a, kontraŭ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.