1simetri/o

simetrio

1.
BELA Harmonio rezultanta el proporcieco kaj regula aranĝo de partoj: simetrio estas bazo de arkitekturo, same kiel ritmo estas bazo de poezio aŭ muziko.
2.
Simetrieco: simetrio de la homa korpo..
3.
MATMatVort
a)
(en vektora spaco) Homomorfia involucio: se `bb U` estas la aro de ĉiuj vektoroj senŝanĝaj per la simetrio `f`, kaj `bb V` estas la aro de ĉiuj vektoroj ŝanĝitaj al sia kontraŭegalo per `f`, tiam oni diras, ke `f` estas simetrio kun direkto `bb V` rilate al `bb U`. SIN:vektora simetrio.
b)
(en afina spaco) Afina involucio: la homomorfio asociita al tia simetrio estas mem vektora simetrio. SIN:oblikva simetrio.
c)
(en eŭklida afina spaco) Tia bildigo de la spaco al ĝi mem, ke ĉiuj strekoj kunligantaj punkton kaj ĝian bildon havas jenan econ: ilia mezo estas konstanta punkto (centra simetrio), aŭ ili estas ortaj en sia mezo al konstanta rekto (aksa simetrio) aŭ konstanta ebeno (ebena simetrio). SIN:orta simetrio;VD:simetriakso, simetricentro, simetriebeno.
Rim.: Ial tiaj matematikaj sencoj aperas nek en PIV1, nek en PIV2, kiuj atribuas similajn al „reflekto“. Ja tiu termino en iuj naciaj lingvoj estas ofta sinonimo por „ebena simetrio“, sed ne ŝajnas konsilinde tute evakui la terminon „simetrio“. Ni do preferis sekvi MatVort.
angle:
3. symmetry
beloruse:
сымэтрыя
ĉeĥe:
souměrnost, symetrie, symetričnost
ĉine:
对称 [duìchèn], 對稱 [duìchèn], 对称性 [duìchènxìng], 對稱性 [duìchènxìng]
france:
symétrie
germane:
Symmetrie
hispane:
simetría
hungare:
szimmetria, részarányosság
japane:
左右対称 [さゆうたいしょう], シンメトリー, 均斉 [きんせい], 釣合い [つりあい], 対称 [たいしょう], 相称 [そうしょう]
nederlande:
symmetrie
pole:
3.c symetria
ruse:
симметрия
slovake:
symetria, súmernosť
ukraine:
симетрія

simetria

1.
Havanta simetrion, aranĝita kun simetrio: la tuta aspekto de la sanktejo estas simetriaZ ; iom tro simetria parolado; vazoj simetrie aranĝitaj.
2.
MAT
a)
PIV1 (p.p. geometria figuro) Tia, ke simetrio lasas ĝin senŝanĝa; alidire: per iu simetrio, la bildo de ajna punkto de ĝi apartenas al ĝi: sfero estas simetria rilate al sia centro kaj al ĉiu rekto aŭ ebeno enhavanta ĝian centron; elipso estas simetria rilate al siaj fokusa kaj nefokusa aksoj.
b)
[1] (p.p. (n,p)-matrico) Tia, ke ĉiu ĝia elemento kun indico `(i,j)` egalas al tiu kun indico `(j,i)`: simetria matrico egalas al sia transponaĵo.
c)
[2] (p.p. interna rilato `bb R`) Tia, ke ĝi egalas al sia inverso `bb R^-1`: la idento-rilato estas simetria; `bb R` estas simetria, se kaj nur se de la fakto, ke `x bb R y`, sekvas, ke `y bb R x`; simetrieco estas nepra eco de ekvivalento-rilato.
d)
[3] (p.p. bildigo de `bb E` al `bb F`, kun `n ge 2`) Tia, ke ĝi ĵetas ĉiujn opojn kun permutitaj termoj al la sama bildo: se `n=2` kaj `f` estas simetria, `f(x,y)=f(y,x)` por ĉiu ajn `x,y`.
e)
VD: simetria diferenco.
angle:
2.a symmetric 2.b symmetrical 2.c symmetric 2.d symmetric
beloruse:
сымэтрычны
ĉeĥe:
souměrný, symetrický
ĉine:
对称 [duìchèn], 對稱 [duìchèn]
france:
symétrique
germane:
symmetrisch
hispane:
simétrico
hungare:
szimmetrikus, részarányos
japane:
左右対称の [さゆうたいしょうの], 均斉のとれた [きんせいのとれた]
nederlande:
symmetrisch
pole:
2.a (figura) symetryczna 2.b (macierz) symetryczna 2.c (relacja) symetryczna 2.d (funkcja) symetryczna
ruse:
симметричный
slovake:
symetrický, súmerný
ukraine:
симетричний, рівнобедрений (про трикутник)

malsimetria

MAT[4]
(p.p. interna rilato `bb R`) Tia, ke la komunaĵo inter ĝi kaj ĝia inverso estas subaro de la idento-rilato; simb. `bb R nn bb R^-1 sub "id"_(bb E)`: se `bb R` estas malsimetria, de la fakto, ke `x bb R y` kaj `y bb R x`, sekvas, ke `x=y`.
Rim.: Pri la sencevoluo de tiu termino vd rimarkon sub antisimetria.
angle:
antisymmetric
beloruse:
асымэтрычны
ĉeĥe:
asymetrický, nesouměrný
ĉine:
反对称 [fǎnduìchèn], 反對稱 [fǎnduìchèn]
france:
antisymétrique
germane:
antisymmetrisch, identitiv
hispane:
asimétrico
hungare:
aszimmetrikus
pole:
(relacja) antysymetryczna
ruse:
антисимметричный
slovake:
nesymetrický, nesúmerný

simetrieco

Eco de io simetria: la simetrieco de vizaĝo; MAT se solido posedas aksan simetriecon, ĝi ne nepre estas rotacia.
angle:
symmetry
beloruse:
сымэтрычнасьць
ĉeĥe:
souměrnost, symetrie, symetričnost
ĉine:
对称 [duìchèn], 對稱 [duìchèn], 对称性 [duìchènxìng], 對稱性 [duìchènxìng], 对称美 [duìchènměi], 對稱美 [duìchènměi]
france:
symétrie (qualité)
germane:
Symmetrie
hungare:
szimmetria, szimmetrikusság
ruse:
симметричность
slovake:
symetria, súmernosť

oblikva simetrio

beloruse:
сымэтрыя косая
france:
symétrie oblique

orta simetrio

beloruse:
сымэтрыя артаганальная
france:
symétrie orthogonale

vektora simetrio

france:
symétrie vectorielle

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eco: Mankas fontindiko.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
oblikva ~o: Mankas fontindiko.
oblikva ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
orta ~o: Mankas fontindiko.
orta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vektora ~o: Mankas fontindiko.
vektora ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.