tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

9matric/o Z PV

9matrico  

1.  
TEK Reliefa modelo: bulo, peco aŭ muldilo, per kiu oni povas fabriki similajn pecojn per fandado, frapo, giso, premo: monerojn oni frapas per matrico.
a)
TIP Formo por gisi litertipojn.
b)  
Kartona formo preme reproduktita de kompostaĵo, per kiu oni povas gisi stereotipon1. VD:kliŝo1
c)  
(en galvanoplastiko) Formo, kiu kovriĝas per maldika tavolo de metalo. VD:patrico
2.  
FOTKIN Kliŝo2: iu el la produktantoj ŝatas akiri pli da profito kaj kaŝe ofertas al kopiemuloj la matricon de la filmo [1].
3.
Grundomaso, de rokoj, konsistanta el grajnetaj kristaloj, ĉirkaŭanta pli grandajn kristalojn: en Sudafriko, diamantoj ofte estas ekstraktataj el matrico de argila roko (kimberlito) nomita „flava grundo“ [2].
4.  
MATPIV1 (kun `n` horizontaloj kaj p vertikaloj): en lineara algebro, determinanto estas funkcio kiu asociigas skalaron `det(A)` al ĉiu `n xx n` kvadrata matrico [3]; memadjunkta matrico aŭ hermita matrico estas kvadrata matrico kun kompleksaj elementoj kiu estas egala al sia konjugita transpono [4]. =(n,p)-matrico.
5.  
KOMP Dudimensia tabelo: usonaj filmoj kiel „La matrico“ aŭ „Okuloj larĝe fermitaj“ levas la demandon pri la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio [5]. VD:vektoro
VD: Ne konfuzu kun: utero.

matrici

(tr)
Formi per matrico: li transdonis al sinjoro Povondra vizitkarton, sur kiu estis matricita ankro [6].

(n,p)-matrico  

MAT (super komuteca korpo `bb K`) Bildigo de `bb I xx bb J` al `bb K`, kie `bb I={1,2,...,n}` kaj `bb J={1,2,...,p}`: matricon `A` oni kutime signas kiel familion, t.e. per skribaĵo `(a_(ij))_(i,j in bb I xx bb J)`, kie `a_(ij)` signas la bildon de `(i,j)` per `A` kaj estas nomata elemento (aŭ koeficiento) de `A` kun indico `(i,j)`; la nombrojn da horizontaloj kaj vertikaloj de `(n,p)`-matrico oni nomas ties dimensioj kaj signas ilin per skribaĵo de la tipo `(n,p)``n xx p`; eblas prezenti al si `(n,p)`-matricon `A` kiel rektangulan tabelon, ĉe la interkruciĝo de kies `i`-a horizontalo kaj `j`-a vertikalo staras la elemento `a_(ij)`.
Rim.: Multaj fakaj terminoj rilatantaj al matricoj baziĝas sur la ĉi-supre menciita tabela metaforo. SIN: Malpli fakece: matrico kun n horizontaloj kaj p vertikaloj; VD: Partoj de matrico: horizontalo, vertikalo, diagonalo, submatrico; elemento, indico de elemento, koeficiento, termo; atributoj de matrico: dimensioj, ajgeno, rango, spuro, determinanto, minoro, kofaktoro; rimarkindaj ecoj de matrico: kvadrata, diagonala, diagonaligebla, triangula, simetria, hermita, regula; operacioj super matricoj: matrica adicio, matrica multipliko, multipliko de matrico per skalaro, transpono; SUB: Specifaj matricoj: unuomatrico, nulmatrico, matrico de homomorfio, jakobia matrico de bildigo, horizontalo, vertikalo.


(n,p)-matrico

nulmatricoMatVort , matrica nulo  

MAT (n,p)-Matrico, kies ĉiuj elementoj estas nulaj: nulmatrico estas nulo rilate al la matrica adicio.

submatrico  

MAT (de (n,p)-matrico `A`) Tia `(n′,p′)`-matrico `B`, ke (1) `n′ le n` kaj `p′ le p`, (2) la elemento de `B` kun indico `(i,j)` egalas al la elemento de `A` kun indico `(alpha(i),beta(j))`, kie `alpha` (respektive `beta`) estas strikte kreskanta bildigo de `{1,2,...,n′}` al `{1,2,...,n}` (respektive de `{1,2,...,p′}` al `{1,2,...,p}`): el `(n,p)`-matrico oni povas formi `p` submatricojn kun dimensioj `(n,1)`; eblas prezenti al si submatricon `B` per tio, kio restas el matrico `A`, kiam oni forstrekis iujn horizontalojn kaj vertikalojn de ĝi.

unuomatrico, matrica unuo  

MAT (n,p)-Matrico, kies ĉiuj termoj estas nulaj, krom la diagonalaj, kiuj egalas al la unuo: la unuomatricon oni kutime signas per `I`; unuomatrico estas unuo rilate al la matrica multipliko.

jakobia matrico  

MAT (de bildigo `f` de `p`-dimensia al `n`-dimensia normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto `a`) La (n,p)-matrico de ĝia diferencialo ĉe `a`: la ĝenerala elemento de la jakobia matrico de `f` ĉe `a` egalas al `del_jf_i(a)`. VD:Jakobio, jakobiano.

matrico de vektora homomorfio  

MAT (p.p. homomorfio `f` de `p`-dimensia vektora spaco `bb E` al `n`-dimensia `bb F`, ambaŭ super korpo `bb K`, rilate al respektivaj bazoj `bb B_(bb E)` kaj `bb B_(bb F)`) Tia (n,p)-matrico `A` super `bb K`, ke `a_(ij)` estas la `i`-a komponanto laŭ bazo `bb B_(bb F)` de la bildo per `f` de la `j`-a vektoro de `bb B_(bb E)`: la matrico de endomorfio estas kvadrata; la matrico de idento estas la unuomatrico; la matrico de kunligaĵo de du homomorfioj egalas al la produto de la matricoj de ĉiu homomorfio.

tradukoj

anglaj

~o 4.: matrix; ~o: matrix; (n,p)-~o: n-by-p matrix; nul~o, ~a nulo: null matrix; sub~o: submatrix; unuo~o, ~a unuo: unit matrix; jakobia ~o: Jacobian matrix; ~o de vektora homomorfio: matrix of a linear mapping.

belorusaj

~o: матрыца.

ĉeĥaj

sub~o: submatice.

francaj

~o 4.: matrice; ~i: matricer; (n,p)-~o: matrice n×p; nul~o, ~a nulo: matrice nulle; sub~o: sous-matrice; unuo~o, ~a unuo: matrice unité; jakobia ~o: matrice jacobienne; ~o de vektora homomorfio: matrice d'application linéaire.

germanaj

~o 4.: Matrix; (n,p)-~o: (n,p)-Matrix; nul~o, ~a nulo: Nullmatrix; sub~o: Untermatrix; unuo~o, ~a unuo: Einheitsmatrix; jakobia ~o: Jacobische Matrix; ~o de vektora homomorfio: Matrix einer linearer Abbildung.

hispanaj

~o: matriz; ~i: formar una matriz.

hungaraj

~o 1.a: anyaminta; ~o 1.b: matrica; ~o 1.c: anyaforma; ~o 1.: matrica (alakítószerszám); ~o 4.: mátrix; ~o: mátrix; (n,p)-~o: n×p méretű mátrix; nul~o, ~a nulo: nullmátrix; sub~o: részmátrix; unuo~o, ~a unuo: egyésgmátrix; jakobia ~o: Jacobi-mátrix; ~o de vektora homomorfio: vektor-homomorfizmus mátrixa.

nederlandaj

~o 1.c: matrijs; ~o 1.: matrijs; ~o 4.: matrix; ~o 5.: matrix.

polaj

~o 4.: macierz; (n,p)-~o: macierz n×p; nul~o, ~a nulo: macierz zerowa; sub~o: podmacierz; unuo~o, ~a unuo: macierz jednostkowa; jakobia ~o: macierz Jacobiego, macierz jakobianowa; ~o de vektora homomorfio: macierz odwzorowania liniowego.

portugalaj

~o 1.c: matriz; ~o 1.: matriz; ~o 4.: matriz; ~o 5.: matriz.

rusaj

~o 4.: матрица; ~o: матрица; (n,p)-~o: матрица размера n×p; nul~o, ~a nulo: нуль-матрица; sub~o: подматрица; unuo~o, ~a unuo: единичная матрица; jakobia ~o: функциональная матрица; ~o de vektora homomorfio: матрица линейного преобразования.

slovakaj

sub~o: submatica.

fontoj

1. Monato, Fidilalao Henriel: Kontraŭleĝa kopiado
2. Vikipedio, Matrico mineralogia
3. Vikipedio, Determinanto
4. Vikipedio, Memadjunkta matrico
5. Monato, Boris Kolker: Pri realo kaj la malo
6. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 3a


administraj notoj

pri unuo~o, ~a unuo:
    Mi ne trovis auxtoritatan fonton por tiu termino. MatVort
    havas "~a unito" kaj "~unito", kiun mi opinias duoble
    nekonvenaj: unue pro la uzo de "unito" kaj due pro la ordo
    de elementoj. Mi preferis terminon paralelan al "nulmatrico",
    "nulvektoro". [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | matric.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.38 2020/02/15 17:10:34