tradukoj: be de el en es fr hu it nl pl pt ru


(rilate al iu loko de la tersurfaco)
Rilata al la horizontalo de la loko; direktita laŭ tiu
horizontalo:
horizontala pozicio de objekto (mezurebla ekz-e per
ĝiaj koordinatoj en horizontala ebeno);
la surfaco de senmova akvo estas horizontala;
horizontala planko, ŝnuro, tablo;
globo, metita sur horizontala surfaco, ne moviĝas pro la
propra pezo;
la dormanta Ĥaldeano, sen iu ajn apogo, ekpendis horizontale en la
aero, kelke da metroj super la tero
[1];
tenu la tabulon en ĝusta horizontaleco
[2].
Apartenanta al tiu direkto en la teksto, kiu estas horizontala
se la tuta tekstosurfaco estas vertikala:
en la latina skribosistemo la linioj kutime estas horizontalaj.
vertikala,
oblikva,
nivelilo,
rektoŝnuro.


(de iu loko de la tersurfaco)
Ebena direkto orta al la vertikalo
de la
loko; ĉiu rekto kun tia direkto.



Vico da elementoj de plataĵo (teksto, matrico, ŝaktabulo ktp),
kies aranĝo estas horizontala se la koncerna surfaco estas vertikala
(sur la nigra tabulo, ekrano ktp):
la turo tenas la 5an horizontalon.




Kontroli, ke la trd de/nl/ru aplikigxas ankaux al la dua senco, poste aldonita. [MB]pri ~o c:
Mi ne trovis fonton por tiu termino.[MB]