*nivel/o PV

*nivelo

1.
Horizontala ebeno; alteco1 de ebeno: la suno atingis la nivelon de la maro [1]; el la profundo kreskis verda trunketo, kaj kiam ĝi atingis la nivelon de la akvo, elkreskis el ĝi folio [2]; vi la nazon portas tro super la nivelo [3]; en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro, troviĝas […] FK ; la lago Chautauque […] kuŝas sur la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano FK ; la inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo; ternivelo [4].
2.
(figure) Grado de io kompare al alia afero aŭ ene de difinita skalo: atingi altan nivelon; altigi la nivelon de la studoj, de la ekzamenoj; la morala, ekonomia nivelo malaltiĝis; tiu ekspozicio permesas ekkoni la nivelon de la belga arto; la uzado de internacia lingvo metas ĉiujn oratorojn sur la nivelon de plej kompleta egaleco; peznivelo, [5]; [la organizo] kunlaboras sur la nivelo de naciaj registaroj kaj gigantaj privataj entreprenoj kaj postulas jaran membrokotizon de po 12 000 usonaj dolaroj [6]; la ekonomio en Germanio kreskos ĝis 3 % [atingante] sian plej altan nivelon en la lastaj 3,5 jaroj [7]; la impostoj estas […] je tiom alta nivelo, eble la plej alta en la mondo [8]; antaŭ dudek jaroj la esperoj estis je tre malalta nivelo [9]; la nivelo de angla kapableco inter japanoj ne plialtiĝis [10].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
6. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
7. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
8. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 6
9. MonatoMarc Vanden Bempt
10. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
afrikanse:
vlak
albane:
nivel
amhare:
ደረጃ
angle:
level
arabe:
مستوى
armene:
մակարդակ
azerbajĝane:
səviyyəsi
beloruse:
ровень
bengale:
স্তর
birme:
အဆင့်
bosne:
nivo
ĉeĥe:
hladina, stupeň, úroveň
ĉine:
层级 [céngjí], 層級 [céngjí], 級 [jí], 级 [jí], 阶位 [jiēwèi], 階位 [jiēwèi], 水准 [shuǐzhǔn], 水準 [shuǐzhǔn]
dane:
niveau
estone:
tase
eŭske:
maila
filipine:
antas
france:
niveau
galege:
nivel
germane:
1. Niveau, Ebene, Stand, Spiegel, Höhe
guĝarate:
સ્તર
haitie:
nivo
haŭse:
matakin
hinde:
स्तर
hispane:
nivel
hungare:
szint, nívó
igbe:
larịị
irlande:
leibhéal
islande:
stigi
japane:
レベル
jave:
tingkat
jide:
גלייַך
jorube:
ipele
kanare:
ಮಟ್ಟದ
kartvele:
დონე
kazaĥe:
деңгей
kimre:
lefel
kirgize:
деңгээл
kmere:
កម្រិត
koree:
수준
korsike:
livellu
kose:
kwinqanaba
kroate:
razina
kurde:
serrast
latine:
plana
latve:
līmenis
laŭe:
ລະດັບ
litove:
lygis
makedone:
ниво
malagase:
ambaratonga
malaje:
tahap
malajalame:
നില
malte:
livell
maorie:
taumata
marate:
पातळी
monge:
theem
mongole:
түвшин
nederlande:
niveau, peil
nepale:
स्तर
njanĝe:
mlingo
okcidentfrise:
peil
panĝabe:
ਦਾ ਪੱਧਰ
paŝtue:
کچه د
pole:
poziom
portugale:
nível
ruande:
urwego
rumane:
nivel
ruse:
уровень
samoe:
tulaga
sinde:
سطح
sinhale:
මට්ටමින්
skotgaele:
ìre
slovake:
hladina, stupeň, úroveň
slovene:
raven
somale:
heerka
ŝone:
terama
sote:
boemong ba
sunde:
tingkat
svahile:
ngazi ya
taĝike:
сатњи
taje:
ระดับ
tamile:
நிலை
tatare:
дәрәҗәсе
telugue:
స్థాయి
ukraine:
рівень
urdue:
سطح
uzbeke:
daraja
vjetname:
mức
zulue:
izinga

niveli

(tr)
1.
GEOD Mezuri diferencon inter niveloj, alton rilate al nivelo
2.
Fari ion ununivela, horizontale ebena: niveli vojon, ĝardenon; oni instruis la junulojn fari planojn de l' kampoj […] kaj niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo [11]; (figure) niveli (egaligi, samrangigi) la klasojn sociajn, la kondiĉojn.
angle:
1. to level
beloruse:
1. мераць ровень 2. выраўноўваць
ĉine:
平整 [píngzhěng]
france:
niveler
germane:
1. einebnen, nivellieren ~i: angleichen.
hispane:
nivelar
hungare:
1. szintez, szintkülönbséget mér 2. egyenget ~i: nivellál, kiegyenlít.
japane:
水準器で測る [すいじゅんうつわではかる], 同一水準にする [どういつすいじゅんにする], 平等化する [びょうどうかする]
nederlande:
1. peilen 2. nivelleren ~i: gelijkmaken.
pole:
2. niwelować, poziomować
portugale:
2. aplanar, nivelar
rumane:
2. nivelarea, nivela
ruse:
1. нивелировать 2. спланировать (площадку и т.п.) ~i: уравнять, выравнять.
slovake:
nivelovať, rovnať
ukraine:
нівелювати, вивіряти, вирівнювати, зрівнювати

nivelilo

Instrumento por kontroli horizontalecon de io: se la nivelilo estas en ĝuste vera situo la bobelo estas en centro de la surfaco inter specialaj streketoj [12].
beloruse:
ровень (прылада), грунтвага, патерпас
ĉeĥe:
libela, nivelizační přístroj, vodováha
ĉine:
水平仪 [shuǐpíngyí], 水平儀 [shuǐpíngyí], 水准尺 [shuǐzhǔnchí], 水準尺 [shuǐzhǔnchí]
france:
niveau (instrument)
germane:
Wasserwaage
hispane:
nivel (instrumento para nivelar)
hungare:
szintező, vízmérték
japane:
水準器 [すいじゅんき]
nederlande:
waterpas
pole:
poziomnica, niwelator
rumane:
calul-dracului, libelulă
ruse:
уровень, ватерпас
slovake:
nivelačný prístroj, vodováha
ukraine:
висок, нівелір, ватерпас

alniveligi

(tr)
Movi, transformi ion al koncerna nivelo: Dio detruis la fortikaĵojn de Jerusalem, alniveligis ilin al la tero [13].
beloruse:
зраўноўваць, ураўноўваць, прыводзіць да пэўнага роўню
ĉeĥe:
urovnat, zarovnat
ĉine:
平整 [píngzhěng]
france:
niveler
hungare:
egyenlővé tesz (pl. a földdel)
nederlande:
met de grond gelijkmaken
pole:
wypoziomować, zniwelować
portugale:
nivelar
rumane:
dărâma, scăderea
ruse:
сравнять
slovake:
urovnať, zarovnať
ukraine:
приводити до рівня з чим-н., зрівнювати

altnivela

(figure) De alta nivelo, eminenta, tre bonkvalita: Cherpillod estas ja plej altnivela fakulo en etimologio kaj esperanta terminologio [14]; la unuan fojon ekde multaj jaroj mi legas altnivelan kultur-revuon esperantlingvan, sed ne specife/sufoke Esperanto-varban [15]; la Gesellschaft für Interlinguistik (Societo por interlingvistiko), kiun mastrumas Detlev Blanke, societo, kiu vere indas diskoniĝon pro sia altnivela agado [16]; la altnivelaj prezentadoj de la infanoj funde kortuŝis la homojn [17]; dum la lastaj jaroj kukurboj eniris altnivelan kuirarton, ne nur pro la bona gusto, sed ankaŭ pro tio, ke ili enhavas multajn vitaminojn [18]; la nuntempaj aŭtoroj estas altnivelaj kaj renkontas perfekte la guston de eĉ ne-arabaj legantoj [19].
14. Monato, Carlo MINNAJA: Longe atendata ĉefverko
15. Monato, Filippo Franceschi: Altnivela kultur-revuo esperantlingva
16. Monato, Carlo Minnaja: Esperantologio reaperas
17. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Ni renkontiĝu ĉe la monumento al Korczak
18. Monato, Walter Klag: La kukurbo frukto multvizaĝa
19. M. Ripani, trad. L. Oberrauch Madella: La hodiaŭa araba lingvo, El Popola Ĉinio, 2013-12-19
beloruse:
высокага роўню
ĉeĥe:
na vysoké úrovni, vysoko položený
ĉine:
极品 [jípǐn], 極品 [jípǐn], 上色 [shàngsè], 特級 [tèjí], 特级 [tèjí]
france:
de haut niveau, de qualité
japane:
水準の高い [すいじゅんのたかい], 程度の高い [ていどのたかい], 高度な [こうどな]
pole:
wysokiego poziomu
rumane:
nivel înalt
slovake:
vysokej úrovne, vyspelý
ukraine:
високого рівня, на високому рівні, високоякісний, видатний

marnivelo, oceannivelo

GEOG
La nivelo de la oceana surfaco, uzata kiel bazo por indiki alton: la Komodo-varanoj estiĝis […] en tempo kiam la nuna indonezia insularo konsistis el montoĉeno super la Marnivelo [20]; Puchberg troviĝas 577 m super marnivelo, la pinta haltejo 1795 m [21]; malvarmaj kaj sekaj zonoj en Andoj, situantaj je alteco inter 3000 kaj 5000 m super la Marnivelo [22]; pro la tutmonda varmiĝo sekve de klimata ŝanĝiĝo degelas polusaj glacioj, kio kaŭzas plialtiĝon de Marniveloj [23].
Rim. 1: PV, laŭ la nacilingvaj kutimoj, parolas pri „marnivelo“; tio estas konfuza, ĉar iujn internajn lagojn oni tradicie nomas „maro“: en 1986 Kaspia maro altis 27,9 metrojn sub la oceannivelo; en tiu epoko Bakuo malpli altis super la marnivelo.
Rim. 2: Preciza difino iom varias laŭlande; ĝenerale temas pri mezumo, atentanta la altan kaj malatan tajdojn kaj multjaran variadon.
20. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
21. Walter Klag: Etŝpuraj spuroj, Monato, 2000/09, p. 11
22. Hose Marques: Vojaĝo al la provinco Tukumano, Monato, 2000/12, p. 22
23. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
angle:
sea level
beloruse:
ровень мора, ровень акіяна
ĉine:
海拔高度 [hǎibágāodù], 海面 [hǎimiàn]
france:
altitude
germane:
Meeresspiegel
hungare:
tengerszint
japane:
海水面 [かいすいめん], 海面 [かいめん]
nederlande:
zeespiegel
pole:
poziom morza
portugale:
nível do mar
rumane:
nivelul mării
ruse:
уровень моря, уровень океана
ukraine:
рівень моря

samnivela

1.
Estanta sur sama nivelo: traknivela pasejo estas kruciĝo samnivela inter fervojo kaj ŝoseo aŭ piediranta vojo [24].
2.
(figure) Estanta ĉe sama rango: la Asocio konsideras Genron samnivela kiel Familio kaj metode donas al ĉiuj membroj de Familio unu solan nomon [25]; iusence la nederlanda estas lingvo, samnivela al la germana [26]; la ventotuneloj konsistas el unu aŭ pli da blovaparatoj […] kaj ajuto, kiu devas zorgi pri plejeble samnivela, senturbulenta, bruo-malriĉa fluo [27].
beloruse:
аднаго роўню, аднарангавы
ĉeĥe:
ve stejné výši (adj.)
ĉine:
同級 [tóngjí], 同级 [tóngjí]
france:
de même niveau
hungare:
1. azonos szintű 2. azonos rangú
japane:
同一水準の [どういつすいじゅんの], 同程度の [どうていどの]
nederlande:
1. op dezelfde hoogte 2. van gelijke rang
pole:
o tym samym poziomie
portugale:
do mesmo nível
rumane:
la același nivel
ruse:
того же уровня
slovake:
rovnakej úrovne

vivnivelo

EKON Ĝenerala komforto, riĉo konstatebla en socio aŭ klaso de socio: la kapablo de la kamparanoj por labori en urboj kaj ilia vivnivelo estas multe malpli altaj ol tiuj de urbanoj [28] nekomparebla plialtigo de la vivnivelo en Khumbu, Nepalo dum nur unu generacio [29]; la INSTAT-enketo mezuranta la vivnivelon enlandan montras, ke plej bone pagataj estas dungitoj de bankoj, internaciaj organizaĵoj, […] [30].
28. Chen Ji: Por ke la kamparanoj..., [2003?]
29. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
30. Monato, Bardhyl Selimi: La salajroj en Albanio
beloruse:
ровень жыцьця
ĉeĥe:
životní standard, životní úroveň
ĉine:
生活水平 [shēnghuóshuǐpíng]
france:
niveau de vie
japane:
生活水準 [せいかつすいじゅん]
nederlande:
levensstandaard
pole:
stopa życiowa
rumane:
standard de viață, nivel de trai
slovake:
životná úroveň, životný štandard
ukraine:
життєвий рівень, рівень життя

administraj notoj