tradukoj: be bg ca cs de en fr hu nl pl pt ru sk

gasometr/o Z

gasometro  

TEK
Granda rezervujo por brulgaso, eliganta ĝin sub konstanta regula premo: la Gasometro Oberhausen estas industrimonumento, […] teknikaj indikoj: dato de konstruado: 1929 […], alteco: 117,5 m, diametro: 67,6 m, uzebla volumeno 347.000 m³, pezo de la kovrodisko 1.207 t [1]. SUP:gasujo.
Rim.: Konforme al la etimologio gasometro ebligas mezuri la volumenon de gaso, ĉar ĝia kloŝo moviĝas vertikale laŭ la entenata kvanto. Do gasometro ebligas „mezuri la kvanton de produktita aŭ konsumita gaso“, kiel difinas ĝin Kabe en sia Vortaro de Esperanto, sed oni ne konfuzu tion kun gasmezurilo.

tradukoj

anglaj

~o: gas holder, gasometer (not gas meter).

belorusaj

~o: газасховічша, газгольдар.

bulgaraj

~o: резервоар за светилен газ, газомер.

ĉeĥaj

~o: plynoměr.

francaj

~o: gazomètre.

germanaj

~o: Gasometer.

hungaraj

~o: gáztartály, gazométer.

katalunaj

~o: gasòmetre (dipòsit).

nederlandaj

~o: gashouder.

polaj

~o: gazometr.

portugalaj

~o: gasômetro.

rusaj

~o: газгольдер, газохранилище.

slovakaj

~o: plynomer.

fontoj

1. Vikipedio, Gasometro Oberhausen


ℛevo | datumprotekto | gasome.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2018/09/26 06:10:14