1aspekt/i PV

aspekti

(ntr)
Ŝajni, ekvidiĝi, vidigi ian aŭ alian eksteraĵon: vi aspektas tiel pale [1]; Floriso aspektas malĝoja [2]; ŝia vizaĝo dum momento aspektis kiel ŝtoniĝinta Marta ; ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo Marta ; la afero aspektas al li multe pli grava, ol ĝi vere estas [3]; kiel strange li aspektas [4]; li aspektis kvazaŭ li neniam manĝus [5]; gaje aspektantaj domoj [6]; bone aspektas, kiam oni en societo montriĝas en uniformo [7]; kio bone aspektas, tion ĉiu elektas PrV . VD:aperi, mieni, montriĝi, ŝajni
angle:
appear (vi, seem), look (vi, seem), seem (vi)
beloruse:
выглядаць, мець выгляд
ĉeĥe:
mít podobu, vyhlížet, vypadat
ĉine:
一摸一样 [yīmōyīyàng], 一摸一樣 [yīmōyīyàng]
france:
sembler, avoir l'air
germane:
aussehen, erscheinen
hebree:
להיראות, להידמות
hispane:
tener aspecto, parecer, tener aire de
hungare:
kinéz (vmilyennek)
itale:
sembrare, apparire (sembrare)
japane:
見える [まみえる]
katalune:
semblar, veure's, aparèixer
nederlande:
er uitzien, het uiterlijk hebben van, lijken
norvege:
se ut som, virke (se ut som), synes (se ut som)
pole:
wyglądać, mieć wygląd
portugale:
ter aspecto de, ter aparência
rumane:
părea, să aibă aspect
ruse:
выглядеть, иметь вид
slovake:
mať podobu, vypadať, vyzerať
ukraine:
виглядати, мати вигляд

aspekto

1.
Maniero, laŭ kiu io sin montras: li havas agrablan, mizeran aspekton; la kamparo havis aspekton de ŝaka tabulo kun verdaj kaj flavaj kvadratoj [8]; la infektaĵo ne ŝanĝis sian aspekton kaj […] ne disvastiĝis [9]; li ŝanĝis sian aspekton antaŭ iliaj okuloj [10]; en la unua jaro lia aspekto estis ankoraŭ tolerebla, sed en la dua li jam similis monstron [11]; mi eĉ ne scias, kian aspekton havas la batalo [12]; Memfiso havis aspekton kvazaŭ en festo [13]. [la] fenestro de magazeno […] ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco Marta ; la interno de la domo prezentis iom strangan aspekton [14]; li faros malkaŝojn, kiuj eble ŝanĝos la aspekton de l’ afero [15]. VD:eksteraĵo, mieno
2.
La trajtaro de io rigardata el difinita vidpunkto: Enciklopedieto Japana [estas] altvalora trezorejo de informoj pri la kultura, historia kaj etnologia aspektoj de Japanio [16]; pri la biologia aspekto de la insuloj Tajvano kaj Jaejama aperis la verko […] La Vojaĝo al Sudaj Insuloj [17]; li verve priskribis plej diversajn aspektojn de la vivo [18]; sufiĉis iom akcenti la sadisman aspekton de la reĝimo atakata, por ke la homoj sin ĵetu sur la revuon kaj sorbu ties mesaĝon avide [19]; lin interesas nur la investo, ne la arta aspekto [20]. VD:perspektivo3
3.
GRA Gramatika aŭ pragmatika kategorio, maniero prezenti agon esprimitan per verbo: ĉu resume, kiel unu tuton (ofte resumite per la rezulto) — la aspekto perfektiva; ĉu kiel daŭran procezon en ties evoluo aŭ ripetado — la aspekto malperfektiva: en mia respondo pri la lingvaj aspektoj mi parolis pri la limhavaj kaj senlimaj verbaj signifoj kaj agospecoj [21]; faceton de tia influo kaŭzas la nocio de verbaj aspektoj kaj rilataj semantikaj kategorioj, kiun ruslingvaj esperantistoj perceptas kaj uzas tute nature dum por alilingvanoj ĝi ŝajnas enigma kaj stranga specialaĵo [22].
Rim.: Iuj lingvoj esprimas aspektojn gramatike (la greka, la slavaj, la ĉina); en aliaj ĝi estas subkomprenata. Tio estas analogia al la determineco, kiu en iuj lingvoj estas gramatika kategorio esprimata per artikoloj, dum en aliaj lingvoj estas implicata. En Esperanto la aspektojn esprimas participoj (la fama „-ata/-ita problemo“), afiksoj, frazkonstruo. [Sergio Pokrovskij]
angle:
1. appearance, look (n), aspect, sight (n, appearance) 2. aspect
beloruse:
1. выгляд, зьнешнасьць 2. аспэкт 3. аспэкт (грам.), трываньне (грам.), парода (грам.)
ĉeĥe:
1. aspekt, tvářnost, vzezření, vzhled, zjev
ĉine:
1. 仪容 [yíróng], 儀容 [yíróng], 外形 [wàixíng], 外貌 [wàimào]
france:
1. aspect, apparence, air (apparence)
germane:
1. Aussehen, Anschein 2. Aspekt
hebree:
1. מראה, הופעה, דמות
hispane:
1. aspecto, apariencia
hungare:
1. kinézet, külső, megjelenés
itale:
1. aspetto, apparenza
japane:
外観 [がいかん], 見かけ [みかけ]
katalune:
1. aparença, aspecte
nederlande:
1. aanblik
norvege:
1. syn
pole:
1. wygląd, aspekt, postać, prezencja
rumane:
1. aspect, înfățișare
ruse:
1. вид, внешность
slovake:
1. aspekt, výzor, vzhľad, zjav
ukraine:
1. вигляд, зовнішність, подоба, аспект, вид

aspekte, laŭaspekte

Laŭ ŝajno, laŭ aspekto: ĉielarko ĉirkaŭ la trono, aspekte simila al smeraldo [23]; laŭaspekte li ne emis respondi [24]; la domestro, aspekte respektinda maljunulo, atendis [25]; ombreca figuro de azeno kun strangaspekte kunpremita rajdanto [26]; la alia rigardis stultaspekte sian nefunkciintan pistolon [27]; spuroj de la milito ulceraspekte manifestiĝis sur la ŝajne ĝemanta tero [28]; malgranda aspekte, sed granda intelekte PrV . VD:ŝajne
angle:
in appearance
beloruse:
на выгляд
ĉeĥe:
na pohled
ĉine:
仿彿 [fǎngfú], 似乎 [sìhū]
france:
en apparence
germane:
dem Anschein nach, dem Aussehen nach
hebree:
לפי ההופעה, לפי המראה
hispane:
en apariencia, aparentemente
hungare:
külsőleg, kinézetre
itale:
apparentemente
japane:
外見上 [がいけんじょう]
katalune:
en aparença, aparentment
pole:
z wyglądu, na pozór
rumane:
din aspect, aparent
ruse:
с виду, на вид
slovake:
podľa výzoru, zdanlivo
ukraine:
з вигляду, на вигляд

aspektismo

ESPGRA Gramatika skolo pri Esperanto, laŭ kiu it kaj at-participoj havas precipe aspektan signifon distingantan inter finiteco kaj pluiĝo de okazado, kontraste al tempismo: la disputo inter tempismo kaj aspektismo efektive limiĝas al la elekto inter „ita“ aŭ „ata“ [29].
29. Klivo: La Analiza Skolo?, soc.culture.esperanto, 1999-11-14
itale:
itismo
katalune:
itisme, aspectisme
pole:
aspektyzm
rumane:
aspectism

pluraspekte, multaspekte

Laŭ pluraj aŭ multaj aspektoj2, el pluraj aŭ multaj vidpunktoj: ĉio estas tiel multaspekte interligita niatempe [30]; poeto […] multaspekte interesa [31]; [mi] agadis en Brazilo pluraspekte [32]. VD:multfaceta
angle:
multifaceted
beloruse:
у розных дачыненьнях
germane:
in mehrerer Hinsicht
pole:
wielopłaszczyznowo, wielostronnie
rumane:
în formă multipla, în mod multilateral

samaspekta

De la sama aspekto; simila: blanka kartono kun skribo samaspekta kiel malkontinua linio de formikoj distretitaj [33]; stariĝis novaj kvartaloj kaj urbetoj de samaspektaj dometoj [34]. VD:egala2, monotona1
angle:
look-alike (adj)
beloruse:
аднолькавы на выгляд
germane:
gleichaussehend
pole:
jednolity
rumane:
omogenă

administraj notoj