1origin/o

origino

1.
Medio, en kiu naskiĝis iu, familio, popolo; deveno: esti el nobela, sklava origino; Dio […] el unu origino faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero [1]; la bebo, Edipo, malgraŭ onidiraj aludoj, nenion sciis pri sia origino [2]; Abdullah Susi, de mozambika origino, estis kunfondinto de Kinŝaso, la nuna ĉefurbo de Kongo [3]; la indiĝenoj ne rigardas sian etan landon kiel parton de Anglio kaj fieras pri sia kelta origino [4]; ne estas ĝenerale akceptita konsento pri la origino de la nomadoj [5]; la origino de vivo sur la tero ĝis nun estas malmulte komprenebla [6]. VD:deveno.
2.
Kaŭzo aŭ principo, pro kiu komenciĝas io: tio estis la origino de lia riĉeco; origino de la mondo; serĉi la originon de niaj ideoj; la publikigo de „La origino de specioj” de Darwin [7]; laŭ ties origino […] la tekilo estas mezkala brando [8]; la origino de multaj belgaj bierspecoj kaj ilia gustvarieco venas de la jaro 1364, en kiu la germana imperiestro Karlo 4a deklaris novan bierleĝon [9]; ĵurnalistaro abunde raportas pri la sekvoj danĝeraj por la ekonomio kaj malagrablaj por la publiko, sed malofte pri la origino de la problemo [10]. VD:fonto4, genezo.
3.
MAT Elira, rilata punkto, interalie:
a)
de duonrekto.
b)
PIV1 de kartezia koordinato: karteziaj koordinatoj, kiuj baziĝas sur sistemo de aksoj reciproke ortaj kaj sin sekcantaj en unu punkto, la origino [11].
c)
(de polusa koordinatsistemo) La origino 3.a de la polusa akso.
Rim.: Bricard [12] konas la du unuajn sencojn, sed sub formo „origeno“.
angle:
origin 3. origin, origin (of line or coordinate system)
beloruse:
1. паходжаньне 2. пачатак, зыходны пункт 3. пачатак, зыходны пункт
ĉeĥe:
počátek, počáteční bod, začátek
ĉine:
1. 來歷 [láilì], 来历 [láilì], 根源 [gēnyuán], 淵源 [yuānyuán], 渊源 [yuānyuán], 出身 [chūshēn] 2. 由來 [yóulái], 由来 [yóulái], 根源 [gēnyuán], 肇 [zhào], 肈 [zhào], 原产地 [yuánchǎndì], 原產地 [yuánchǎndì], 原件 [yuánjiàn], 來源 [láiyuán], 来源 [láiyuán] 3. 由來 [yóulái], 由来 [yóulái]
france:
origine
germane:
1. Herkunft, Abstammung 2. Ursprung 3.b (Koordinaten-)Ursprung 3. Anfangspunkt
hispane:
origen
hungare:
1. eredet, származás 2. kezdet (kindulási pont) 3.a eredő, végpont 3.b origó 3.c csúcspont
japane:
起源 [きげん], 発端 [ほったん], 由来 [ゆらい], 生まれ [うまれ], 素性 [そせい], 血統 [けっとう], 原点 [げんてん]
nederlande:
oorsprong
pole:
1. pochodzenie 3. początek
portugale:
origem
ruse:
1. происхождение 2. начало, исходная точка 3. начало, исходная точка
slovake:
pôvod, východisko, začiatok existencie
ukraine:
походження, виникнення

origina

Apartenanta aŭ rilata al la origino de io; unua: konservi al frukto ĝian originan guston; arĝenta servico konsistanta el kruĉoj, vazoj, ujoj kaj teleroj, [kies] origina posedanto estis Sevso, romia riĉulo [13]; mi ellaboris adaptitan koncepton kun multaj kompromisoj […], kompare al la origina koncepto, nun estis pli multaj distraj elementoj [14]; tra pontlingvo de origina al cela lingvo [15]; la origina popoldanco estis stiligita al sceneja arto [16].
13. Karlo Juhász: Servico de Sevso, Monato, 2000/09, p. 12
14. Monato, Maul Stefan: Retrorigarde kaj perspektive
15. Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn
16. Monato, Ina Fabell: Danco de la Oriento
afrikanse:
oorspronklike
albane:
origjinal
amhare:
ኦሪጅናል
angle:
original
arabe:
الأصلي
armene:
օրիգինալ
azerbajĝane:
orijinal
beloruse:
першапачатковы, зыходны
bengale:
মূল
birme:
မူရင်း
bosne:
original
ĉeĥe:
původní
ĉine:
原先 [yuánxiān], 原來 [yuánlái], 原来 [yuánlái], 原 [yuán], 原本 [yuánběn], 本來 [běnlái], 本来 [běnlái], 原定 [yuándìng]
dane:
originale
estone:
originaal
filipine:
orihinal
france:
originel
galege:
orixinais
guĝarate:
મૂળ
haitie:
orijinal
haŭse:
asali
hinde:
मूल
igbe:
mbụ
irlande:
bunaidh
islande:
upprunalega
japane:
オリジナル
jave:
asli
jide:
אָריגינעל
jorube:
atilẹba
kanare:
ಮೂಲ
kartvele:
ორიგინალური
kazaĥe:
түпнұсқа
kimre:
gwreiddiol
kirgize:
баштапкы
kmere:
ដើម
koree:
원래
korsike:
urighjinariu
kroate:
izvorna
kurde:
eslî
latve:
oriģināls
laŭe:
ຕົ້ນສະບັບ
litove:
originalus
makedone:
оригинални
malagase:
tany am-boalohany
malaje:
asal
malajalame:
യഥാർത്ഥ
malte:
oriġinali
maorie:
taketake
marate:
मूळ
monge:
thawj
mongole:
эх
nepale:
मूल
njanĝe:
choyambirira
okcidentfrise:
oarspronklik
panĝabe:
ਅਸਲੀ
paŝtue:
اصلي
ruande:
umwimerere
samoe:
fou
sinde:
اصل
sinhale:
මුල්
skotgaele:
thùsail
slovake:
pôvodný
slovene:
izvirnik
somale:
asalka
ŝone:
yepakutanga
sote:
pele
sunde:
asli
svahile:
awali
taĝike:
аслии
taje:
เดิม
tamile:
அசல்
tatare:
оригиналь
telugue:
అసలు
ukraine:
оригінальний
urdue:
اصل
vjetname:
ban đầu
zulue:
sokuqala

origine

Ĉe la origino; unue: kontrakto origine falsita; origine Interreto estis precipe usona afero kaj, tute logike, ĝi estis anglalingva [17]; la nuna ĉevalo marŝas per meza fingro de siaj piedoj pro adaptiĝo al siaj aktualaj vivkondiĉoj, […] origine ties piedoj estis kvarfingraj [18]; papo Johano la 23a mem estis origine mara pirato [19].
17. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
18. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
19. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
angle:
originally
beloruse:
першапачаткова
ĉeĥe:
původně
ĉine:
原來 [yuánlái], 原来 [yuánlái]
france:
originellement
germane:
ursprünglich
japane:
元来 [がんらい], 本来 [ほんらい], もともと
slovake:
pôvodne
ukraine:
за походженням, від самого початку, від зародження

origini

(ntr)
Deveni: li originis el bunta familio: inter liaj prauloj estis kaj pastroj, kaj militistoj, kaj caraj oficistoj [20]; la enketo originis el la akuzoj pri „rita murdo” kontraŭ juda komunumo en Pollando en 1759 [21]; rilate al la vualo mem kiel vestaĵo kaj ĝia deveno oni eble povas supozi, ke ĝi originis kaj nature evoluis ĉefe pro la ĉirkaŭaj naturaj faktoroj kaj sociaj cirkonstancoj de la regiono [22].
angle:
originate
beloruse:
паходзіць, мець пачатак
ĉeĥe:
mít původ, pocházet
ĉine:
來源於 [láiyuányú], 来源于 [láiyuányú]
france:
descendre de
germane:
abstammen, herkommen, entspringen
hispane:
originar
hungare:
ered, származik
japane:
由来する [ゆらいする], 起源を発する [きげんをはっする]
nederlande:
afkomstig zijn
pole:
pochodzić
portugale:
originar
ruse:
происходить
slovake:
mať pôvod, pochádzať
ukraine:
походити від/з

administraj notoj