koncili/o PV

koncilio

BUDKRI Supera eklezia kunveno, por solvi demandojn pri dogmo kaj disciplino: la Trenta Koncilio (1546) [1]; la papo mem intencis realigi iujn reformojn en la eklezio kaj tial li kunvokis novan koncilion al la sudgermana urbo Konstanco [2]. laŭ la klasika tradicio oni recitis, redaktis kaj parkerigis [la tripitakon] dum pluraj sinsekvaj koncilioj (palie sangāyana), el kiuj la unua tuj post la morto de la Budho [3]. VD:konvento, sinodo
Rim.: La PIV-oj difinas konciliojn kiel episkopajn kunvenojn, kio ne por ĉiuj konfesioj estas vera: en la antikvaj koncilioj la laikojn reprezentis la imperiestro, simile en la rusa ortodoksa eklezio parto da lokoj en la superaj lokaj koncilioj estas rezervata al la presbiteroj kaj laikoj (kontraste la malpli gravaj „ĉefpastraj koncilioj“, kiujn partoprenas nur la episkopoj, ĉefepiskopoj, metropolitoj kaj la patriarko). [Sergio Pokrovskij]
Rim.: Ne konfuzu kun konsilio.
1. C. Minnaja: Spirokapta historia fresko, Monato, 2001:12, p. 28a
2. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000:08, p. 19
3. G. Gällmo: Enkonduko, en: Suttanipāta 4: Atthakavagga, 2016
angle:
council
beloruse:
сабор (царкоўны сход)
ĉeĥe:
koncil, koncilium
ĉine:
理事会 [lǐshìhuì], 評議會 [píngyìhuì]
france:
concile
germane:
Konzil
greke:
σύνοδος
hispane:
concilio
hungare:
zsinat
itale:
concilio
japane:
公会議 [こうかいぎ], 教会会議 [きょうかいかいぎ], 宗教会議 [しゅうきょうかいぎ]
katalune:
concili
nederlande:
concilie
pole:
koncylium, sobór
portugale:
concílio
rumane:
consiliu
ruse:
церковный собор (съезд)
slovake:
koncil, snem
tibete:
བཀའ་བསྡུ་

ekumena koncilio

1.
KRI En la antikva eklezio, la kunveno de la episkopoj kaj patriarkoj reprezentantaj la tutan kristanan ekumenon: la ortodoksa eklezio agnoskas nur sep ekumenajn konciliojn.
2.
KAT En katolikismo, ekumena koncilio1 aŭ posta koncilio de la tuta romkatolika eklezio (kio el la vidpunkto de la ortodoksaj eklezioj estas loka koncilio de tiu eklezio): kaj vi aŭskultos krome la legadon de nia oficiala Dekreto, per kiu ni deklaras finita kaj fermita la duan ekumenan Vatikanan koncilion [4].
4. Paŭlo la 6a, trad. -: Por la katolika Eklezio neniu estas fremda..., [vidita en 2003]
angle:
ecumenical council
ĉeĥe:
ekumenický koncil
france:
concile œcuménique, concile général
germane:
ökumenischen Synode
hispane:
concilio ecuménico, concilio general
itale:
concilio ecumenico
katalune:
concili ecumènic
pole:
sobór ekumeniczny
rumane:
consiliu ecumenic
ruse:
вселенский собор
slovake:
ekumenický koncil

loka koncilio

KRI Supera eklezia kunveno de eklezia provinco aŭ landa eklezio: tion klare montras la verkaĵoj de la ekleziaj patroj, lokaj koncilioj, ekleziaj gvidantoj kaj mezepokaj teologoj [5].
france:
concile local
germane:
Synode
greke:
τοπικός σύνοδος
pole:
sobór narodowy
rumane:
consiliul național
ruse:
поместный собор

administraj notoj