*mend/i PV

*mendi

(tr)
Postuli, ke iu faru ian poste pagotan servon aŭ liveru ian poste pagotan komercaĵon: la veninto […] eltiris du orajn monerojn kaj mendis bonan vespermanĝon [1]; ili […] mendis por li novajn vestojn, ĉar liaj estis tute eluzitaj dum la vojaĝo [2]; ŝi mendis edziĝofestan veston, aĉetis edziĝofestajn kandelojn [3]; la princo sendis kelke da rajdistoj mendi ŝipojn sur la rivero [4]; evidente venis jam la tempo mendi ĉerkojn kaj kruci la manojn sur la brusto [5]; la hotela pordisto demandis al Brown: „ĉu vi jam mendis la ĉambrojn, sinjoro?“ [6]; lernolibroj ne ekzistis, kaj mendi ilin el eksterlando ne estis eble, ĉar la limoj estis ankoraŭ fermitaj [7]; al pentristo Cranach oni mendis portreton de kardinalo Albrecht de Brandenburg [8]; la redaktoro mendis al la poeto grandan kontraŭreligian poemon por la sekva numero de la revuo [9]; mendu atendu [10] (vi senfine atendos, vd klera); sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas PrV .
angle:
order
beloruse:
заказаць, зрабіць заказ
bulgare:
поръчвам
ĉeĥe:
objednat, svěřit provedení, zadat
ĉine:
訂貨 [dìnghuò], 订货 [dìnghuò], 訂購 [dìnggòu], 订购 [dìnggòu]
france:
commander (passer commande), réserver
germane:
bestellen
hispane:
hacer una reserva, hacer un pedido, encargar, pedir
hungare:
rendel (árut), megrendel
japane:
注文する [ちゅうもんする], あつらえる, 予約する [よやくする]
nederlande:
bestellen
perse:
سفارش دادن
pole:
zamawiać, zlecać (pracę), obstalować (przest.)
portugale:
encomendar, pedir (mercadoria), mandar fazer, reservar (quarto, mesa)
rumane:
cere, ordona, întreba
ruse:
заказать
slovake:
objednať
tibete:
བཀོད་པ་གཏོང་
ukraine:
замовляти

mendo

Ago mendi, postulo de varoj aŭ servo: esperante viajn baldaŭajn mendojn, mi restas serveme-verseme Raymond Schwartz, Butikisto [11]; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri pluaj mendoj Marta ; la laboro malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe Marta ; krei vivipovan lingvon, […] oni ne povas tion fari laŭ mendo en la daŭro de kelke da semajnoj [12]; la vetero estis kvazaŭ laŭ mendo (favora) [13]; ili akiris rapidan famon, la mendoj alfluis [14]; se viaj liveroj estos kontentigaj, kiel mi esperas, mi sendos al vi pli grandajn mendojn [15].
11. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Stranga Butiko
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
13. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
15. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
beloruse:
замова, заказ
ĉine:
訂單 [dìngdān], 订单 [dìngdān], 訂貨 [dìnghuò], 订货 [dìnghuò]
france:
commande
germane:
Bestellung
hispane:
comanda, encargo, pedido
japane:
注文 [ちゅうぶん], 発注 [はっちゅう], 予約 [よやく]
pole:
zlecenie, angaż, rezerwacja
rumane:
comision, rezervare, angajament
tibete:
སྔོན་ནས་གཏན་ཁེལ་བྱེད་པ་
ukraine:
замовлення

mendilo

Dokumento, formularo precizigante la detalojn de mendo: mendiloj troviĝos en la Dua Bulteno [16]; pri la ceteraj […] reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo [17].
16. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
17. -: Utilaj informoj pri Hanojo kaj Vjetnamio, Universala Kongreso de Esperanto, Dua Bulteno, 2012
beloruse:
блянк замовы
ĉeĥe:
objednací formulář, objednací list, objednávka
ĉine:
訂單 [dìngdān], 订单 [dìngdān], 訂貨單 [dìnghuòdān], 订货单 [dìnghuòdān], 訂貨表格 [dìnghuòbiǎogé], 订货表格 [dìnghuòbiǎogé], 訂閱單 [dìngyuèdān], 订阅单 [dìngyuèdān]
france:
bon de commande, formulaire de réservation
germane:
Bestellformular
hispane:
orden de pedido, formulario de reserva
japane:
注文書 [ちゅうもんしょ], 申込用紙 [もうしこみようし]
pole:
zamówienie
rumane:
comandă
slovake:
objednávka (formulár)
ukraine:
бланк замовлення

antaŭmendi

mendi ion antaŭ kiam ĝi estas liverebla, eventuale kun rabato: al ĉiu familio estis permesite antaŭmendi maksimume 30 000 brikojn – sufiĉan kvanton por unu domo [18]; necesas antaŭmendi la manĝojn, bonvolu anonci pri tio anticipe [19]; oportuna momento por antaŭmendi la libron favorpreze [20]. SIN:rezervi3
18. Monato, Alice Liu: Floras enklavo komunista, 2011
19. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
20. La Ondo de Esperanto, 2001, №5
beloruse:
замаўляць загадзя
ĉine:
預訂 [yùdìng], 预订 [yùdìng]
germane:
vorbestellen
ukraine:
попередньо замовляти, робити попереднє замовлення, передплачувати

malmendi

Nuligi mendon: per la sama formularo vi povas ankaŭ mendi kaj malmendi diversajn servojn; lastahore mi devis malmendi pro malsano; mi decidis malmendi mian vojaĝon en landon kiu tiom malvolas mian venon [21]; per la malmendo mi perdis pli da mono ol necesis krompagi [22].
21. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
22. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
angle:
cancel an order
beloruse:
скасаваць заказ
bulgare:
анулиране
ĉeĥe:
anulovat objednávku, zrušit objednávku
ĉine:
抵消 [dǐxiāo]
france:
décommander, annuler une commande
germane:
abbestellen, stornieren
hispane:
anular una reserva, anular un pedido
hungare:
visszamond (megrendelést), lemond (megrendelést)
japane:
注文を取消す [ちゅうもんをとりけす]
nederlande:
afbestellen
perse:
سفارش (چیزی را) پس‌گرفتن
pole:
zamówienie anulować, odmówić
rumane:
anulează comanda, refuza, contramanda
ruse:
отменить заказ
slovake:
odvolať alebo zrušiť objednávku
ukraine:
анулювати замовлення, відмовитися від замовлення

informmendo

KOMP Komando servanta por akiri informon el komputa sistemo (el operaciumo, el datumbanko, ofte en dialogo): ĝiaj paĝaroj troveblas […] ene de serĉilaj rezultpaĝoj laŭ informmendoj pri lingvaj demandoj [23]. VD:serĉo
angle:
enquiry, inquiry, query
beloruse:
запыт (інфармацыі)
ĉeĥe:
dotaz, dotazování
ĉine:
查詢 [cháxún], 查询 [cháxún], 詢價 [xúnjià], 询价 [xúnjià], 詢問 [xúnwèn], 询问 [xúnwèn], 詢盤 [xúnpán], 询盘 [xúnpán], 审问 [shěnwèn], 審問 [shěnwèn], 質詢 [zhíxún], 质询 [zhíxún]
france:
requête
germane:
Anfrage, Abfrage
hispane:
consulta
perse:
جویش
pole:
kwerenda, zapytanie
rumane:
interogare, anchetă
ruse:
запрос
slovake:
dopyt, otázka

administraj notoj