8eskap/i PV

eskapi

(x)
1.
Fuĝante sukcese eviti: eskapi ion, de io; du germanaj militŝipoj, kiuj antaŭe ankris en itala haveno kaj tie eskapis de la angloj, kiuj embuskis ilin [1]; ŝajne ne eblis eskapi el prema bruta odoro kaj el „muuuu, muuuu“-muĝado, kiu konstante fonis [2]; (figure) neniu detaleto povas eskapi el tia koncentrita atentado [3].
2.
Liberigi sin el io, kio katenas: mi havis nur unu penson: eskapi el la tropika karcero [4]; mi hodiaŭ matene eskapis el la bervala malliberejo [5]; (figure) mi devas eskapi el tiu ĉi diabla cirklo [6]. VD:eliri, sin eltiri, fuĝi
1. B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 36ª
2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, Ĉap. 18ª.
3. Johán Balano: Ĉu ni kunvenis vane?, Ĉap. 3ª.
4. Cezaro Rosetti: Kredu min, Sinjorino!, Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1950
5. Louis Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, TK Kobenhavn 1974
6. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, Vieno: Pro Esperanto, 1990
angle:
escape
armene:
փախչել
beloruse:
пазьбегнуць, выратавацца (бегствам)
bulgare:
избягвам
ĉeĥe:
uniknout, utéci, vyváznout
ĉine:
[tuō], 逃脫 [táotuō], 遁 [dùn], 逸 [yì], 逃狱 [táoyù], 挩 [tuō], 遯 [dùn], 脫逃 [tuōtáo], 跑 [pǎo], 逃 [táo], 逃离 [táolí], 脫出 [tuōchū], 逃出 [táochū], 跳脫 [tiàotuō], 搪 [táng], 溜 [liū], 逃之夭夭 [táozhīyāoyāo]
france:
échapper, échapper (à), s'échapper (de), éviter (échapper à)
germane:
entkommen, entrinnen, entwischen, entfliehen
hispane:
escapar
japane:
逃げる [にげる], 脱する [だっする], 逃避する [とうひする], のがれる, まぬがれる
kartvele:
გაქცევა
kroate:
pobjeći
pole:
uciec, zbiec, zwiać (pot.), umknąć, wymknąć się, wyślizgnąć się
portugale:
escapar (de), fugir (de)
ruse:
1. избежать, спастись 2. сбежать, бежать (из тюрьмы и т.п.), вырваться
slovake:
uniknúť, utiecť
telugue:
పారిపోవు
ukraine:
уникати, позбуватися, утікати, рятуватися втечею, змиватися

eskapo

La ago aŭ la stato de eskapanto: romano aŭtobiografia pri la eskapo de Judo antaŭ la naziaj kaj faŝistaj persekutantoj en Hungario [7]; Tri eskapoj de ok personoj en nur du semajnoj [8]; Tiu, kiu eventuale volas serĉi eskapon de tiu foje kaoseca uzo, en PIV2 nur retrovas tiun saman variadon kun ties nekonsekvencaĵoj kaj misaĵoj [9]; Tamen la valoroj, kiuj difinas la fjordetojn de la parko (libereco, trankvilo, mensa eskapo kaj bonstato), bone akordiĝas kun tiuj de naturismo [10].
7. Esperanto en perspektivo, 1974
8. Ivo DURWAEL: Prizonoj: Pri lokoj kaj mokojMonato
9. Bertilo WENNERGREN: Heroa verko — kun mankojMonato
10. Bruno SAUREZ: Nuda naturo, nudaj korpoj, Monato, №11457
beloruse:
уцёкі
ĉine:
逃离 [táolí]
germane:
Entkommen, Entrinnen, Flucht
japane:
逃走 [とうそう], 脱出 [だっしゅつ], 逃避 [とうひ]
ruse:
бегство

eskapismo

Emo serĉi eskapon el la reala vivo per legado, spektado de filmoj ktp: en nia epoko […] la ordinara publiko trovas sian dozon de eskapismo en la similuloj de la mezepokaj kavaliroj, t.e. en la preskaŭ superhomaj herooj de la televidaj filmoj [11].
11. Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Enkonduko de la tradukinto
angle:
escapism
beloruse:
эскапізм
germane:
Eskapismus, Realitätsflucht
ruse:
эскапизм, бегство от жизни

administraj notoj