*vizit/i

*viziti

(tr)
1.
Iri por vidi iun hejme kaj pasigi tie kelkan tempon: antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon [1]; mia najbaro ordinare vizitas min ĉiutage [2]; la murmurema kancelariano […] venis vizite kaj sidis sur la sofo [3]; Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, […] sed ŝia patro ne permesis al li eniri [4]; mi malsanis, kaj vi vizitis min [5]; mi esperas vin viziti travojaĝante [6]; ĉiun matenon la kuracisto vizitas siajn klientojn; li rondevizitis la vilaĝojn, instruante [7]; (figure) lin ne vizitas beno de l' prospero [8]; ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn [9].
2.
Iri por vidi ion: teatramanto ofte vizitas la teatron [10]; viziti urbon, muzeon; viziti butikan kvartalon [11]; somere mia fratino kaj mi ofte estis ekzilitaj kamparen al la geavoj, dum la gepatroj vizitis Kongreson [12]; la konferenco estis bone vizitita; iri viziti tiun foran insulon kun la celo vidi propraokule tiujn imponajn bestojn [13].
3.
Vizitadi, frekventi: viziti lernejojnVdE ; unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon Marta ; la universitaton vizitis ankaŭ generalo Grandt FK .
4.
RET Perrete uzi retejon, t.e. legi retpaĝojn ktp: se vi vizitas ties retpaĝojn, vi legos ĉion, kion seborganoj anoncas al la mondo pri sia „lando“ [14].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §20.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 15:1
5. La Nova Testamento, Mateo 25:36
6. La Nova Testamento, Romanoj 15:24
7. La Nova Testamento, Marko 6:6
8. Manoel Borges dos Santos: Poemoj, Monato, 2000/04, p. 32
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 59:5
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §32.
11. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, 1994/02, p. 16
12. Sten Johansson: Hitler, Maŭ, Strindberg kaj mi, El «Ĝis revido krokodilido!», 1996
13. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
14. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
angle:
visit
beloruse:
наведваць, візітаваць
bulgare:
посещавам
ĉeĥe:
docházet, navštíviť, navštívit, navštěvovat, podívat se, zajít
france:
visiter 1. rendre visite 2. visiter
germane:
1. besuchen 2. besuchen, besichtigen 3. besuchen
greke:
επισκέπτομαι
hebree:
לבקר
hispane:
visitar
hungare:
1. meglátogat, felkeres 2. meglátogat, megtekint 3. jár (vhova)
indonezie:
mengunjungi
japane:
訪問する [ほうもんする], 訪れる [おとずれる], 行く [いく], 通う [かよう], 登校する [とうこうする]
katalune:
visitar
nederlande:
bezoeken
portugale:
1. visitar 2. visitar 3. frequentar
ruse:
посетить, навестить, нанести визит 1. нанести визит
slovake:
navštíviť, zavítať, ísť na návštevu
svede:
1. besöka 2. besöka
tibete:
ལྟ་སྐོར་བྱེ་
ukraine:
відвідувати, навідувати, робити візити, бувати, ходити, приходити
volapuke:
visitön

vizite

Por viziti: ŝi venis vizite por unu tago [15]; kiam ni tiel sidos kune, venos vizite la doma spirito, li kantos al vi ĉiujn kantojn de la paŝtistinoj [16]; ŝi estis vizite en unu altklasa domo en la urbo Fab3 .
beloruse:
зь візітам, наведваючы
germane:
zu Besuch
ukraine:
з візитом

vizito

Ago viziti: mia vizito faris al li grandan plezuron [17]; (figure) (frazaĵo) mizero faras viziton, ne atendante inviton PrV ; longa, mallonga vizito; kondolenca vizito; la svedoj jam multfoje kaj multnombre faris vizitojn en Polujon [18]; mi kun plezuro rememoras mian nelongan laboran viziton en tiun landon en majo de la 1997a jaro [19]; polica vizito al sindikato fariĝas „rutina“ en demokratia ŝtato [20]; venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago [21]; RET rapida vizito al la angla Vikipedio instruis al mi […], ke por anglo „pudding“ estas sinonimo de „dessert“. [22].
Rim.: En la lingvo estas iom da hezito pri la amplekso de la nocio vizito: ĉu ĝi estu limigita je nura restado, gastado ktp ‐ aŭ entenu kaj la alvenon, kaj la restadon. La diferenco montriĝas kiam temas pri loko kiu rolas kiel celo de vizito: ĉu vizito en biblioteko vizito en bibliotekon? Ambaŭ uzoj ekzistas en la lingvo; la dua ebligas pli distingeman uzon de la komplementoj, simetrie kun la verba formo, kp: mi vizitis plurajn hejmojn tie; ‐ mi multe vizitis tie; ‐ mi faris multajn vizitojn tie („tie“ aperas kiel loka, fona komplemento). Kaj kontraste: mi faris multajn vizitojn tien (ekz-e „ĉe ŝian tombon“, „tien“ aperas kiel cela komplemento). Kp ankaŭ: Knut volis fari viziton al la patro de Anjo [23]; pilgrimado al la sanktaj lokoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj [24]. [Sergio Pokrovskij]
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §20.
18. V. Langlet: Vojaĝimpresoj, 1895
19. S. Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon, La Ondo de Esperanto, 1999:11 (61)
20. Monato, João José Santos: La saĝeco de Sócrates, 2007
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 9:7
22. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!, 2008
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
24. L. Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismoMonato
afrikanse:
besoek
albane:
vizitë
amhare:
ጉብኝት
angle:
visit
arabe:
زيارة
armene:
մուտքը
azerbajĝane:
səfər
beloruse:
наведваньне, візіт
bengale:
দর্শন
birme:
အလည်အပတ်
bosne:
posjeti
bulgare:
посещение, визита
ĉeĥe:
návštěva
dane:
besøg
estone:
visiidi
eŭske:
bisita
filipine:
pagbisita
france:
visite
galege:
visita
germane:
Besuch
greke:
επίσκεψη
guĝarate:
મુલાકાત
haitie:
vizit
haŭse:
ziyarar
hebree:
ביקור
hinde:
यात्रा
hispane:
visita
hungare:
látogatás, megtekintés
igbe:
nleta
indonezie:
kunjungan
irlande:
cuairt a thabhairt ar
islande:
heimsókn
japane:
訪問 [ほうもん]
jave:
riko
jide:
באַזוכן
jorube:
ibewo
kanare:
ಭೇಟಿ
kartvele:
შესვლა
katalune:
visita
kazaĥe:
бару
kimre:
ymweliad
kirgize:
баруу
kmere:
ដំណើរទស្សនកិច្ច
koree:
방문
korsike:
ìsita
kose:
utyelelo
kroate:
posjet
kurde:
serdan
latve:
apmeklējums
laŭe:
ການຢ້ຽມຢາມ
litove:
apsilankymas
makedone:
посета
malagase:
fitsidihana
malaje:
lawatan
malajalame:
സന്ദര്ശനം
malte:
żjara
maorie:
haerenga
marate:
भेट
monge:
mus ntsib
mongole:
айлчлал
nederlande:
bezoek
nepale:
भ्रमण
njanĝe:
ulendo
okcidentfrise:
besite
panĝabe:
ਦੌਰੇ ਨੂੰ
paŝtue:
سفر
portugale:
visita
ruande:
gusura
ruse:
визит, посещение
samoe:
asi
sinde:
دوري
sinhale:
සංචාරය
skotgaele:
turas
slovake:
návšteva
slovene:
obisk
somale:
booqasho
ŝone:
kushanya
sote:
etela
sunde:
nganjang
svahile:
ziara
svede:
besök
taĝike:
боздид
taje:
การเยี่ยมชม
tamile:
வருகை
tatare:
килү
telugue:
పర్యటన
ukraine:
візит
urdue:
دورہ
uzbeke:
tashrif
vjetname:
lần
volapuke:
visit
zulue:
ukuvakasha

vizitadi

(tr)
1.
Ofte aŭ regule viziti1: mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare [25]; ili vizitadis ŝin ĉiun nokton [26]; ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro [27].
2.
Iradi regule ien, por tie lerni: ŝi devis vizitadi la lernejon kaj lerni kudri [28]; „la moroj de la mondo postulas“, ŝi diras, „ke infanoj nuntempe vizitadu gimnazion“ [29].
SIN:frekventi
beloruse:
наведваць (часта, рэгулярна)
france:
fréquenter
japane:
通う [かよう], 通学する [つうがくする]
ruse:
1. посещать, навещать 2. посещать
ukraine:
відвідувати (школу і т.п.)

vizitado

Vojaĝeto por komerco, plezuro, aŭ edukado kiu havas serion de haltoj kaj ofte revenas al la komenco de la vojaĝo. Kutime ankaŭ ĝi estas gvidita per aŭ ĉiĉerono aŭ alia gvidilo. vizitado kun E-ĉiĉerono de mondfamaj vidindaĵoj de antikva Samarkando ktp. [30]; post la vizitado de Bydgoszcz kun E-ĉiĉerono, la kongreso estis inaŭgurita en la Vojevodia Kulturcentro. [31]; Krome, tiu informo taŭgos dum vizitado de bazilikoj en monaĥejoj, pri la plej famaj el kiuj temas en aparta ĉapitro. [32];
30. La Ondo de Esperanto, Milan Zvara: AERU en la koro de la Granda Silka Vojo
31. La Ondo de Esperanto, Eric Walker: IEK-9
32. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Granda vojaĝo kun malgranda gvidlibro
angle:
tour (of museum, historic building, sites)

vizitanto

Iu, kiu vizitas: se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis […], facilanime vi lin toleras [33]; Wygrycz leviĝis kaj, etendante al la vizitanto sian longan, ostan manon IK ; oni simple tiranis lin, kaj liaj ekzekutistoj estis vizitantoj de ĉiuj specoj kaj rangoj [34]; latunaj butonoj […] frotpurigitaj por la honoro de la vizitanto [35].
angle:
visitor
beloruse:
наведвальнік, візытэр, візытант
germane:
Besucher
japane:
訪問者 [ほうもんしゃ], 来訪者 [らいほうしゃ], 参観者 [さんかんしゃ], 面会人 [めんかいにん], 見舞客 [みまいきゃく]
tibete:
མགྲོན་པོ་
ukraine:
відвідувач, візитер

vizitinda

Tre vidinda, kurioza, impresa aŭ interesa: vizitindaj napolaj ĉirkaŭaĵoj: Pompejo kaj Herkulano, Vezuvio, kelkaj konataj insuloj kaj urboj [36]; Svislando estas lando bela, kiu estas vizitinda [37] vizitindas deko da cisterciaj kaj benediktaj abatejoj, kiujn la historio postlasis [38].
36. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Malkovru Napolon!, 2008
37. -: Frazo 1954375a, Tatoeba, 2012-10-26
38. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
beloruse:
цікавы, варты наведваньня
france:
curieux (qui mérite une visite)

administraj notoj