3cirkul/i PV

cirkuli

(ntr)
Travojadi ian spacon aŭ vojreton, konstante iri en ĝi de loko al loko: vintre en la domo varmega akvo cirkulas en la tuboj por teni la komfortan temperaturon en la ĉambroj; vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj cirkulas en la mondo Marta ; kaj la kanto cirkulis tra la tuta lando [1].
a)
FIZL Daŭre, rondire, cikle moviĝi (kutime pri io likva, gasa, nenombreble masa ‐ aŭ ara, kolektiva, amasa): la sango cirkulas de la koro al la koro tra la pulmoj; tamen en ĉi tiu atomo, en ĉi tiu matematika punkto, cirkulas la sango, laboras la cerbo, deziras ion [2].
b)
EKON Esti ade interŝanĝata aŭ pasigata de unu persono al alia en amaso, kolektivo, socio: mono, varoj cirkulas; sendube Hungario pagus grandan sumon por akiri la restantajn servicerojn, kiuj verŝajne ankoraŭ cirkulas en la nigra merkato [3].
c)
TRA Amase moviĝi tien kaj reen: homoj kaj veturiloj cirkulas en la urbo. SUP:svarmi1
Rim.: La subjekto de cirkuli normale estas nenombrebla aŭ kolektiva nomo, tial la moviĝo „tien kaj reen“ povas koncerni diversajn objektojn: unu objekto moviĝas „tien“, alia „reen“ ‐ kaj kvankam ĉiu el ili moviĝas en sia unu direkto, la tuta amaso entenas movojn diverscelajn. Tiun nuancon perdis lingvoj latinidaj, kaj tial PIV2 donas evitindan ekzemplon de franca polica ĵargono, kiu sonas komike erara ekster la latinidlingva tradicio: estas malpermesite staradi: cirkulu! Adresite al unuopa pasanto tio devus signifi, laŭ la propra difino de PIV2, „Movu vin tien kaj reen!“ ‐ dum la normala maniero esprimi la intencatan sencon estus: estas malpermesite stari ĉi tie: pasu! [S. Pokrovskij]
VD:ĉirkaŭiri3
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 21a.
3. K. Juhász: Servico de SevsoMonato
angle:
circulate
beloruse:
цыркуляваць, абарачацца
ĉeĥe:
být v oběhu, cirkulovat, kolovat, obíhat
france:
avoir cours (monnaie...), circuler
germane:
zirkulieren, verkehren, umgehen (verkehren)
hebree:
לסובב, להקיף
hispane:
circular
hungare:
kering, cirkulál, közlekedik
itale:
circolare
japane:
循環する [じゅんかんする], 往来する [おうらいする], 流通する [りゅうつうする]
katalune:
circular
pole:
1.a cyrkulować, krążyć 1.b obiegać (o towarach, pieniądzach), krążyć 1.c krążyć
portugale:
circular
ruse:
1.a циркулировать, обращаться (циркулировать) 1.b циркулировать, находиться в обращении (о деньгах) 1.c участвовать в дорожном движении, прохаживаться
slovake:
cirkulovať, obiehať
ukraine:
циркулювати, рухатися по колу, кружляти, рухатися взад і вперед, обертатися

cirkulado

La moviĝado de io cirkulanta: cirkulado de sango, sangocirkulado; pli grave estas ke ĝi ludas ŝlosilan rolon por reguligi la cirkuladon de akvo surtera kaj subtera [4]; cirkulado de narkotaĵoj kaj aidoso estas publika higiena kaj grava socia problemoj en Ĉinio [5].
SUB:trafiko
angle:
circulation ~ado de narkotaĵoj: drug traffic.
beloruse:
цыркуляцыя, абарачэньне
ĉeĥe:
cirkulace, koloběh, oběh
ĉine:
流通 [liútōng]
france:
circulation
germane:
Zirkulation
hebree:
מחזור
hispane:
circulación
hungare:
keringés, cirkuláció, közlekedés
itale:
circolazione
japane:
循環 [じゅんかん], 往来 [おうらい], 流通 [りゅうつう]
katalune:
circulació ~ado de narkotaĵoj: narcotràfic.
pole:
cyrkulacja, krążenie, obieg
portugale:
circulação
rumane:
circulație
ruse:
циркуляция, обращение, движение ~ado de narkotaĵoj: наркотрафик, торговля наркотиками.
slovake:
cirkulácia, kolobeh, obeh
ukraine:
циркуляція, обіг, рух

encirkuligi

(tr)
EKON Validigi por cirkulado kiel interŝanĝebla valoraĵo: aŭstra poŝto jam encirkuligis poŝtmarke foton de turfalko [6].
6. Pola Radio: Trarigardo de la Esperanto Gazetaro, 2007-05-08
beloruse:
уводзіць у абарачэньне
france:
mettre en circulation
germane:
in Verkehr bringen
itale:
mettere in circolazione, emettere (econ.)
katalune:
posar en circulació
pole:
wprowadzać w obieg, puszczać w obieg

sangocirkulado

ZOO Kontinua moviĝo de la sango en organismo per la angioj: en la kapo estas 80 procentoj de la korpa varmo, ĉar la sangocirkulado ne malpliiĝas en la cerbo eĉ dum plej granda malvarmo [7].
7. Saliko: Rezisti la froston, Monato, jaro 2002a
angle:
blood circulation
beloruse:
кровазварот
ĉeĥe:
krevní oběh
ĉine:
血液循环 [xiěyèxúnhuán], 循环系统 [xúnhuánxìtǒng]
france:
circulation sanguine
germane:
Blutkreislauf, Blutzirkulation
itale:
circolazione sanguigna
japane:
血液循環 [けつえきじゅんかん]
katalune:
circulació sanguínia
pole:
krążenie krwi
ruse:
кровообращение
slovake:
krvný obeh

administraj notoj