1svarm/i

svarmo

1.
Moviĝanta kaj interpuŝiganta, konstante renoviĝanta kaj ŝanĝiĝanta amaso: svarmo da papilioj Marta ; ili venis kiel granda nubo, kiel svarmo da akridoj [1]; ŝi puŝis sin svarmo da virinoj [2]; li kondukis ŝin tra la homa svarmo de la bordo [3]; la gaja svarmo da multaj diverskolore flagitaj ŝipoj [4]; el inter la arbetaĵoj elvenis tuta svarmo da belegaj grandaj birdoj [5]; svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj Marta ; ĉirkaŭ la buŝo […] ludis svarmo da ridetoj jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj Marta . VD:formacio2, grego
2.
Tre multnombra amaso: nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj Marta ; la preĝturo pikiĝas supren, kiel ekkrio el la svarmo de multkoloraj domtegmentoj [6]; ne indas ĉi tie taksi la enhavon de la verkoj: ili estas neĝueblaj pro tiu svarmo da fuŝoj [7]; ili vojaĝas en svarmoj de multaj centoj [8]. VD:miriado2, multo, legio2
3.
SPO (en skoltismo) Grupo da skoltetoj: kompleta grupo konsistas el: svarmo – por skoltetoj malpli ol 11 jaraj, trupo – por knaboskoltoj, 11 - 17 jaraj, bando – por roveroj, 17 ĝis 23 jaraj. [9]. VD:lupidoj
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
2. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
3. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
4. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
6. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Björn Erik Höijer
7. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Kunvojaĝantoj
9. J. K. Hammer: Skolta kaj tenduma terminaro, ĉapitro 5. La Skoltgrupo
angle:
1. swarm 2. swarm
beloruse:
1. натоўп, гурт 2. натоўп, гурт
ĉeĥe:
hemžení, rej, rojení
ĉine:
2. 熙熙攘攘 [xīxīrángráng], 群 [qún]
france:
1. grouillement, essaim, nuée (grouillement) 2. grouillement, essaim, nuée (grouillement)
germane:
1. Gewimmel, Schwarm 2. Gewimmel, Schwarm
hispane:
enjambre, muchedumbre, multitud, hormiguero, aglomeración
hungare:
1. tömeg, raj, forgatag, sokaság, özön 2. tömeg, raj, forgatag, sokaság, özön
itale:
1. affollamento, ressa, brulichio, stuolo, nugolo 2. ammassamento, sciame, formicaio, frotta, stuolo, nugolo 3. branco (scout)
japane:
群衆 [ぐんしゅう], 人込み [ひとごみ], 大群 [たいぐん], 群れ [むれ]
nederlande:
1. zwerm 2. zwerm
nepale:
भीड
pole:
1. rój 2. rój 3. szóstka zuchowa
ruse:
1. толпа, сутолока, рой 2. толпа, сутолока, рой
slovake:
rojenie
svede:
1. svärm 2. svärm
ukraine:
юрба, збіговисько, безліч, рій (бджіл)

1svarmi

(ntr)
1.
Movetiĝi kaj skuetiĝi ĉiuflanken pro amaseco da interpuŝiĝantaj eroj: miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo [10]; jen svarmas la blankaj abeloj [11]! sur placo […] svarmis multe da homoj [12]; jen […] elmontriĝis verda placeto, kie tuj eksvarmis paseroj [13]; eksvarmos la rivero per ranoj [14]; sur Nilo svarmis etaj ŝipetoj [15]; sur la ŝoseo jam svarmis la armeo kaj ĝiaj servistoj [16]; sur la tuta areno eksvarmis febra agado [17]; (figure) li eĉ kun plezuro revis pri agronomia agado, sed nun aliaj pensoj svarmis en lia kapo [18]; (figure) ĉe la fino de la malluma tunelo svarmis la lumo al mi per reĝa brilego [19].
2.
(figure) Esti tre multenombra: velurmola verdaĵo, en kiu svarmis amasego da floraĵoj [20]; levante la okulojn al la ĉielo, kie jam svarmis kaj briletis la steloj [21]; mendoj alsvarmis [22]; ŝi batalis […] forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj Marta .
angle:
swarm
beloruse:
кішэць, мітусіцца
ĉeĥe:
hemžit se, rojit se
ĉine:
[hōng], 翃 [hóng], 群集 [qúnjí], 醉心于 [zuìxīnyú], 醉心於 [zuìxīnyú]
france:
grouiller
germane:
schwärmen, wimmeln
hungare:
nyüzsög, tolong, rajzik
itale:
affollarsi, pullulare, brulicare
japane:
うようよしている, 群がっている [むらがっている], ひしめき合う [ひしめきあう], 雲集する [くもつどする]
nederlande:
zwermen
pole:
roić się
portugale:
enxamear, pulular, formigar
ruse:
кишеть
slovake:
hemžiť sa, hmýriť sa, rojiť sa
svede:
svärma
ukraine:
роїтися, кишіти, безладно рухатися, бути в безлічі, в достатку

svarmado

Ago svarmi: zumadis […] abeloj dum svarmado [23]; tiu gaja svarmado similis al la fajreroj en la cindro de forbrulanta papero [24]; proksime de la urbo […] estis svarmado de homoj kaj bestoj [25].
beloruse:
мітусьня
ĉeĥe:
hemžení, rej, rojení
germane:
Schwärmen
hungare:
nyüzsgés, tolongás, rajzás
itale:
brulichio, pullulazione
japane:
雑踏 [ざっとう], 雲集 [うんしゅう]
nederlande:
gekrioel, gewemel
pole:
rojenie, wyrój
slovake:
rojenie

ĉirkaŭsvarmi

(tr)
Ĉirkaŭi svarmante: [la kuloj] ĉirkaŭsvarmis la reĝon kaj pikis al li la vizaĝon kaj la manojn [26].
beloruse:
тоўпіцца (вакол чагосьці)
ĉine:
[hóng]
germane:
umschwärmen
hungare:
körberajzik, körbetolong, körbeözönlik
itale:
sciamare attorno, circondare (sciamando), affollarsi attorno
pole:
roić się wokoło

ensvarmi

(x)
Amase, vigle moviĝante eniri kaj ekesplori: tineoj […] ensvarmos viajn tapiŝojn, remburaĵojn, vestaron [27]; la policanoj fine rompis la pordon kaj ensvarmis [28]; la ofendita kaj insultita publiko ensvarmis tra la antaŭa pordo, rompante meblojn kaj fenestrojn [29].
beloruse:
уварвацца (натоўпам)
france:
faire irruption en masse
germane:
hinein schwärmen
hispane:
irrumpir en masa, entrar en tromba
itale:
fare irruzione in massa, irrompere in massa, entrare in massa
pole:
wejść masowo

abelsvarmo

AGR Densa amaso da abeloj ĉirkaŭ abelreĝino, en serĉo de nova nestejo: la tuta abelsvarmo brue enflugis [30].
beloruse:
рой (пчаліны)
france:
essaim
germane:
Bienenschwarm
hispane:
enjambre de abejas
itale:
sciame
japane:
蜜蜂の群れ [みつばちのむれ]
pole:
rój pszczół
svede:
bisvärm

administraj notoj

ĉirkaŭ~i: Mankas dua fontindiko.
abel~o: Mankas dua fontindiko.