6greg/o PV

grego

1.
AGRZOO Aro da kune vivantaj aŭ kune paŝtataj bestoj, ordinare samspeciaj: grego de ŝafoj, bizonoj, zebroj, antilopoj, elefantoj, strutoj; estas la tempo, por kolekti la gregojn, trinkigu la ŝafojn kaj iru, paŝtu [1]; estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj [2]; la malgranda anserknabino rapidis peli sian gregon de la ponto flanken [3]; li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj [4]; la virbesto de malgranda sud-afrika antilopo, la ĉesebo, defendas la limojn de la teritorio, kie loĝas ĝia grego [5]; en la polusaj tundroj, aŭ kazahiaj stepoj dum neĝaj tempestoj rangiferoj, ĉevaloj, ŝafoj dense kolektiĝante pli facile travivas malbonan veteron […] la tuta grego poiomete moviĝas laŭ la vento [6]; la gregoj de frugilegoj kaj monedoj […] por tranoktado […] kuniĝas, formante egajn amasojn [7]; gregoj de lupoj konsistas preskaŭ ĉiam el kelkaj familiaj grupoj, gregon fondas du fortaj maturaj lupoj, inter kiuj komenciĝis geedza unuiĝo [8]; la grego de la purpurbubaloj migras preter li [9]; ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, [kiuj] traktas ilin kiel gregojn [10]; (figure) la grego da deziroj kolektiĝintaj en li estas tre granda [11]. SUB:brutaro, paŝtataro, kolonio4, svarmo1VD:-ar, bando1.b, populacio, roto3
Rim.: OA6 difinis la vorton kiel „kolekto da brutoj, birdoj aŭ (fig.) da homoj“, kaj PV limigis la pribestan sencon plu al brutaro, do sen (kort)birdoj. Poste PIV enkondukis la alternativon „herdo“ por la pli ĝenerala nocio inkluzivanta sovaĝajn bestarojn. Tamen la latina „grex“ kaj la angla „herd“, germana „Herde“, estas aplikeblaj kaj al bredataj kaj al sovaĝaj bestoj. Konsekvence PIV 2002 ĝeneraligis la difinon de „grego“, sed limigis la nocion „herdo“ al remaĉuloj. Laŭ aktualaj diskutoj (Feb. 2023) la estonta PIV prezentos la vorton „herdo“ kiel superfluan sinonimon de „grego“. [Wolfram Diestel]
2.
(figure) Homgrupo similanta gregon1:
a)
per sia malordo: mi konis ŝipon, kiu kun tuta grego da strikrompantoj, ankoraŭ preskaŭ en viddistanco de bordo, glate alfundiĝis [12].
b)
per sia unueco, sia fido al gvidanto: dum la jarcentoj la posteuloj de la Apostoloj, gvidataj de la Sankta Spirito, daŭre arigis la gregon de Kristo [13]; iu ajn idioto […] povas inviti la gregon al tia entrepreno kun plena certeco [14]; ĉe unu kuirila stando mi vidis [lin] kun trupo da bazaruloj, „kia grego!“ mi pensis, „li vere elektis belan bandon da trompistoj por helpi lin“ [15]. VD:bando4, hordo3, kliko1, kohorto2, trupo
c)
per sia blinda imitemo: mi ne ŝatas sekvi la gregon! [16]; kiam oni eksponadas, la helpanto eĉ retenas la spiron por ne distri la atenton de la „grego“ [17].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:7
2. La Nova Testamento, S. Marko 5:11
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „Ĉio sur sian ĝustan lokon!“
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
5. Jevgenij Ŝuvajev: Pri La Konduto De Bestoj, La Socia Konduto En Biologio
6. Jevgenij Ŝuvajev: La Grego
7. Jevgenij Ŝuvajev: Pri La Konduto De Bestoj, Komunumoj De Bestoj El Kelkaj Taksonomiaj Grupoj
8. Jevgenij Ŝuvajev: Pri La Konduto De Bestoj, Komunumoj De Bestoj El Kelkaj Taksonomiaj Grupoj
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
10. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XX
11. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Naŭ
12. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 20
13. M. Leon: 25-jara datreveno: Prediko de Papo Johano Paŭlo, alt.esperanto.katolika, 2003-10-16
14. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5
15. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 32. Lupo Sopiras, Al Arbaro Sin Tiras.
16. D. Cornice: -, soc.culture.esperanto, 2000-12-29
17. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 36. Sorto Ofte Alsendas Kion Ni Ne Atendas.
angle:
herd, 6flock
beloruse:
статак
ĉeĥe:
stádo (dobytka)
ĉine:
[yǔ], 麌 [wú]
france:
6troupeau 1. harde
germane:
6Herde 1. Rudel, Schwarm, Schule (Wale) 2. Schar
hispane:
6grey, 6rebaño, 6manada
hungare:
1. csorda 2.a csorda (átv.), nyáj (átv.)
itale:
6gregge
japane:
家畜の群れ [かちくのむれ], 群集 [ぐんしゅう]
katalune:
ramat, esbart
latine:
grex
nederlande:
troep
pole:
6stado
portugale:
grei, rebanho, gado
ruse:
стадо
slovake:
stádo
svede:
hjord
ukraine:
стадо, череда, отара

grega

De grego, karakterizanta gregon: grega sento; dank' al la agado de la angla esploristino J. Goodall ni konas la gregan vivmanieron de la ĉimpanzoj en la naturo [18]; tiajn diversformajn signalojn-komandojn havas ĉiuj gregaj animaloj inkluzive birdojn [19]; kion li proponas kontraŭ konkurenca socio, grega konduto, sukcesadorado? [20].
18. Jevgenij Ŝuvajev: Pri La Konduto De Bestoj, Komunumoj De Bestoj El Kelkaj Taksonomiaj Grupoj
19. Monato, Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj, 2011
20. La Ondo de Esperanto, 2003, №2 (100)
angle:
herd
beloruse:
статкавы
ĉeĥe:
stádový
france:
grégaire, de troupeau
germane:
Herden-, Massen-
hungare:
csorda-, nyáj- (átv.)
japane:
群れの [むれの], 群集の [ぐんしゅうの]
katalune:
gregari
nederlande:
kudde-
portugale:
gregário
ruse:
стадный
slovake:
stádový
ukraine:
стадний

gregano

Membro de grego: tiuj insektoj alflugas laŭ odoro de la viktimo kaj plej forte atakas ĉe-randajn greganojn [21].
21. Jevgenij Ŝuvajev: La Grego
beloruse:
жывёла ў статку
germane:
Herdentier

gregejo

AGR Loko, kie oni gardas gregon: kiel ŝafoj en ŝafejo, kiel grego en gregejo ili ekbruos [22]; aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo [23]; bestoj kaj birdoj antaŭsentis katastrofon, hundoj bojis, blekis kaj ĵetiĝadis en gregejoj bovoj kaj ŝafoj [24]. SIN:kraloVD:baraĵo, paŝtejo
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 2:12
23. La Nova Testamento, S. Johano 10:16
24. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Olga Ŝilajeva: Fajra bato de Vezuvio
angle:
pasture
beloruse:
паша
ĉeĥe:
ohrada, pastvina, výběh
ĉine:
[lán]
france:
bercail, enclos (d'un troupeau)
germane:
Weide, Pferch
hungare:
karám
japane:
囲い [かこい], 家畜小屋 [かちくこや]
katalune:
cleda, pleta, clos
portugale:
curral, redil
ruse:
пастбище
slovake:
košiar, ohrada, salaš
ukraine:
пасовище, загорода, кошара

gregiĝi, kungregiĝi

(ntr)
Kuniĝi malorde, kiel grego: la armeo mem estis belega popolo […] kungregiĝis en ĝi hungaroj kun rumanoj, valonoj, marodistoj, serboj kaj ciganoj [25].
25. M. Jókai, trad. J. Horvath: La du salikoj de Nagyenyed, 2002
beloruse:
фармаваць статак, зьбірацца (разам, у статак)
france:
s'ameuter, s'attrouper
ukraine:
збитися в стадо

administraj notoj