*almoz/o

*almozo

Mondonaco, monhelpo al malriĉulo: blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn [1]; kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj [2]; ŝi la unuan fojon etendus la manon por almozo Marta ; for! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas FK ; [dum] la tuta tago neniu ion aĉetis de ŝi, neniu donis al ŝi almozon [3]; elpremi bagatelan almozon per strata kantado [4]; li trapasis la urban pordegon […] en la mano brunan almozan telereton IKr ; almozoj ne malriĉigas PrV .
angle:
alms, charity, charitable relief
beloruse:
міласьціна, міласьць
bretone:
aluzen
ĉeĥe:
almužna, milodar
ĉine:
施舍 [shīshě], 周济 [zhōujì], 賙濟 [zhōujì], 檀那 [tánnà], 佈施 [bùshī], 布施 [bùshī], 残羹剩饭 [cángēngshèngfàn], 殘羹剩飯 [cángēngshèngfàn]
france:
aumône
germane:
Almosen
hebree:
נְדָבָה
hispane:
limosna
indonezie:
amal, derma, sedekah
japane:
施し物 [ほどこしもの]
nederlande:
aalmoes
pole:
jałmużna
portugale:
esmola
rumane:
pomană
ruse:
милостыня, подаяние
slovake:
almužna
svede:
allmosa
ukraine:
милостиня, подачка

almozi, almozelpeti

(tr)
Peti almoze: la infanoj estas devigataj almozi [5]; li almozas kiel batita hundo [6]; mi eltiros la manon... mi almozelpetos... murmuretis al si Marta Marta ; kiu tro ripozas, baldaŭ almozas PrV ; li almoze elpetadis al si panon antaŭ la pordoj [7].
5. Evgeni Georgiev: Seksa sklaveco: ĉu defio al la 21a jarcento?, Monato, 2003/09, p. 20
6. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
angle:
beg
beloruse:
жабраваць, хадзіць па міласьць, прасіць міласьціну
bretone:
goulenn an aluzen
ĉeĥe:
žebrat (o něco)
ĉine:
化緣 [huàyuán], 化缘 [huàyuán], 告饒 [gàoráo], 告饶 [gàoráo], 乞求 [qǐqiú]
france:
demander l'aumône, mendier
germane:
betteln
hebree:
לקבץ נדבות
hispane:
limosnar, pedir limosna, mendigar
indonezie:
mengemis, meminta
nederlande:
bedelen
pole:
żebrać
portugale:
esmolar, pedir esmolar, mendigar
ruse:
нищенствовать, попрошайничать
slovake:
žobrať
svede:
tigga
ukraine:
злидарювати, жебрачити, старцювати

almozulo

Petanto pri almozo: mi renkontis sur la vojo tri almozulojn kaj donis al ĉiu kvaronon da bulo kaj unu groŝon [8]; mi, almozulo, estas eĉ por danko tro malriĉa Hamlet ; Tolstoj haltis kaj donis el sia monujo du arĝentajn monerojn […] al la almozulo, kiu surprizita pro la malavara donaco plenigis lian manon per kisoj VojaĝImp ; kvankam li estas preskaŭ almozulo, sed li alportas al la urbo reĝan donacon: li proponas al ĝi sian projekton FK ; almenaŭ trovas bonegan pretekston por forpeli el mia domo tiun almozulinon; ĉar mi ĉiam timis, ke mi estos devigata nomi ŝin iam: mia filino KPr ; la pastro kliniĝis ĝis la tero, prenis, sen vorto, la almozulan pladeton kaj revenis vilaĝon IKr .
angle:
beggar
beloruse:
жабрак
bretone:
klasker-bara, klasker-boued
ĉeĥe:
almužník, žebrák
ĉine:
叫花子 [jiàohuāze], 乞丐 [qǐgài], 乞食 [qǐshí], 叫化子 [jiàohuāzi]
france:
mendiant
germane:
Bettler
hebree:
קַבְּצָן
hispane:
limosnero, pordiosero, mendigo
indonezie:
pengemis, peminta-minta
japane:
乞食 [ほいとう]
nederlande:
bedelaar
pole:
żebrak
portugale:
mendigo, pedinte
ruse:
нищий
slovake:
žobrák
svede:
tiggare
tibete:
སྤྲང་པོ་
ukraine:
жебрак, старець

almozulejo

Rifuĝejo por almozuloj: ĝis revido en la almozulejo KrM ; (figure) la lando iĝis ekde la 17a jarcento iaspeca almozulejo [9].
angle:
almshouse, poorhouse
beloruse:
прытулак (жабрацкі)
ĉeĥe:
chudobinec
ĉine:
救济院 [jiùjìyuàn], 救濟院 [jiùjìyuàn]
germane:
Armenhaus, Armenheim
hebree:
בית צדקה
hispane:
asilo, hospicio, albergue para personas sin hogar, refugio para pobres
pole:
przytułek
portugale:
asilo de mendigos
ruse:
приют (для нищих)
slovake:
chudobinec

almozisto, almozopetisto

Homo, kiu vivtenas sin per almozoj: almozistoj konspiras kontraŭ mi [10]; la Dia pardono mem devus fariĝi almozopetisto, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn miajn kulpojn [11].
angle:
beggar, mendicant, almsman
beloruse:
жабрак, папрасімец, пабіраха
bretone:
klasker-bara, klasker-boued
ĉine:
叫花子 [jiàohuāze], 乞丐 [qǐgài], 乞食 [qǐshí], 叫化子 [jiàohuāzi]
germane:
Bettler
hebree:
קַבְּצָן
hispane:
limosnero, pordiosero, mendigo
indonezie:
pengemis, peminta-minta
japane:
施物分配僧 [ほどこぶつぶんぱいそう]
nederlande:
bedelaar
portugale:
mendigo
ruse:
нищий
slovake:
žobrák
svede:
tiggare

almozkesto

Kesto en preĝejo kaj samspecaj lokoj, destinita ricevadi almozojn: almozkesto, fundamenta religiero [12].
12. Miguel Fernández: La vorto kaj la vento. Rakonta koliero, p. 177
angle:
poor box
beloruse:
скрынка (на ахвяраваньні)
bretone:
kef (da zastum an aluzen)
ĉeĥe:
schránka na dary (v kostele)
france:
tronc
germane:
Opferstock, Spendenbüchse
hebree:
תיבת נדבה
hispane:
cesta de limosnas
indonezie:
kotak amal
japane:
慈善箱 [じぜんばこ]
nederlande:
offerblok
portugale:
caixa de esmolas
slovake:
schránka na dary

almozsako

Sako, en kiun almozulo metas la ricevitaĵojn: mi ĉiam esperis, ke ankaŭ la malriĉuloj venos al la meso, enrigardante la almozosakon mi rimarkas, ke nur ili venadas [13].
13. -: Pastro en la sakristio, Monato, 2000/09, p. 26
beloruse:
торба (жабрацкая)
ĉeĥe:
žebrácká mošna
germane:
Bettelsack
hispane:
bolsa de lismonas
nederlande:
bedelzak
portugale:
esmoleira
ruse:
сума (нищенская)
slovake:
žobrácka taška
ukraine:
(жебрацька) торба

almozdonanto

Donanto de almozo: sur la ŝultroj de la almozdonantoj Marta .
beloruse:
ахвярадаўца
germane:
Spender

almozdonema

EKON Volonte kaj malavare donanta almozojn: ĉiuj, tre almozdonemaj, volas nun helpi la malriĉajn kaj malsatajn argentinanojn [14].
14. Ro Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, 2002/02, p. 8
angle:
charitable
beloruse:
міласьцівы
bretone:
aluzenus
ĉeĥe:
nakloněn dávat almužnu, štědrý
france:
charitable
germane:
wohltätig, karitativ, spendenfreudig, spendabel
hebree:
נדבה
hispane:
caritativo
indonezie:
dermawan
japane:
恵み深い [めぐみふかい]
portugale:
caridoso
slovake:
štedrý

administraj notoj

~kesto: Mankas dua fontindiko.
~sako: Mankas dua fontindiko.
~donanto: Mankas dua fontindiko.
~donema: Mankas dua fontindiko.