tradukoj: cs de fa fr nl pl pt sk

kvest/i PIV1

kvesti  

(malofte)
Peti monon aŭ rimedojn ĉe diversaj personoj, por helpo al malriĉuloj aŭ alia bona celo: (figure) nun mi devas kvesti el vi la rezulton de mia buŝa ekzameno [1]. VD:almozi

kvesto

(malofte)
Rimed- aŭ mon-kolekto por helpado: eble per nacia kvesto ni povus havigi rimedojn [2].

kvestaĵo

(malofte)
Havaĵo elpetita por bezonantoj: nur oneto de la kvestaĵoj alvenas ĉe ... la bedaŭrindaj viktimoj de iu vetera aŭ milita katastrofo [3].

tradukoj

ĉeĥaj

~i: pořádat dobročinnou sbírku, žádat o příspěvek; ~o: sbírání na dobročinný účel.

francaj

~i: quêter (collecter de l'argent); ~o: quête (collecte d'argent); ~aĵo: don (à une quête), offrande (à une quête).

germanaj

~i: sammeln (z.B. Geld); ~o: Sammelung (z.B. für Arme).

nederlandaj

~i: inzamelen, ophalen; ~o: collecte, omhaling; ~aĵo: gift, schenking.

persaj

~i: اعانه جمع کردن; ~o: گردآوری اعانه; ~aĵo: اعانه.

polaj

~i: kwestować; ~o: kwesta; ~aĵo: kwesta.

portugalaj

~i: angariar, granjear.

slovakaj

~i: žiadať o príspevok; ~o: zbieranie na dobročinný účel.

fontoj

1. H. Gravatt: Ava Grava-toto..., Arĝenta Filiko, 2005-03, numero 19a
2. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 2a, ĉapitro 3a
3. Pejno S.: La profesia kvestado, [vidita je 2006-08-18]


ℛevo | datumprotekto | kvest1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.9 2015/07/04 08:37:38