*17aktiv/a

aktiva

1.
Agema: aktiva membro [1]; aktiva propagando; aktivaj eksplodoj de pasio; la eminenta angla aŭtorino estas unu el la plej aktivaj aŭtoroj en la lingvo, aperiganta poeziaĵojn, dramojn, kaj eseojn [2].
2.
Aganta, rilata al aganto, manifestiĝanta per sia ago: sep glaĉeroj kirasas la ne-aktivan vulkanon [3]; tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato Marta ; mi estas aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno Marta ; neaktiva firmaano (ano de komerca societo, kiu prunte donas kapitalon, ne partoprenante en la administrado de la afero); aktiva lingvoposedo (kapablo paroli ‐ kontraste al la pasiva lingvoposedo, t.e. kapablo kompreni);
3.
GRA Esprimanta agon, la fonton de ago, rilata al aganto: „amata“ estas pasiva, „amanta“ aktiva participo; „komuniki“ estas verbo aktiva [4]. VD:transitiva
angle:
active
beloruse:
актыўны
bretone:
oberiant
bulgare:
активен
ĉeĥe:
aktivní, reaktivní, účinný, činný
ĉine:
1. 大力 [dàlì], 奋发 [fènfā]
france:
actif
germane:
aktiv 1. tatkräftig
hebree:
פָּעִיל
hispane:
activo
itale:
attivo
japane:
活動的な [かつどうてきな], 活発な [かっぱつな], 積極的な [せっきょくてきな], 活動中の [かつどうちゅうの], 現役の [げんえきの], 能動の [のうどうの]
nederlande:
actief
pole:
aktywny, czynny, ruchliwy
portugale:
ativo
rumane:
activ, agil
ruse:
1. активный, деятельный 2. активный, действующий ~a lingvoposedo: активное владение языком. 3. активный, действительный (залог)
slovake:
aktívny, reaktívny, účinný, činný
taje:
1. ตื่นตัว, คล่องแคล่ว
ukraine:
активний, жвавий, діяльний, енергійний, ефективний, лінґв. дійсний, активний (про стан)

aktivi

(ntr)
Havi konstantajn agadojn, celojn, efikojn: en Esperantujo mi aktivis precipe ĵurnaliste [5]; ekde dudeko da jaroj eblas aktivi en la movado per aliaj manieroj, interalie retaj [6]; Jean […] aktivis en Franca Rezistado dum manpleneto da semajnoj en 1944 [7]; pli aktivis la siluroj unu tagon antaŭ la tertremo [8].
5. Stefan Maul: Stefan Maul, Monato, 2003/03, p. 6
6. D. Janot: en: Didier Janot volas ke la komitato pli aktivu, libera folio, 2019-04-18
7. Donald Broadribb: Ĝuiga enhavo, neĝuiga traduko, Monato, 2000/12, p. 26
8. Hori Yasuo: Siluroj, ĉu superstiĉo aŭ scienco?, Monato, 2003/11, p. 14
beloruse:
быць дзейным, дзейнічаць, праяўляць актыўнасьць
ĉine:
包干 [bāogān]
france:
être actif
germane:
handeln
japane:
活動する [かつどうする]
pole:
być aktywnym, być czynnym
rumane:
fii activ

aktivo

1.
EKON Posedataj aŭ ricevotaj sumoj: la aktivo de tiu banko malsuperas ĝian pasivon; en la jaro 2000 fremdlandaj bankoj konsistigis 53 % de la aktivoj de ĉiuj bankoj en la regiono [9]; la direktorejo de civila aviado suspendis la aktivojn de Albatros [10].
2.
GRA Aktiva voĉo3: tre ofte povas esti rekomendinde elekti aktivan formon, ĉar aktivo ordinare estas pli simpla kaj pli rekta PMEG .
9. Evgeni Georgiev: Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn, Monato, 2003/05, p. 11
10. Bardhyl Selimi: La prokuroro kaj la prezidanto, Monato, 2006/11, p. 12
angle:
1. asset 2. active voice
beloruse:
1. актыў (маёмасьць, сродкі) 2. незалежны стан (дзеяслова)
bretone:
1. fred (kontouriezh) 2. tu-gra
bulgare:
1. актив
ĉeĥe:
aktivita, výkonnost, účinnost, činnost, činorodost
ĉine:
1. 储蓄额 [chúxùé], 儲蓄額 [chúxùé]
france:
1. actif 2. voix active
germane:
1. Forderungen, Aktiva, Haben, Einlagen 2. Aktiv, Tätigkeitsform
hebree:
פעילות
hispane:
1. activo 2. voz activa
japane:
能動態 [のうどうたい], 資産 [しさん]
nederlande:
1. actief, activa 2. actief
pole:
1. środki czynne, aktywa 2. strona czynna mowy
portugale:
1. ativo 2. voz ativa
rumane:
1. mijloace active 2. pagina activă de vorbire
ruse:
1. актив 2. действительный залог
slovake:
aktivita, výkonnosť, účinnosť 1. aktívum
taje:
2. กรรตุวาจก
ukraine:
актив

aktivaĵo

1.
Okazaĵo, en kiu oni estas aktiva: oni aranĝis multajn aktivaĵojn ne nur kuirartajn sed ankaŭ sportajn, dancajn [11]; [ili] prezentis fotojn […] de spektaklaj aktivaĵoj de la bone konata geedza paro, kiu internacie famiĝis pro vualado de gigantaj objektoj per artefaritaj teksaĵoj [12]; grupo de subtenantoj daŭrigas aktivaĵojn por kolekti monon kaj tiel subteni la akvoprojekton [13].
2.
Unuopa elemento de aktivo1: la juĝisto nomumis tri kuratorojn kiuj, ĝis la definitiva decido pri konkordato aŭ bankroto, zorgu ke ne estas aktivaĵoj kaŝe vendataj [14]; preskaŭ ĉiuj financaj investoj kaj aktivaĵoj kiel terkultivado kaj minado estas liberigitaj de naciaj restriktoj [15]; la ĉina registaro antaŭ nelonge difinis, ke familio, kiu posedas familian aktivaĵon super 300 000 juanoj, kaj havas jarenspezon super 100 000 juanoj, apartenas al la meza klaso [16].
11. Bardhyl Selimi: Tago de la somero, Monato, 2006/06, p. 9
12. Evgeni Georgiev: Ekspozicio de famaj artistoj, Monato, 2000/07, p. 15
13. Jomo Ipfelkofer: La blua miraklo, Monato, 2009/06, p. 14
14. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
15. Elson B. Snow: Sekvoj de la pakto pri libera merkato, Monato, 2003/11, p. 11
16. Mu Binghua: Konsumado de luksaj varoj kreskas, Monato, 2005/03, p. 16
angle:
2. asset
beloruse:
1. мерапрыемства, дзейнасьць 2. актыў (адзінка маёмасьці)
germane:
1. Aktivität 2. Aktivposten
japane:
資産項目 [しさんこうもく]
pole:
1. coś aktywnego, gotowizna 2. każdy składnik aktywu
rumane:
1. ceva activ, numerar 2. fiecare componentă a activului

aktiveco

Tio kion aganto faras: laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo Marta ; ekzemple „kuri“ per si mem povus esti nur aktiveco, sed „kuri kilometron“ estas plenumo [17].
17. K. Miner: Situacia aspekto en Esperanto, Lingva Kritiko, 2009-10-29
angle:
activity
beloruse:
дзейнасьць, актыўнасьць
bulgare:
дейност
ĉeĥe:
aktivita, výkonnost, účinnost, činnost, činorodost
ĉine:
活度 [huódù]
france:
activité
germane:
Aktivität
hispane:
actividad
japane:
活気 [かっき], 積極性 [せっきょくせい]
nederlande:
activiteit
pole:
aktywność
rumane:
activitate
slovake:
aktivita, výkonnosť, účinnosť
taje:
ความตื่นตัว, ความคล่องแคล่ว
ukraine:
активність, діяльність

aktivigi

(tr)
1.
Igi aktiva, aganta, funkcianta: aktiviga principo de interna konkuro [18]; kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton [19]?
2.
GRA ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante „manĝantigi“ kaj „manĝatigi“ [20].
18. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
19. [K. Kniivilä]: Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn..., libera folio, 2010-08-16
20. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
angle:
activate
beloruse:
актываваць, узрушваць
bulgare:
активирам
ĉeĥe:
aktivizovat, popohánět, stimulovat, vzbudit zájem, zabavit
ĉine:
1. 启用 [qǐyòng], 啟用 [qǐyòng], 促进 [cùjìn], 促進 [cùjìn]
france:
activer
germane:
aktivieren
hebree:
לְהַפְעִיל
hispane:
activar
japane:
活動的にする [かつどうてきにする], 活発にする [かっぱつにする]
nederlande:
activeren
pole:
aktywować, włączyć
rumane:
activa, activare
slovake:
aktivizovať, podnecovať
ukraine:
активізувати, пожвавлювати

aktiviĝi

(ntr)
Iĝi aktiva, ekagi, ekfunkcii: mi aktiviĝis en Nederlanda Esperanta Junularo [21]; aktiviĝis prokurorejo […] al defendo de la kuraĝa virino [22]; sekve de imunodifekto aktiviĝas en pulmoj antaŭaj aŭ iamaj tuberkulozaj restaĵoj [23].
21. A.-S. de Vries: en: Panteono, edukado.net, 2015
22. last: Salajro en koverto, Monato, 2006/11, p. 20
23. Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, Monato, 2007/01, p. 19
beloruse:
актывізавацца, узрушвацца
france:
s'activer
pole:
uaktywnić się, aktywować się
rumane:
să se activeze, să activezi

aktivismo

POL Planata, celkonscia agado en la socio: [ŝi] komentis, ke unu el la plej maltrankviligaj aspektoj de tiu aktivismo estas ĝia kerna netoleremo [24]; la ateismo […] estas la fono kaj soklo de la […] socia aktivismo ĉe Sartro [25]; [li] laŭdis la energian aktivismon de la dekmiloj da homoj [26];
24. Lenio Marobin: Ĉu forviŝi la kredon por esti egala?, Monato, 2013/04, p. 25
25. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
26. Ed Robertson: Kien nun?, Monato, 2014/11, p. 9
angle:
activism
beloruse:
актывізм
ĉeĥe:
aktivizmus
france:
activisme
germane:
Aktivismus
hispane:
activismo
japane:
積極行動主義 [せっきょくこうどうしゅぎ], 行動主義 [こうどうしゅぎ]
pole:
aktywizm
rumane:
activism
slovake:
aktivizmus
ukraine:
активізм

aktivulo, aktivisto

ESPPOL Homo, kiu regule agas en societo, por iu celo...: kunvenoj de aktivuloj dum la universalaj kongresoj [27]; publikaj protestoj de mediaktivistoj en la usona urbo San-Francisko [28]; infanoj de aktivistoj en la sindikata movado neniam estas akceptitaj [29].
27. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
28. Claude Rouget: Greenpeace venkis aŭtofirmaon Ford, Monato, 2005/01, p. 18
29. Hori Jasuo: Leciono pri korupto, Monato, 2008/10, p. 11
angle:
activist
beloruse:
актывіст
ĉeĥe:
funkcionář, činovník
ĉine:
活动人士 [huódòngrénshì], 活動人士 [huódòngrénshì], 活跃分子 [huóyuèfènzǐ], 活躍份子 [huóyuèfènzǐ], 活跃分子 [huóyuèfēnzǐ], 活躍分子 [huóyuèfēnzǐ]
france:
membre engagé, militant
germane:
Aktivist, Handelnder, Tatkräftiger
hebree:
פעיל
hispane:
voluntario, militante
japane:
活動家 [かつどうか]
pole:
aktywista, czynny członek
rumane:
activistă, membru activ
slovake:
funkcionár, činovník
ukraine:
активіст

aktivularo

ESPPOL Tuto de aktivuloj kune agantaj: la Deklaracio de Tyresö respegulas la modan lingvaĵon de la studenta aktivularo [30].
30. Z. M. Sikosek: La jarcento de Esperanto, La Ondo de Esperanto, 2000:12 (74)
beloruse:
актыў (людзі)
ĉeĥe:
aktiv (lidé)
france:
les militants
hispane:
los militantes
pole:
aktyw
rumane:
activiști ai organizației
slovake:
aktív (ľudia)

malaktivi

(ntr)
Ne agadi, ne aŭ ne plu plenumi taskojn: pro diversaj kialoj ni sufiĉe malaktivis en la lastaj monatoj [31].
31. Verdamaro: Lastaj novaĵoj pri Egalecen, Egalecen, 2016-07-11
beloruse:
быць неактыўным, бязьдзейнічаць
france:
être inactif
pole:
biernym być
rumane:
fi pasiv

malaktiveco, senaktiveco

Neagado, senfareco, neplenumo de taskoj: la senaktiveco turmentis lin [32]; de kelkaj jaroj estiĝis en la Komitato plendoj pri la malaktiveco de kelkaj komitatanoj [33].
beloruse:
бязьдзейнасьць, адсутнасьць актыўнасьці
france:
inactivité
germane:
Inaktivität
pole:
bezczynność
rumane:
inactivitate

malaktivigi

(tr)
Igi ne aktiva, ne aganta, ne funkcianta: se vi malaktivigas Flash vi ne povos spekti videojn en la plimulto de retejoj [34]. VD:malŝalti
34. [E. Trápani k. a.]: Kontroli viajn kromprogramojn, [vidita en 2013]
beloruse:
дэзактываваць
ĉeĥe:
inhibovat, ochromit
ĉine:
使无效 [shǐwúxiào], 使無效 [shǐwúxiào], 使不活动 [shǐbùhuódòng], 使不活動 [shǐbùhuódòng]
france:
désactiver
germane:
deaktivieren
hispane:
desactivar
pole:
dezaktywować, wyłączyć
rumane:
dezactivați, dezactiva
slovake:
inhibovať, ochromovať

malaktiviĝi, senaktiviĝi

(ntr)
Ne plu agadi, ĉesigi sian funkciadon: dum milito senaktiviĝas ĉiuj leĝoj [35].
35. A. Svjentoĥovski, trad. Leono Zamenhof: Aspazio, 1908
beloruse:
дэзактывавацца, зрабіцца бязьдзейным
pole:
wyłączyć się, wstrzymać się
rumane:
închide, conteni

administraj notoj

~ularo: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~igi: Mankas dua fontindiko.
mal~iĝi, sen~iĝi: Mankas dua fontindiko.