tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru
Kvalifikas verbon, kiu esprimas agon rekte pasantan de subjekto al
objekto kaj kies komplemento estas en Esperanto senpere kaj
senprepozicie signita per akuz.; transira. Ekz.:
movi, frapi, turni, lavi, komenci, ĉesigi,
enuigi, daŭrigi.


Kvalifikas verbon, kiu esprimas agon fariĝantan en la subjekto mem
kaj ne pasantan de ĝi al la objekto: kompl. de tia verbo estas
antaŭata de prepozicio; netransira. Ekz.:
ĝoji, penti, indigni, iri, fali, promeni, veni, ĉesi, daŭri,
okazi, morti.

(p.p. interna rilato)
Ne transitiva.