tradukoj: be ca de en es fr hu pl pt ru sk
Marki bazan literon per kromsigno por modifi aŭ precizigi
ĝian sonvaloron:
diakritita litero.
Rilata al diakritado:
diakritaj signojPIV (=diakritiloj);
diakrita skribo (uzanta diakritilojn);
la normigitaj nomoj de diakritaj latinaj literoj
(=diakritaĵoj) estas troveblaj en la
normo ISO-8859
[1];
la diakrita uzo de la litero h en la lingvoj angla
kaj franca, de z la pola.


Diakritita litero:
atentu ke ĥ kaj la majusklaj diakritaĵoj
elstaras
en la interlinian spacon;
en esperantlingva teksto proksimume 2% de la literoj estas
diakritaĵoj.


Kromsigno uzata por
diakriti:
laŭ ilia pozicio rilate al la baza litero oni klasas
diakritilojn
en supersignojn (kiel ĉ), subsignojn (kiel ç) kaj
enliniajn diakritilojn (kiel en la hebrea בּ, kp ב);
Esperanto uzas du diakritilojn: ĉapelon super ĉ,
ĝ, ĥ, ĵ,
ŝ, kaj lunarkon super ŭ.