1kontrapunkt/o JED

kontrapunkto

1.
MUZ Teorio de la muzika klasika komponado, donanta regulojn por harmonia kunmetado de voĉoj en melodio, tonoj kontraŭ tonoj: baroka muziko dividas kun renesanca muziko sian grandan uzadon de polifonio kaj kontrapunkto [1]; pensante pri la kontrapunkto sen manĝo en la ventro [2].
2.
(figure) Kontraŭulo, rolulo, kiu prezentas kontraŭan aŭ komplementan karakteron resp. vidpunkton: kiam aperas en la romano Don Kiĥoto, tuj venas la kamparana figuro de Sanĉo kiel kontrapunkto necesa klariganta la signifon de la koncerna ago en la realo [3]. SIN:antagonisto
angle:
1. counterpoint
beloruse:
1. кантрапункт 2. антаганіст, антыгерой
bulgare:
1. контрапункт
ĉine:
1. 旋律配合 [xuánlüpèihe], 重复旋律 [chóngfùxuánlü]
france:
1. contrepoint
germane:
1. Kontrapunkt 2. Widerpart
hispane:
1. contrapunto
hungare:
1. ellenpont, kontrapunkt
japane:
対位法 [たいいほう]
katalune:
1. contrapunt
nederlande:
1. contrapunt
pole:
1. kontrapunkt
portugale:
1. contraponto
rumane:
1. contrapunct
ruse:
1. контрапункт

administraj notoj