tradukoj: be de en es fr pl pt ru sk

Strio da tero tuŝanta etendaĵon da akvo:
sur la bordo de la maro staris amaso da homoj
[1];
bordo de riveroZ;
(figure)
la registaro troviĝis ĉe la bordo de l'
senfundaĵo
[2]
(esti preskaŭ ruinigita);
(figure)
sur la bordo (tute proksime de,
sojle de)
de la morto vi donas savon al la fremduloZ;
(figure)
malriĉa en senbordan (senliman,
senhelpan) solecon ĵetita virinoZ.
plaŭdejo,
rando
Atingi bordon, naĝante aŭ ŝipante:
albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn
[3].

Loko aranĝita aŭ taŭga por la
albordiĝo de ŝipoj:
Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, ĉe
albordiĝejo de ŝipoj
[4].
elŝipejo
Malproksimiĝi de la bordo, forlasi la bordon,
naĝante aŭ ŝipante:
la vaporŝipo malrapide debordiĝas
[6].

Bordo, kiu randas maron:
ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo
[7].

inundi
La nuntempa difino de tiu vorto ne kongruas kun ĉiuj ekzemploj
donitaj, nek kun la derivaĵo bord.super0igxi. Estas inde
pliprecizigi ĝiajn subsencojn.
[HJ]