tradukoj: be bg cs de en es fr hu it ku nl pl pt ru sk sv tr

Iom granda veturilo por veturi sur akvo:
[vaporŝipo = ] ŝipo, kiu sin movas per vaporo
[2];
ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas
[3];
ili avertis aliajn ŝipojn pri ebla kolizio
[4].


(ntr)
ŝipiri
nun li kredeble ŝipas tie supre
[5].
(tr)
Veturanto sur ŝipo:
la ŝipanoj devas obei la ŝipestron
[6];
ju pli profunde li penetras en la oceanon, des pli granda
ĉiufoje estas la teruro de la ŝipanoj
[7].
Ĉiuj servantoj en ŝipo, precipe la ordinaraj ŝipistoj:
kiam ... la admiralo aperis sur la ferdeko, la
ŝipanaro kun estimego liberigis al li vojon
[8].
Aro da kunveturantaj ŝipoj:

[10]
floto 1
okazis, ke persoj sukcesis venki la unuiĝintan helenan
kaj fenician ŝiparon
[11].



militŝiparo
Gvidanto de ŝiparo, precipe de militŝiparo:
Artaphrenes ... riĉe premiis Pythagorason, kiel
vere eminentan ŝiparestron
[14].
admiralo
Estranto de ŝipo, respondeca pri bona vojado:
la ŝipestroj devas defendi sin mem, ĉar bone funkcianta
marpolico apenaŭ ekzistas
[15].
kapitano 1
Malgranda kunferdeka ŝipo:
oni entreprenas ... promenadojn sur la lago per en
vespero lumigitaj ŝipetoj
[16].
barko,
boato,
ŝalupo
Homo, kies metio estas servi sur ŝipoj:
la ŝipisto, kiu estis alportonta al li tiun monon, pereis kun
sia ŝipo
[17].

Loko aranĝita por faciligi la surteriĝon de
komercaĵoj aŭ ŝipveturantoj.
kajo 1.a
Eliĝi el ŝipo, ordinare por atingi la teron:
elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la
eklezion
[18].
Suriri ŝipon, ordinare ekveturonte:
ĉi tiu proksimiĝis kaj invitis lin enŝipiĝi
[19].

Loko por konstrui ŝipojn.

Direktebla aerostato:
la aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo
[20].


Antikva rapida rem- kaj
velŝipo, kun
drakokapa prufiguro, kiun uzadis vikingoj:
daŭras ankoraŭ hodiaŭ la
„rabekskursoj“
de islandanoj al Irlando kaj Skotlando,
kvankam ili alvenas, ne per longaj drakŝipoj,
sed aviadile
[21].


Kirasita
militŝipo.

Ŝipo por
transporto de komercaĵoj:
malnovaj nederlandaj komercŝipoj
[22].


kosmoveturilo
en la kosmoŝipo estis ... Sudkorea unua
astronaŭtino
[23].


[24]
Speciala rapida
militŝipo por
krozi.
krozanto,
krozisto
Rapida ŝipo,
transportanta leterojn, komercaĵojn, pasaĝerojn.


Ŝipo, uzata
demararmeo.


Tuto de la militŝipoj de iu regno:
la vaporŝipo portas ... sur la krucmasto
la standardon de la germana poŝto, tute similan al la
standardo de la milita ŝiparo
[25];
pli poste Miguel estis repostenigita al la hispana
militŝiparo
[26].

Ŝipo
movata de motoro.


pramo
nuntempe la sola ligo inter ambaŭ urboj estas
pramŝipo
[27].


Ŝipo kapabla
longe veturi subakve:
kaŭzo, por ke germana submarŝipo dronigu la
batalŝipon
[28].
submergebla ŝipo

Eta, forta motorŝipo
helpanta aliajn por manovro aŭ por savo.

Ŝipo
movata per akva vaporo.

Ŝipo
movata de venta premo al veloj:
mi aĉetis la firmaon por 350 000 eŭroj, sed mi
ankaŭ aĉetis belan velŝipon
[29].
La antaŭan difinon, kiu mencias metion, mi portis al
ŝipisto. La tradukoj eble ne plu taŭgas.
[ĵv]
pri
aer~o:
Mi prenis la difinon el PIV1, sed eblas demandi sin, cxu
ne tauxgus pli vasta senco (flugaparato).
[MB]
pri
kroz~o:
Nur la milita senco estas registrita de PIV2, sed ĉu
tiun ĉi vorton ne eblas uzi ankaux kun la turisma
senco de "krozi" (navigi plezurcele)? Ĝuste tian sencon
havas la ekzemploj en Ŝtalrato, sed uzo de "ŝipo"
ĉi-kuntekste estas diskutinda.
[MB]