tradukoj: be cs de en es fa fr it nl pt ru sk

flot/o PV

floto

1.  
MIL Aro da eskadroj sub la komando de admiralo: 1941, 26. mar. italaj homekipitaj torpedoj atakis la britan floton en Kreto [1]; floto aŭ militŝiparo estas granda militformacio de militŝipoj, kiu estas kontrolata kaj estrata de unu militestro kaj la plej granda formacio en ajna mararmeo [2].
2.  
MAR Ŝiparo 2.a: la komerca norvega floto; tinuskaptista floto [3]; la greka floto respondecas pri proksimume 16 procentoj de la tunaro de la mondo [kaj tial estas] nuntempe la plej granda ununura internacia komercfloto en la mondo [4].

aerofloto, aerfloto  

AVI La tuta aviadilaro de unu lando aŭ komerca entrepreno; aviadilaro uzata en milito por atako: li reiris al la kabano, kie li trovis sesopon da ne-flugantaj aerflotanoj, kiuj sidis sur litoj [5]; februaro de 1945 flugatako de usona aerofloto [6].

tradukoj

anglaj

~o: fleet.

belorusaj

~o: флот; aero~o, aer~o: паветраны флот, аэрафлот.

ĉeĥaj

~o: flota, loďstvo; aero~o, aer~o: letecká flotila.

francaj

~o 1.: flotte; ~o 2.: flotte; aero~o, aer~o: flotte aérienne.

germanaj

~o: Flotte; aero~o, aer~o: Luftflotte.

hispanaj

~o: flota; aero~o, aer~o: flota aérea.

italaj

~o: flotta; aero~o, aer~o: flotta aerea.

nederlandaj

~o: vloot; aero~o, aer~o: luchtvloot.

persaj

~o: ناوگان; aero~o, aer~o: ناوگان هوایی.

portugalaj

~o: frota, armada, marinha.

rusaj

~o: флот; aero~o, aer~o: воздушный флот, аэрофлот.

slovakaj

~o: flotila, loďstvo; aero~o, aer~o: letecká flotila.

fontoj

1. Vikipedio, 1941
2. Vikipedio, Mararmeo
3. Vikipedio, Fiŝkaptado
4. Vikipedio, Komerca ŝipo
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
6. Vikipedio, Prago


administraj notoj

pri ~o:
    En la franca "flotte" havas du pliajn sencojn:
    (1) La tuta milita sxiparo
    (2) (f) Mararmeo
    [MB]
  
pri aero~o, aer~o:
    La difino ne kongruas kun tiu de PIV. Pri kia
    aviadilaro temus? La komerca aux la milita? Cxu
    havas sencon paroli pri la komerca aviadilaro
    de iu lando ? Cetere la vorto
    ne aspektas tre uzata. La guglaj ekzemploj montras, ke
    oni povus uzi "aviadilaro", aux "milita aviadilaro"
    anstatauxe. [MB]
  
pri aero~o, aer~o:
    Disigi sencojn militan kaj komercan...
  

ℛevo | datumprotekto | flot.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2017/10/02 10:10:17