*pram/o UV

*pramo

Boato aŭ ŝipo por transveturigi homojn, bestojn aŭ veturilojn: la pramo transiradis, por transveturigi la familion de la reĝo [1]; Hagaj dungis posedanton de pramo sur la rivero kune kun seso da viroj [2]; la pramo veturas preskaŭ du horojn [3]; la flosoj fariĝis simplaj pramoj de aŭtoj, kaj oni veturigis ilin per ligitaj ŝnuroj ĉe la du bordoj de la rivero [4]. SIN:pramŝipo
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 19:18
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV
3. W. Schad: Tra la Andoj boate, Monato, 2001:12a, p. 16a
4. Monato, Alice Liu: Fragmentoj de la dua mondmilito, 2011
angle:
ferry, pontoon
beloruse:
паром
bulgare:
ферибот
ĉeĥe:
pramice, prám
ĉine:
輪渡 [lúndù], 轮渡 [lúndù], 渡輪 [dùlún], 渡轮 [dùlún], 渡船 [dùchuán], 摆渡船 [bǎidùchuán], 擺渡船 [bǎidùchuán], 杭 [háng], 渡輪船 [dùlúnchuán], 渡轮船 [dùlúnchuán]
france:
bac (bateau)
germane:
Fähre
hispane:
ferry, transbordador
hungare:
komp
itale:
traghetto, ferryboat
japane:
渡し船 [わたしぶね]
katalune:
transbordador
nederlande:
veerpont
pole:
prom
portugale:
barca, ferryboat
rumane:
bac
ruse:
паром
slovake:
kompa, prievoz
svede:
färja
tibete:
གྲུ་ནང་འགྲོ་བ་
ukraine:
пором, паром

pramisto

Tiu, kiu veturigas pramon: la pramistoj alvenis, ili plenŝarĝis la pramojn kaj Floriso prenis lokon en la pramo de l’ pramestro [5]; ĝi estis nigra, malnovmoda pramo, kaj sur ĝi [estis] malbonhumora, malvigla pramisto [6]. VD:haŭlisto
5. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
6. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
beloruse:
паромшчык
france:
nocher
germane:
Fährmann
japane:
船頭 [せんどう]
pole:
sternik
rumane:
timonier
ukraine:
поромник

kosmopramo

AVI Kosmoŝipo povanta elflugi el planedo kaj reveni al ĝi: la katastrofo de la kosmopramo Kolombio en 2003, en kiu mortis sep kosmonaŭtoj kaj kiu kaŭzis 29-monatan paŭzon de kosmopramaj flugoj, kaŭzis gravan rekonsideron de la prioritatoj [7].
7. Vikipedio, artikolo „Nasa“, 2008-04-17
beloruse:
шатл (касьмічны карабель)
ĉine:
航天飛機 [hángtiānfēijī], 航天飞机 [hángtiānfēijī], 太空穿梭机 [tàikōngchuānsuōjī], 太空穿梭機 [tàikōngchuānsuōjī], 太空飛機 [tàikōngfēijī], 太空飞机 [tàikōngfēijī]
france:
navette spatiale
germane:
Raumfähre
hispane:
nave espacial, transbordador espacial
itale:
navetta spaziale, shuttle, spaceshuttle
japane:
スペースシャトル
katalune:
transbordador espacial
nederlande:
ruimteveer, ruimtependel, shuttle, spaceshuttle
pole:
prom kosmiczny
rumane:
nava spațială

administraj notoj