*bark/o

*barko

MAR
Ŝipo, taŭga por transportado de varoj kaj kelkaj personoj sur rivero aŭ ĉe marbordo; en antikva Egiptujo remboato uzata sur Nilo: foje de la alia bordo forveturis ornamita reĝa barko, transpasis Nilon kaj komencis rondiri [1]; sub la ferdeko, sur kiu estis multekostaj tendoj, remis dudek soldatoj, ĉe la masto kaj sur ambaŭ ekstremoj de la barko okupis lokojn plej bonaj riveraj inĝenieroj [2]; el priskriboj fare de antikvaj historiistoj kaj arkeologoj oni scias, ke iliriaj barkoj kaj ŝipetoj estis tre fortaj kaj rapidaj [3]; ĉiun posttagmezon je la 17a horo la koloraj fiŝbarkoj revenas kaj malŝarĝas fiŝojn kaj krustacojn [4]; ilia barko – kun spaco oficiale nur por 10 personoj – renversiĝis en artefarita lago Farka, apud Tirano [5]; trimasta barko kun kvar kvadrataj veloj kaj unuopaj topveloj [6]; ĉiuj domoj staris sur ŝipoj, la grandaj palacoj sur larĝaj barĝoj, la pli malgrandaj sur barkoj kaj boatoj [7]. VD:barĝo, gondolo, boato
Rim.: Laŭ PV barko ne havas ferdekon, laŭ PIV ĝi povas havi, laŭ germana Vikipedio temas pri senmasta ŝipo. La supraj ekzemploj evidente ignoras tiajn difinojn. La komunaj trajtoj ŝajnas esti: barko estas antikva ŝiptipo, pli granda ol simpla boato, kun levitaj pintoj, ordinare uzata en trankvila akvo de riveroj kaj bordoj de Mediteraneo kaj ordinare konstruita el natura materialo kiel kano aŭ ligno. [Wolfram Diestel]
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
3. Bardhyl Selimi: Navige tra prahistorio, Monato, 2007/07, p. 18
4. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
5. Bardhyl Selimi: Postfesta tragedio, Monato, 2008/06, p. 13
6. Garbhan MacAoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie Johnson, Monato, 2004/05, p. 21
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
angle:
barque, boat, small ship
beloruse:
барліна
ĉeĥe:
bárka, kocábka, loďka, malá plachetnice bez paluby
france:
barque
germane:
Barke, Nachen
hebree:
סירת גרר
hispane:
barca
hungare:
bárka
japane:
小型船 [こがたせん], 小型帆船 [こがたはんせん], バーク船 [バークせん]
nederlande:
sloep
pole:
barka
portugale:
barco
ruse:
барка
slovake:
bárka
ukraine:
барка

balenbarko

MAR
Barko kun pintformaj ekstremaĵoj, uzata por ĉasi balenojn.
angle:
whaleboat
beloruse:
кітабой (карабель), кітабойнае судна
ĉeĥe:
velrybářská loď
france:
baleinière
germane:
Walfänger, Walfangboot
hispane:
ballenero
hungare:
bálnavadászcsónak
nederlande:
walvisvaarder
slovake:
bárka, veľrybárska loď

administraj notoj

balen~o: Mankas fontindiko.
balen~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.