*rem/i

*remi

(ntr)
MAR
Movi ŝipon sur akvo, antaŭenpuŝante ĝin per speciala plata ligna ilo: kelkaj fiŝistoj remis al la rifo VRA ; ili remis proksimume […] tridek stadiojn [1]; ŝi […] elrigardis al Nilo, plena de ŝipetoj, kies remistoj gaje kantis [2]; la renegato ekveturis per rapida ŝipo de ses remiloj po flanko, ekipita per kuraĝega remistaro DKM ; li trovis ŝipeton, saltis en ĝin kaj kun eksterordinara rapideco komencis remi al la alia bordo de l' rivero [3]; la virinoj kune remas, uzante specimenon de praĉina tiel nomata drakboato, kun 20 sidlokoj [4]; en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero PrV .
angle:
row
beloruse:
веславаць
ĉeĥe:
veslovat
france:
ramer
germane:
rudern
hungare:
evez
japane:
舟をこぐ [ふねをこぐ], こぎ進む [こぎすすむ], こぐ
nederlande:
roeien
pole:
wiosłować
portugale:
remar
ruse:
грести (вёслами)
slovake:
veslovať
ukraine:
гребти (веслами), веслувати

remilo

MAR
Plata ligna ilo kun longa tenilo, uzata por movi ŝipon: ŝipo kun remiloj [5]; la fluanta akvo […] en kelkaj lokoj estas tiel profunda, ke oni ne povas atingi la fundon per remilo [6]; [ili] sidas senmove kun la remiloj, kiujn ili senpere antaŭ la rifo tenas flanke [7]; bajdaro flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo Ĉukĉoj ; sur […] lago blankaj unuremilaj boatetoj kuras, penante atingi unu la alian Metrop ; aŭdiĝis nelaŭtaj remilbatoj tute apude InfanTorent2 ; nur je kelkaj remilsvingoj leviĝas la rokoj SatirRak . VD:padelo, pagajo, rudro
angle:
oar
beloruse:
вясло
ĉeĥe:
veslo
france:
rame (aviron), aviron (rame)
germane:
Ruder, Riemen (Ruder)
hungare:
evező
japane:
オール [おーる], 櫂 [かい], 櫓 [ろ]
nederlande:
roeispaan, riem, roeiriem
pole:
wiosło
ruse:
весло
slovake:
veslo
ukraine:
весло
volapuke:
gub

postremilo

MAR[8]
Remilo, kiun oni uzas per tordaj movoj ĉe la malantaŭo de boato por ĝin antaŭenigi kvazaŭ per helico.
angle:
scull
beloruse:
кармавое вясло
france:
godille (rame)
germane:
Wriggriemen
japane:
[ろ], ともがい
pole:
scull (rodzaj wiosła)
ruse:
кормовое весло
ukraine:
кормове весло

rempieda

angle:
oar-footed
beloruse:
лапчастаногі, весланогі
france:
palmipède (adj.)
hungare:
úszólábú
japane:
水かきのある [みずかきのある]
pole:
wiosłonogi
ruse:
перепончатопалый, лапчатоногий, веслоногий
ukraine:
перетинчастолапий

administraj notoj

post~ilo: Mankas dua fontindiko.
post~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~pieda: Mankas fontindiko.
~pieda: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.