*ankr/o

*ankro

1.
MAR Pezaĵo, ordinare fera kun du hokegoj, kiun oni surfundigas por fiksi naĝantan objekton (ŝipon, marsignon, platformon): ili ĵetis kvar ankrojn el la ŝipmalantaŭo, kaj preĝis, ke tagiĝu [1]; Johano […] ordonis levi la ankron [2]; malproksime en la maro la akvo estas […] pli profunda, ol povas atingi ia ankro [3]; kun bruo la ankroj estas delasitaj [4]; la ŝipo ĵetis ankron en la haveno [5]; la ŝipo staris sur ankro ĉe tiu bordo [6]; estis kvazaŭ fortikaj ankroŝnuroj, […] tiradis la koboldon supren [7]; ĉiu speco de varo estis aĉetebla, „de pinglo ĝis ankro“, kiel diras la angla esprimo KrM . VD:kapstano, vindaso
2.
AVI Similspeca objekto por alterigi balonojn.
angle:
anchor
beloruse:
якар
bretone:
eor
ĉeĥe:
kotva
france:
ancre
germane:
Anker 1. Anker, Schiffsanker 2. Luftanker
hebree:
עוגן
hispane:
ancla
hungare:
horgony, vasmacska
indonezie:
jangkar, sauh
itale:
ancora
japane:
[いかり]
nederlande:
anker
pole:
kotwica
portugale:
âncora
rumane:
ancoră
ruse:
якорь
slovake:
kotva
svede:
ankare
ukraine:
мор. якір, котва

ankri, ankrumi

MAR
1.
(ntr)
Restadi en loko, kie oni ĵetis ankron: ni devis ankri ĝis la difekto estis riparita [8]; la generalo ankris apud la malbordo DKM ; ni nun ankrumis en ĉi tiu haveno MortulŜip ; kelkaj remis al la rifo por ankrumi VRA ; la forteco de la uragano certe rompis la ĉenojn per kiuj la subakvigitaj eksplod-minoj, fiksitaj dum la milito de la rusoj, estas ankrigitaj KKl .
2.
(tr)
Fiksi per ankro: la kruta rando de la lago […] preskaŭ ne permesas ankri boaton [9].
angle:
anchor
beloruse:
1. стаяць на якары 2. ставіць на якар
bretone:
eoriañ, bezañ war eor
ĉeĥe:
být zakotven na kotvišti
ĉine:
2. 傢伙 [jiāhuo], 家伙 [jiāhuo]
france:
mouiller, s'ancrer
germane:
ankern 1. vor Anker liegen 2. verankern
hebree:
להטיל עוגן
hispane:
anclar
hungare:
lehorgonyoz, horgonyt vet
indonezie:
berlabuh
itale:
ancorare, ancorarsi
japane:
錨をおろす [いかりをおろす], 係留する [けいりゅうする]
nederlande:
ankeren
pole:
kotwiczyć
ruse:
встать на якорь
slovake:
kotviť
svede:
ankra
ukraine:
стояти на якорі

ankrejo

MAR
Loko, kie oni povas ankradi, rodo: la anglaj maraj rabistoj […] forprenis ŝipojn de la ankrejo [10]; la Angloj staris sur la ankradejo, en la tago, kiu estas glora en la kronikoj de Danujo [11].
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 2, kio okazis al la jura konsilisto
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
angle:
anchorage
beloruse:
якарная стаянка
bretone:
eorlec'h
ĉeĥe:
kotviště
ĉine:
放錨處 [fàngmáochù], 放锚处 [fàngmáochù]
france:
ancrage, mouillage
germane:
Ankerplatz, Ankerstelle
hungare:
horgonyzóhely
indonezie:
pelabuhan
itale:
ormeggio (luogo)
japane:
投錨地 [とういかりち]
nederlande:
ankerplaats
pole:
reda
rumane:
radă
ruse:
рейд (мор.)
slovake:
kotvište
svede:
ankringsplats
ukraine:
якірна стоянка, якірне місце

administraj notoj