*dat/o PV

*dato

KAL Preciza tempo de ia okazaĵo: kiun daton ni havas hodiaŭ [1]? la dato de nova konferenco nun ne povas esti difinita [2]; ili […] baldaŭ festontaj sian oran edziĝofeston, sed ili ne povis precize rememori la daton [3]; sur […] deŝirebla tagfolio legiĝis per grandaj ciferoj la dato de l’ tago, 14a de Decembro 1900 ChL ; li ne povis memori la jarnumerojn de bataloj, la naskiĝdatojn kaj regadtempojn de iuj personoj [4]; ŝatu amikon laŭ la dato de akiro PrV . SIN:tago3
Rim.: Ne konfuzu kun datumo [pp].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. Evgeni Georgiev: Balkanio: Balkana konferenco certigis 2,4 miliardojn da eŭroj, Monato, 2000/08, p. 19
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
angle:
date
beloruse:
дата
bretone:
deiziad
ĉeĥe:
datum
ĉine:
时间点 [shíjiāndiǎn], 时机 [shíjī], 注明日期 [zhùmíngrìqī], 时期 [shíqī]
france:
date
germane:
Zeitpunkt, Datum, Termin
hebree:
תַאֲרִיך
hispane:
fecha
hungare:
dátum, kelt, időpont kiun ~on ni havas: hányadika van?.
japane:
日付 [ひづけ], 年月日 [ねんがっぴ], 期日 [きじつ], 日取り [ひどり]
nederlande:
datum
pole:
data
portugale:
data
rumane:
dată
ruse:
дата
slovake:
dátum dátum, údaj dátum, údaj
svede:
datum
tibete:
ཚེས་པ་
turke:
tarih
ukraine:
дата, число (місяця)

dati

(tr)
Provizi ion per dato: letero de Tolstoj mem, datita 27 IV 1894 Zam ; raporto, datita la 28-an de junio 1922 EeP ; tenu la ĉekon dum proksimume unu jaro kaj tiam datu ĝin kaj prezentu ĝin al la banko KrM .
angle:
(set a) date, (assign a) date
beloruse:
датаваць
bretone:
deiziadañ
ĉeĥe:
datovat, opatřit datumem
france:
dater (qc)
germane:
Zeitpunkt festlegen, Zeitpunkt ausmachen, Datum festlegen, Datum ausmachen, Tag ausmachen, Termin festlegen, sich (zeitlich) verabreden, datieren, terminieren
hebree:
לציין תאריך
hispane:
fechar, datar
hungare:
keltez, datál, dátumoz
japane:
日付をつける [ひづけをつける]
nederlande:
dateren
pole:
datować
portugale:
datar
rumane:
data
ruse:
датировать
slovake:
datovať
svede:
datera
turke:
tarih atmak
ukraine:
датувати, проставляти число

datiĝi

Esti komenciĝinta ĉe ia dato aŭ tempo: kontraŭe al la opinio de Leono Zamenhof, niaj tri tekstoj ne datiĝas de 1881, sed de posta tempo [5]; la preĝejo […] datiĝas de la renesanco [6]; la plej malnovaj datiĝas de la 16a jarcento [7].
Rim. 1: La sekva ekzemplo el PV kaj PIV: tiu modo datiĝas jam de ok jaroj estas mallogika, malnecesa kaj evitinda francaĵo, tute sensenca por (ekz.) ruso (kiel „ok jaroj“ povas esti komenca dato? tio estas tempodaŭro, ne tempopunkto). Prefere oni diru per pli klaraj vortoj: „tiu modo aperis jam antaŭ ok jaroj“, aŭ „tiu modo aĝas jam ok jarojn“ ktp.
Rim. 2: Iam oni uzis „datumi“ anstataŭ „datiĝi“. Tia uzo estas nun evitinda.
5. G. Waringhien: Lingvo kaj vivo, 1989
6. William Simcock: Impresoj pri Portugalio, Monato, 2003/07, p. 21
7. Josette DUCLOYER: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
angle:
date from, begin on
beloruse:
датавацца, пачынацца (ад нейкай даты, часу)
france:
dater (de)
germane:
datieren, von [Jahreszahl] sein
hebree:
להתעדכן
hispane:
data (de)
hungare:
kelteződik, datálódik
japane:
~の日付である [のひづけである], ~に始まる [にはじまる], 起源を持つ [きげんをもつ], さかのぼる
nederlande:
dateren (van)
pole:
datować się od
portugale:
datar de
rumane:
datează
ruse:
датироваться, начаться с (какого-то времени)
slovake:
datovať sa

datumi

1.
Fiksi daton: oni fine datumis la geedziĝon al la dekkvina de Julio KPr ; ARKE per la detektado de tiu izotopo oni povas datumi fosiliojn (vd datumo1.a) [8].
2.
(evitinde) Datiĝi: antikvaj fortikaĵoj datumantaj de Mezepoko ChL ; malnovaj ĵurnaloj datumantaj de la Revolucio KPr .
beloruse:
1. прызначаць дату
germane:
1. ein Datum festlegen, datieren
pole:
datować
rumane:
data
ukraine:
датуватися, починатися

datumo

Fiksado de dato: la datumo estis eksterordinara: antaŭe la konkursoj okazis preskaŭ ĉiam en marto, hodiaŭ nur en majo [9].
a)
ARKEPAL Takso de la aĝo de fosilio: Abatejo Glastonbury […] nun prezentas sin kiel „tradicie la plej malnova supertera kristana kirko de la mondo“ situante „en la mistika lando de Avalon“, per datumo [...] el la jaro 63 [10].
HOM:datum/o (informo)
beloruse:
прызначэньне даты, датаваньне
germane:
Datierung
hebree:
נתונים
japane:
データ [でーた]
pole:
datowanie
rumane:
datele, dată
ukraine:
дані (ім.)

freŝdata

Okazinta, aperinta en proksima antaŭa dato: freŝdata, novdata gazeto; li eltrovis kun nemalgranda kontenteco tute freŝdatajn skribaĵojn el Babel kaj Elamujo, kiujn li fervore kaj rapide tralegis Iŝtar ; mi turnis min plurfoje al la du plej freŝdataj vortaroj [11]; terminologio kiel scienco estas relative freŝdata [12]. VD:aktuala, nova, nuna
11. M. Duc Goninaz: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Antaŭparolo, p. 21a
12. Vikipedio, Terminologio
angle:
recent
beloruse:
сьвежы, нядаўні
bretone:
nevez
ĉine:
富有活力 [fùyǒuhuólì], 最年輕 [zuìniánqīng], 新近 [xīnjìn], 么 [yāo], 不久以前 [bùjiǔyǐqián]
france:
récent
germane:
jüngst, kürzlich, soeben
hispane:
reciente
hungare:
friss keltezésű
japane:
最新の [さいしんの]
nederlande:
recent
pole:
świeży (o dacie)
portugale:
recente
rumane:
recent
ruse:
свежий (новый), недавний, новый
turke:
yeni(zaman), yakın(zaman)
ukraine:
свіжий, новий, останній

ĝisdata

Flegita, kontrolita, kompletigita ĝis la kuranta dato, valida por la dato: ĝisdata informilo, librotenado, kolekto da observoj, datumbazo, programaro; UEA produktu ĝisdatajn profesi-nivelajn informmaterialojn pri Esperanto kaj ĝia movado [13]; multaj tiaj vortoj kaj difinoj estis ĉe la apero de PIV1 tre malnovecaj kaj jam tiam frape neĝisdataj [14]; la plej grandskala kaj valora konsultlibro pri esperanto estas nun „Esperanto en perspektivo“, kiu, aperinte en 1974, restas relative ĝisdata [15]. SIN:aktuala2
13. La plano de UEA — 2001–2004La Ondo de Esperanto
14. Bertilo Wennergren: Nova PIV: Heroa verko — kun mankoj, Monato, 2002/10, p. 25
15. M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
angle:
up-to-date
beloruse:
актуальны, абноўлены, найноўшы
ĉine:
时事 [shíshì]
france:
actualisé, à jour
germane:
aktuell
japane:
現在までの [げんざいまでの], 最新の [さいしんの]
pole:
bieżący, aktualny
rumane:
actualizat, actual
ruse:
нынешний, новейший, обновлённый, в ажуре (бухг.)
ukraine:
в ажурі

ĝisdatigi

(tr)
Kongruigi informon, dokumenton, institucion kun la ĉirkaŭa evoluinta mondo: la tasko ne estas tiel timinda: […] ĝisdatigi la politikajn informojn [16]; por ĝisdatigi miajn informojn, mi decidis vojaĝi al Seborgo dum mia libertempo [17]; SIN:aktualigi2
16. M. Duc Goninaz: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Antaŭparolo, p. 21a
17. Thomas Eccardt: SEBORGO: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/08, p. 5
angle:
update
beloruse:
актуалізаваць, абнаўляць
ĉine:
更新换代 [gēngxīnhuàndài], 更新 [gēngxīn], 刷新 [shuāxīn]
france:
mettre à jour
germane:
aktualisieren
hispane:
actualizar
hungare:
frissít, aktualizál
japane:
更新する [こうしんする], アップデートする [あっぷでーとする]
nederlande:
actualiseren, up to date brengen
pole:
aktualizować
portugale:
atualizar
rumane:
actualiza
ruse:
обновить
svede:
uppdatera
ukraine:
допровадити/довести до поточного стану

limdato

La plej malfrua akceptebla dato por fini iun agadon aŭ submeti ion por pritrakto: ĉiuj limdatoj, eĉ la limdatoj por malfruiĝintoj pasis MortulŜip ; la unua limdato por projektoj estis la 17a de marto, kiun oni prokrastis ĝis la 24a de marto [18]; bankkreditoj kiuj baldaŭ atingos sian limdaton [19]. SIN:templimoVD:fikstempo
18. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Agado kontraŭ lingva diskriminacio
19. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
angle:
deadline
beloruse:
тэрмін (гранічны, крайні)
ĉeĥe:
lhůta (konec období| termín)
ĉine:
限期 [xiànqī], 时限 [shíxiàn], 期 [qī]
france:
date limite
germane:
Frist
hispane:
fecha límite
japane:
締切日 [しめきりび]
pole:
termin
rumane:
termen
ruse:
предельный срок, крайний срок
slovake:
lehota, termín

vivdatoj

GEN Datoj, inter kiuj iu vivis: al la nomo de historia persono estas aldonitaj interkrampe la vivdatoj [20]; ĉe ĉiu historieto estas indikitaj la nomo kaj vivdatoj de la homo, ĝin rakontinta [21]; la […] vivdatoj de Herono estas tre malcertaj, oni supozas, ke li mem vidis la lunan eklipson de la 13-a de marto 62, sed certe estas nur, ke li vivis post Arkimedo [22].
20. M. Duc Goninaz: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Antaŭparolo, p. 23a
21. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj, 2008/11, p. 24
22. Vikipedio, Herono
angle:
birth and death dates
beloruse:
даты нараджэньня і сьмерці
ĉine:
年譜 [niánpǔ]
france:
dates de naissance et de mort
germane:
Lebensdaten
hispane:
fechas de nacimiento y muerte
nederlande:
levensdata
pole:
daty (urodzin i śmierci)
portugale:
período de vida
rumane:
date de viață
ruse:
годы жизни

administraj notoj