tradukoj: be cs de en fr hu nl pt ru sk

prevent/i

preventi  

1.
Antaŭmalhelpi: preventado per nura kondomkampanjo estas, miaopinie, kretenaĵo [1]; la poeto per oblikva rigardo observis la nekonaton por preventi ties fuĝon [2]; preventi marbordajn damaĝojn [3]; la kondomo plej oftas por la unua sperto kiel preventilo, poste plej gravas la pilolo [4]; konfliktprevento [5]; prevento de teroristaj atencoj [6]; preventa milito [7].
2.
MED Profilakti: prefere preventi, ol penti kaj lamenti, ĉar kuraci ne eblas [8]; oni aplikas por preventado kaj kuracado de gripo interferonojn [9]; raportoj pri teo kiel preventilo de kanceroj aperis fojfoje en amaskomunikiloj [10]; por la prevento de la malsano necesas rigoraj kvarantenaj kaj profilaktikaj rimedoj [11].

tradukoj

anglaj

~i: prevent. ~ado: prevention.

belorusaj

~i: папярэджваць, прадухіляць.

ĉeĥaj

~i: odvracet, předcházet, zabraňovat, zažehnat.

francaj

~i: prévenir, éviter, parer. ~ado: prévention.

germanaj

~i: vorbeugen, verhindern. ~ado: Prävention, Vorbeugung.

hungaraj

~i: megelőz . ~ado: megelőzés, prevenció.

nederlandaj

~i: voorkomen. ~ado: preventie.

portugalaj

~i: prevenir, evitar.

rusaj

~i: предотвратить, предотвращать.

slovakaj

~i: predísť, zabraňovať.

fontoj

1. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 26
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 1
3. Monato, , Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?, 2003
4. Monato, , Seksaj Rilatoj, 95/01
5. Monato, , Marko Naoki Lins: Ĉu Eŭropa Unio fariĝas militema?, 2005
6. Monato, Roland Rotsaert: Internacia kunsido de financistoj en Prago
7. Monato, , Stefan Maul: Jur-renverso, 2003
8. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 26
9. Monato, , Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
10. Monato, , Peng Jianjun: Teo por preventi kancerojn, 2005
11. Monato, , Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006


ℛevo | datumprotekto | preven.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2019/10/20 17:10:18