vokt/o MT

vokto

HIS En feŭda socio, kontrolisto, intendanto, ofte mem nobelo, respondeca ankaŭ por juĝado kaj defendado en sia areo: landa, eklezia, urba, forsta, alpa, diga vokto; eliris la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo: […] [1]; sub tiu regado koĉero kaj servistoj fariĝadis voktoj, kiuj povis kondamni malriĉulon pro plej malgranda eraro al perdo de lia kampo kaj al vergoj sub la malhonora kolono [2]; kiam intervenas la vokto por reirigi lernejanojn en la klasĉambrojn, aŭdiĝas la reago: […] ni bezonas pli da spaco, por ke ĉiu libere kopiu siajn lecionojn [3]. VD:landestro, urbestro, ŝiparestro, guberniestro, vojevodo
angle:
bailiff, reeve
beloruse:
наглядчык, намеснік
ĉeĥe:
dohlížitel, dozorce
france:
bailli, surveillant, contremaitre
germane:
Vogt, Sachwalter
hispane:
intendente, alcalde, alguacil
hungare:
ispán, pallér, munkafelügyelő
japane:
監督者 [かんとくしゃ], 監視人 [かんしじん]
nederlande:
opziener
portugale:
intendente, alcaide, bailio, zelador,, fiscal
ruse:
надсмотрщик, управитель, наместник
slovake:
dohliadač, dozorca, intendant, kontrolór
ukraine:
наглядач, війт

ĉasvokto

Ĉasgardisto: ekiris aro da junuloj kaj maljunuloj, aro da virinoj kaj viroj sub gvido de la ĉasvokto, en longa vico, por serĉi ĉirkaŭe en la arbaro [4]; la plej superaj oficistoj de la urbo estis ŝulthajso, urbestro, ĉefvokto, ĉasvokto, kestomajstro, kongregacia kaj hospitala ĉefadministranto, ĉefarkitekto kaj 18 gildomajstroj [5].
4. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
5. Vikipedio, Rottweil
france:
garde-chasse
germane:
Pirschvogt
hispane:
guarda de caza
hungare:
vadőr
nederlande:
jachtopziener
ruse:
сторож охотничьих угодий

administraj notoj