4fikci/o

fikcio

Arbitra kreaĵo de la fantazio: nova ĝenro [estas la] scienca fikcio [de] J. Verne KFl ; jurista fikcio BdV ; ekzistas respektinda esperanta fikciaro Plumamikoj ; la plej interesa fikcio de Baghy estas surprize la avangarda romano Plumamikoj . VD:elpensaĵo, fabelo, fantasto, mito
angle:
fiction
beloruse:
фікцыя, выдумка
ĉeĥe:
fikce, smyšlenka, zdání
ĉine:
子虚 [zǐxū], 子虚乌有 [zǐxūwūyǒu], 虚构小说 [xūgòuxiǎoshuō], 杜撰 [dùzhuàn]
france:
fiction, invention (fiction)
germane:
Dichtung, Fiktion
hispane:
ficción
hungare:
fikció, kitalálás, elmeszülemény
itale:
finzione
japane:
虚構 [きょこう], フィクション [ふぃくしょん], 作り事 [つくりごと], 作り話 [つくりばなし]
katalune:
ficció
nederlande:
fictie
pole:
fikcja
portugale:
ficção
rumane:
ficțiune
ruse:
фикция, вымысел
slovake:
fikcia, výmysel
ukraine:
фікція, вимисел, фантастика

fikcia

Imagita, nereala, nur ŝajna: komitato, kiu havas forton ne fikcian sed efektivan [1]; se la reklaminto enketos, li malkovros ke la adresoj estas fikciaj, sed se li ne enketos, mi eble havos laboron KrM ; liaj temoj estas fikciaj, kaj ne trovas korespondon en la realaĵo EeP ; ĉia simileco kun fikciaj personoj, elpensitaj de similnoma verkisto, estas plene intenca ChM ; bonega enkonduko en la fikcian prozon esperantan estas la antologio 33 rakontoj (1964), redaktita de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi [2]; ĝia sola informfonto estas romanoj kaj filmoj – do puraj fikciaĵoj CKv . VD:fantazia1.b, iluzia, ĥimero3, konvencia
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
2. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, prozo fikcia
angle:
fictional, fictitious
beloruse:
фікцыйны, фіктыўны, выдуманы, уяўны
ĉeĥe:
fiktivní, smyšlený, zdánlivý
ĉine:
虚构 [xūgòu]
france:
fictif, imaginaire, inventé (fictif)
germane:
erdichtet, fiktiv, fingiert, angenommen (fiktiv)
hispane:
ficticio
hungare:
fiktív, kitalált
itale:
fittizio, immaginario
japane:
架空の [かくうの], 虚構の [きょこうの], 見せかけの [みせかけの], 偽りの [いつわりの], フィクションの [ふぃくしょんの]
katalune:
fictici
nederlande:
fictief
pole:
fikcyjny, nierealny
ruse:
фиктивный, вымышленный, мнимый
slovake:
fiktívny, neskutočný
ukraine:
фіктивний, мнимий, уявний, вигаданий, фантастичний

sciencfikcio

BELEKIN Rakonta ĝenro, kiu prezentas imagaĵojn pri estontaj sekvoj de scienco kaj teĥniko, pri aliaj planedoj ol la tero ks temoj: „Hura!“ […] miksas elementojn de filozofieca satiro, gajege ekstravaganca farsa satiro, sciencfikcio kaj fantazio Plumamikoj ; kiom da malĝustaj ideoj vi ĉiuj havas! vi legis tro da t.n. sciencfikciaj verkoj ChV ; ĉi tie ne temas pri sciencfikcio sed pri fantasto, kiu iom memorigas pri la groteskaj pentraĵoj de Hieronymus Bosch [3].
3. Garvan Makaj': Nigra apokalipso, Monato, 2008/07, p. 22
angle:
science fiction
beloruse:
навуковая фантастыка
ĉine:
科幻 [kēhuàn]
france:
science-fiction
germane:
Science Fiction
hispane:
ciencia ficción
itale:
fantascienza
japane:
空想科学小説 [くうそうかがくしょうせつ], サイエンスフィクション
katalune:
ciència-ficció
nederlande:
science fiction
pole:
fantastyka naukowa
rumane:
știință-ficțiune
ruse:
научная фантастика
ukraine:
наукова фантастика

administraj notoj