tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pt ru sk sv

1raci/o PV

racio  

Kapablo decidi per logika rezonado: la lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela, io mita ‐ io, kio situas ekster la kampo de racio [1]; en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla [2].

racia  

1.
(iu) Posedanta la racion: homo estos racia estaĵo.
2.
(io) Bazita sur la racio, konforma al la racio: racia rezono, decido; racia lingvo internaciaZ .

racieco

Konformeco al racio.

raciigi

1.
Igi konforma al la racio.
2.
Metode plibonigi kaj pliefikigi: raciigi la laboron en la industrio, raciigi la produktadon.

raciismo  

FIL Racionalismo: en 1959 aperis lia (Hundertwasser) „Malŝimiga Manifesto“ kontraŭ la raciismo en la arkitekturo [3]; la zamenhofaj paroloj ŝajnis al la francoj de la 19a jarcento, enradikiĝintaj en la tradicio de senkompromisa raciismo, danĝere emociaj [4].

kontraŭraciismo

FIL Ĉia doktrino kontraŭa al raciismo, ne akceptanta racion kiel ĉiam plej altan aŭtoritaton: la raciismo kaj la moderna kontraŭraciismo la racion ĉu senkritike supertaksas, ĉu same senkritike malakceptas [5].

tradukoj

anglaj

~o: reason, sense, logical faculty, rationality, judgment; ~a: rational, reasonable; ~eco: rationality, reasonableness; ~igi: rationalize; ~ismo: rationalism.

belorusaj

~o: розум; ~a 1.: разумны; ~a 2.: разумны, разумовы, рацыянальны; ~eco: разумнасьць, рацыянальнасьць; ~igi: рацыяналізаваць; ~ismo: рацыяналізм.

ĉeĥaj

~o: rozum; ~a: racionální, rozumný, rozumový; ~eco: racionálnost; ~igi: racionalizovat, zracionalizovat; ~ismo: racionalismus.

francaj

~o: raison (capacité de raisonner); ~a: raisonnable, rationnel; ~eco: rationalité; ~igi: rationaliser; ~ismo: rationalisme; kontraŭ~ismo: antirationalisme.

germanaj

~o: Vernunft, Verstand, Ratio; ~a 1.: vernunftbegabt, vernünftig; ~a 2.: vernünftig, logisch begründet; ~eco: Vernunftgemäßheit, Rationalität; ~igi 1.: vernünftig gestalten; ~igi 2.: rationalisieren; ~ismo: Rationalismus.

hispanaj

~o: razón (capacidad de razonar), facultad de razocinio, racionalidad, juicio; ~a: racional, sensato; ~eco: racionalidad, razonabilidad; ~igi 1.: razonar; ~igi 2.: racionalizar; ~ismo: racionalismo; kontraŭ~ismo: antiracionalismo.

hungaraj

~o: ész, ráció; ~a 1.: ész-, racionális; ~a 2.: észszerű, racionális; ~eco: észszerűség, racionalizmus; ~igi: észszerűsít, racionalizál; ~ismo: racionalizmus.

katalunaj

~ismo: racionalisme.

nederlandaj

~o: rede, ratio; ~a: redelijk; ~eco: redelijkheid; ~igi 2.: rationaliseren; ~ismo: rationalisme.

portugalaj

~o: razão.

rusaj

~o: рассудок, разум; ~a 1.: разумный, рассудочный; ~a 2.: разумный, рациональный; ~eco: разумность, рациональность; ~igi: рационализировать; ~ismo: рационализм.

slovakaj

~o: rozum; ~a: racionálny, účelný; ~eco: racionálnosť; ~igi: zracionalizovať; ~ismo: racionalizmus.

svedaj

~o: förnuft; ~a 1.: förnuftig, rationell; ~a 2.: förnuftsenlig, rationell; ~eco: förnuftighet; ~ismo: rationalism.

fontoj

1. C. Piron: Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto, 1998-03-21
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, p. 10a
3. Monato, Arkitekturo: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000
4. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj
5. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | raci.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2019/06/30 18:21:49