2racionalism/o

racionalismo

FIL
1.
Doktrino, kontraŭa al mistiko kaj pragmatismo, kiu akceptas nur la konojn bazitajn sur la racio, malakceptante la senton kaj la kredon kiel ilojn de konado kaj fontojn de vero.
2.
Doktrino, kontraŭa al empirismo kaj laŭ kiu ekzistas veroj kaj principoj, kiuj ne devenas de empirio, sed estas liverataj aŭ asertataj de la racio. per sia sistemo Kartezio fondis la skolon de racionalismo, formo de idealismo kaj dualismo, racionalismo diras, ke homa scio baziĝas sur racio kaj ideoj denaskaj, Locke kaj Hume kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian propran skolon, empiriismon [1].
Rim.: Pli racia (kvankam neoficiala) vorto estas „raciismo“.
angle:
 rationalism
beloruse:
 рацыяналізм
france:
 rationalisme
germane:
 Rationalismus
hispane:
 racionalismo
hungare:
 racionalizmus
katalune:
 racionalisme
nederlande:
 rationalisme
pole:
 racjonalizm
ruse:
 рационализм
svede:
 rationalism
ukraine:
 раціоналізм

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.