1absurd/a

absurda

Kontraŭa al la komuna saĝo: la ideo pri la senfina movo estas absurda; la komisio firme decidas, ke la projekto senkondiĉe estas absurda FK ; mi estas forte malsana! ― li ĝemis, […] ĉu eble mi iru returne kaj rakontu, kiel mi fartas? ― sed tio aspektus ja iom absurde [1]; absurda logiko [2]; estas absurde riproĉi al la papo kaj al ties kardinaloj, ke ili estas konservativaj [3]; belan ekzemplon de tia absurdeco ni havis […], kiam la Komisiono prezentis direktivon pri sunprotektado (jes!) [4]. VD:bizara, kontraŭracia, memkontraŭdira, paradoksa, sensenca
Rim.: En Monato troviĝis ankaŭ jena vortludo por nomi landon, pri kiu rakontiĝas absurdaj aferoj: saluton el Absurdistano (Absurdujo)[…] el Sarajevo, Bosnio, pri kies malfeliĉo vi certe aŭdas ĉiun tagon [5].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. Otto Haszpra: , Monato, 2000/02, p. 4
3. Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia, Monato, 2000/03, p. 4
4. Monato, Stefan Maul: EU-fiasko
5. Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
angle:
absurd
beloruse:
абсурдны, недарэчны, бязглузды
bulgare:
абсурден, безсмислен
ĉeĥe:
absurdní, protismyslný
dane:
absurd, meningsløs
france:
absurde (adj.), aberrant, illogique, farfelu, fou (aberrant), idiot (aberrant), incohérent, stupide (aberrant) ~eco: absurdité.
germane:
absurd, ungereimt, unsinnig, widersinnig ~eco: Absurdität, Unsinnigkeit, Widersinnigkeit.
hebree:
אַבּסוּרדִי
hispane:
absurdo
hungare:
abszurd ~eco: abszurdum, képtelen dolog.
itale:
assurdo
japane:
非常識な [ひじょうしきな], 不合理な [ふごうりな], ばかげた, ばかばかしい, 不条理な [ふじょうりな]
katalune:
absurd (adj.) ~eco: absurditat.
malaje:
tidak masuk akal
nederlande:
absurd
pole:
absurdalny
portugale:
absurdo, disparatado
ruse:
абсурдный, нелепый
slovake:
absurdný, nemožný, nemysliteľný
svede:
absurd, orimlig
tibete:
དགོད་བྲོ་པོ་
turke:
saçma, mantıksız
ukraine:
абсурдний, безглуздий, нісенітний

absurdaĵo, absurdo

Io absurda: Ha, panjo, vi estas pli ĝuste kera damo ― Absurdo, plena absurdo, mi neniam estis kera damo [6]; ekzistas grandega nombro da vortoj (fremdaj), kiuj al ĉiuj estas konataj sen ellernado, kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo EE ; vi diras absurdaĵojn; la birdoj nun [la aerostaton] plu ne akompanis, […] ĝi ne estas inda la postflugadon, ĝi estas nenio, ĝi estas absurdaĵo! [7]; MAT oni povas pruvi tiun geometrian proponon (propozicion) per absurdo PIV1 (per redukto al absurdo).
beloruse:
абсурд, недарэчнасьць
france:
~aĵo: absurdité. ~o: absurde (subst.).
germane:
Absurdität ~aĵo: Unsinn, Ungereimtheit, Widersinn. ~o: Widerspruch (Logik).
hebree:
אַבּסוּרדִ
hungare:
~aĵo: abszurditás, képtelenség. ~o: képtelenség.
japane:
不条理 [ふじょうり]
katalune:
~aĵo: absurditat. ~o: absurd (subst.).

administraj notoj